Kurt Sobotka
Kurt SOBOTKA (naskiĝinta la 9-an de marto 1930 en Vieno, mortinta la 8-an de septembro 2017 samloke[1][2]) estis aŭstra aktoro, kabaredisto, reĝisoro kaj verkisto. Lia filo Werner Sobotka same profesias.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post du jaroj da lernanteco ĉe Ekonomika lernejo ĉe Hamerling-placo li decidis fariĝi aktoro. Post trejniĝo Viene ĉe Prayner-konservatorio (instruistoj gravaj estis Leopold Rudolf kaj Eduard Voltens), li lernis ĉe Burgteatrejo kaj debutis en 1948 ĉe la Municipa teatro de Steyr. Tie li partoprenis operetojn, klasikajn teatraĵojn kaj dancrevulojn. Poste li spekteblis sur scenejoj en vienaj keloteatroj, je Theater in der Josefstadt (oka urba distrikto de Vieno), en Hamburgo, Berlino kaj Zuriko. Kune kun Helmut Qualtinger kaj Gerhard Bronner li kabaredistis en 1959 je Neues Theater am Kärntnertor kaj je Simpl (de 1974 ĝis 1981); aliaj kolegoj de li estis Heinz Conrads kaj Karl Farkas. Poste li estis (ĝis 2014) orda ensemblano je Theater in der Josefstadt. Tre populara li iĝis danke al multaj televidaj sinprezentoj ĉe ORF kaj fidela partopreno ĉe Der Guglhupf dum pli ol 30 jaroj (1978-2009). Li pretis dum multaj jaroj ke ĉi elsendo estiĝu en lia privata studio je Mödling: la muntadon antaŭ disaŭdigo li ofte mem faris. Inter 1968 kaj 1970 li havis la rolon de filozofia kelnero en la poroldula televida distradaĵo Seniorenclub.
Eĉ post pensiiĝo (1995) li aktoris, ekz. ĉe Kammerspiele Viene; sur la somera scenejo de Stockerau kaj ĉe Nestroy-spektaklo en Schwechat. En 1997 li enscenigis en Klosterneuburg la operon Die lustigen Weiber von Windsor de Otto Nicolai. Instrumente li ludis pienon, gitaron kaj tirharmonikon; li verkis kantotekstojn kaj komponistis.
Kiam oni en 1998 resinkronigitis la filmon La marvirineto kaj kreis eĉ aŭstran version, Sobotka paroligis reĝon Tritono, reganto de la maroj kaj patro de Arielle. Okaze de la 80-a datreveno naskiĝtaga li ricevis fare de la magistato de Vieno la premion Goldene Ehrenzeichen für Verdienste um das Land Wien[3]
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- 2000: honora civitaneco ĉe Theater in der Josefstadt
- 2003: titolo Kammerschauspieler
- 2010: Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste (meritordono de la urbo Vieno)
Filmoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1962: Drei Liebesbriefe aus Tirol
- 1963: Mensch und Bestie
- 1964–1965: Die Gäste des Felix Hechinger (televidserio)
- 1965: Lumpazivagabundus
- 1968–1970: Seniorenclub (kelnerrolo)
- 1972: Die lustigen Vier von der Tankstelle
- 1972: Tatort: Die Samtfalle
- 1973: Das Wandern ist Herrn Müllers Lust
- 1974: Wenn Mädchen zum Manöver blasen
- 1976: Tatort: Annoncen-Mord
- 1983: Die Geschwister Oppermann (televida filmo en du partoj)
- 1996: Mein Opa und die 13 Stühle
- 1997: Qualtingers Wien
- 1997: Fröhlich geschieden
- 2001: Ene mene muh – und tot bist du
- 2001: Die Pferdefrau
- 2001–2002: Dolce Vita & Co (televida serio)
- 2003: Trautmann Lebenslänglich
- 2007: In einem anderen Licht
Radidramoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1972: Bertolt Brecht: Mutter Courage und ihre Kinder – reĝisorado de Edwin Zbonek
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Christian Fastl: "Sobotka, Kurt" - ĉe: Österreichisches Musiklexikon, volumo 5, Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 2006, ISBN 3-7001-3067-8
- Hermann J. Huber: Langen Müller’s Schauspielerlexikon der Gegenwart. Deutschland. Österreich. Schweiz. Albert Langen • Georg Müller Verlag GmbH, München • Wien 1986, ISBN 3-7844-2058-3, S. 877.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Kurt Sobotka en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Sobotka kaj IMBd
- informoj ĉe filmportal.de
- Wien GeschichteWiki
- registro de germanlingvaj sinkronigistoj
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Kurt Sobotka gestorben" - apud: wien.orf.at, 9.9.2017
- ↑ >Wilhelm Sinkovicz: "Kurt Sobotka: Wiener Komödiant, aus Musik geboren" - apud: Die Presse, 9.9.2017
- ↑ "Mailath: Goldenes Ehrenzeichen statt Ungarischer Salami für Kurt Sobotka" - ĉe: gazetar-anoncoj de la Viena urbdomoj, 9.3.2010