Peter Wehle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Peter WEHLE (naskiĝinta la 9-an de majo 1914 en Vieno, mortinta samloke la 18-an de majo 1986) estis aŭstra muzikisto, komponisto, kabaretisto kaj kantoverkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante juna Wehle ricevis trejnadon ĉepianan sed preferis iĝi aktoro, poste komponisto. Tamen li transprenu la patran advokatejon. Pro tio li studis jursciencon kaj doktoriĝis en 1939. Paralele li estis trinkejpianisto kaj skribis ankaŭ kantojn por kabareto kaj duonteatraj scenejoj. Post la Dua mondmilito li estis muzikisto en Salcburgo kaj verkis krome radirevuojn kaj aliajn kontribuaĵojn por la usona radistacio "Rot-Weiß-Rot".

Krom Gunther Philipp kaj Fred Kraus li estis ankaŭ kunfondinto de la kabareta ensemblo "Die kleinen Vier", kiu en la somero de 1948 tre sukcesis en Salcburgo. Baldaŭ poste ili videblis ankaŭ en Vieno kaj de post silvestro 1949 la trupo ludis en Munkeno, antaŭ ol ekstartigo de turneo tra Germanio. Kune kun Gunther Philipp li verkis sonrevuojn, muzikaĵojn kaj de tempo al tempo eĉ aktoris.

En 1948 li konatiĝis kun Gerhard Bronner, kiun li renkontis denove en Hamburgo en la 1950-aj jaroj; Bronner deĵoris ĉe NDR tiutempe. Komenciĝis amikeco kaj kuna laborado por la resto de la vivo. Ili en la kuro de la tempo verkis pli ol 1000 tekstojn kaj melodiojn. Ekde la mezo de la 1950-aj jaroj Wehle aperis kun granda sukceso ĉe la trinkejo "Marietta-Bar" de Bronner kaj partoprenis ankaŭ la legandan Sennoman ensemblon kabaretan de Bronner-Merz-Qualtinger.

Kune kun Bronner li faris kabaretprogramojn, estis en televido (ekz."Zeitventil" aŭ "Die große Glocke", sen paroli pri la ĉiudimanĉa radikabareto de ORF nomita Der Guglhupf ekde 1978).

Krome li verkis kantojn kaj vienajn kantojn kaj laboris kiel komponisto i.a. por Marikka Röck, Johannes Heesters, Paul Hörbiger, Willy Forst, Eddie Constantine, Peter Cornelius, Peter Alexander aŭ Marianne Mendt tätig. Oran sondiskon li ricevis por la teksto "Da sprach der alte Häuptling der Indianer", realigita fare de Gus Backus en la 1950-aj jaroj. En 1974 li doktoriĝis denove, pri germanistiko.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Wehle, Peter, Der lachende Zweite. Wehle über Wehle. Ueberreuter, Wien-Heidelberg 1983.
  • — Die Wiener Gaunersprache. Eine stark aufgelockerte Dissertation. Jugend und Volk, Wien-München 1977.
  • — Sprechen Sie Wienerisch? Von Adaxl bis Zwutschkerl. Ueberreuter, Wien-Heidelberg 1980.
  • — Sprechen Sie Ausländisch? Von Amor bis Zores. Ueberreuter, Wien-Heidelberg 1982.
  • — Singen Sie wienerisch? Eine satirische Liebeserklärung an das Wienerlied. Ueberreuter, Wien 1986.
  • Gerhard Bronner & Peter Wehle, Spätlese. Preiser, 1994.
  • Bronner - Wehle, Die unruhige Kugel. Ein kabarettistischer Reisebericht. Preiser, 1994 (aufgenommen: Herbst 1962).
  • Bronner & Wehle in Washington sowie Liebe unübersehbare Menschenmengen ... Ein Abend in der Marietta-Bar mit Gerhard Bronner. Preiser, 1998.
  • Der Weihnachtsguglhupf. 12 seltsame Festtagslieder gesungen von Lore Krainer, Gerhard Bronner, Kurt Sobotka, Peter Wehle, Oliver Vollmann. Preiser, 1999.
  • Martini, Louise - Peter Wehle, Das wohltemperierte Chanson. Preiser, 1996. Louise Martini & Peter Wehle singen je 9 Chansons.
  • Wehle, Peter und Gunther Philipp, Servus Rudi - Servus Bobby. Preiser, Wien 1999.

DVD[redakti | redakti fonton]

Gerhard Bronner u. Peter Wehle, Die unruhige Kugel. Aufzeichnung aus dem Neuen Theater am Kärntnertor, Wien, 1963. Kurier Edition, Best of Kabarett, 18. Vertrieb: Hoanzl.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Biografio ĉe kabarettarchiv.at