Der Guglhupf

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Der Guglhupf (laŭvorte: pelvokuko) estis radifonia kabaredo-serio de la aŭstria ORF-kulturkanalo Österreich 1. Ĝi disaŭdigatis inter 1978 kaj junio 2009 - kun interrompoj dumferiaj - ĉiun dimanĉon matene. La ekkonmelodi-teksto meditis pri "pelvokuko estanta artaĵo el pasto kaj vinberoj kun nepre aldonota pinĉaĵo da salo". Krome estas "Gug(e)lhupf" ankaŭ populara nomo de frenezulejo konstruita en Vieno sub la regado de imperiestro Jozefo la 2-a. Ekde la 1.11.2009 la serio ekposteulitis per la elsendoj "Welt Ahoi!".

Fondo kaj karaktero de la serio[redakti | redakti fonton]

Fondis la radikabaredon Der Guglhupf en oktobro 1978 Gerhard Bronner, Peter Wehle, Kurt Sobotka, Lore Krainer kaj Peter Frick. Ekde 1988 gvidis la tuton Lore Krainer. Apartenis al ŝia teamo Herbert Prikopa, Christian Futterknecht, Kurt Sobotka, Andreas Steppan kaj Walter Galla. La plejmulton de la tekstoj skribis Alfred Heinrich. La 1000-a fojo disaŭdiga estis en la 13.11.2005 En la 11.10.2008 festitis la datreveno 30-a naskiĝa. Sume faritis 1.130 elsendoj.

Elemento grava estis duobla konferenco (unue inter Bronner kaj Wehle, poste inter Krainer kaj Prikopa) pri aktualaj politikaj temoj, kiujn interrompis pli malpli intelektuale la tro optimisme prijuĝanto (Schönfärber), la vinberoj Gugl kaj Hupf, la citaĵofaristo (Zitatenschleuderer), sinjoro Pfeundl, la konsildonanta onklo (Frageonkel), la laŭŝajna filozofo Klugbeißer, la konsultoto (Consulter), la tirola ambasadoro Anderl Speckknödlinger, la futbalklubfanatikuloj Grüneis kaj Veigerl, doktoro Sigismund kaj aliaj.

Dediĉis sin al politikaj aktualĵoj la altkvalitaj kaj ofte filozofiaj kantoj de Lore Krainer kaj Walter Galla. Aldone kantis ankaŭ la sinjoroj Sobotka kaj Prikopa. Antaŭula elsendo estis ĝis junio 1975 Der Watschenmann kaj la nesukcesaj formatoj Streng vertraulich kaj Ihr Aufguß, bitte.

Ekkonmelodio[redakti | redakti fonton]

La teksto de la impona komenciĝmelodio, kantata de Bronner kaj Wehle, jenas:[1]

Was den Sonntag erst
zu einem Sonntag macht,
ist der Guglhupf -
der Guglhupf:

Wie ein rundes G'sicht,
das immer freundlich lacht,
ist der Guglhupf -
der Guglhupf.

Dieses Kunstwerk aus Teig und Rosinen
jedem Österreicher g'fallts.
Doch es braucht, um Geschmack zu gewinnen,
auch ein kleines bisserl Salz.

Er kommt grad vom Rohr
und es ist wichtig, dass
er seine Frische nicht verliert …
Drum wird jetzt unser Guglhupf
brennheiß serviert.

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Post la fino de la elsendo mi ne plu devas legi la ĵurnalaĉon Kronenzeitung. (Krainer)
  • Arto vera estas fari akran kritikon pri kiu povas ridi ankaŭ la kritikitoj. (Sobotka)
  • Feliĉe ke en Aŭstrio ĉiuj politikistoj faras malbonaĵojn - tiamaniere facilis fari elsendon ĉiusemajnan. (Sobotka/Krainer)
  • Ni jam travivis multajn radio-intendantojn. (Krainer)
  • Ne nur nia elsendo estos for sed forigitis ankaŭ la bonega orkestro Radio-Symphonieorchester Wien. Mi ĝojas pri tiom eminenta kunsortano. (Prikopa)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christina Höfferer und Andreas Kloner: Der Guglhupf. Ein Erfolgsrezept. Radio-Feature. Prod.: ORF, 2009. (54 minutoj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traduko en Esperanton: Kio igas dimanĉon vera dimanĉo estas Pelvokuko - kiel ĉiam afable ridanta vizaĝo. Tiun ĉi artaĵon ŝategas ĉiu aŭstro! Sed por gusti pli bone necesas pinĉaĵo da salo. Ĝi ĝuste venas el la bakforno kaj por ne malfreŝiĝi ĝi tuj servotas. Pro tio ni servas nun nian pelvokukon malete varmega.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Der Guglhupf en la germana Vikipedio.