Saltu al enhavo

Kabareda arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kabareta arto)

Kabareda arto aŭ germane/nederlande/svede Kleinkunst estas podia arto kiu celas precipe amuzi. La termino Kleinkunst ekestis en la 1960-aj jaroj ĉe la akademioj, kiel kontraŭanto de "oficiala, deca" arto kiel opero, klasika muziko ... En la komencaj jaroj la kabareda arto estis praktikata precipe en malgrandaj salonoj aŭ studentaj kluboj anstataŭ sur grandaj podioj.

La termino en Nederlando proksimume similas kabaredon, sed estas uzata ankaŭ por parencaj formoj de teatro kiel muzikalo kaj muziko. La elementon klein- [malgranda] en la nomo oni fojfoje spertas kiel humiligan; aliaj konsideras tion kiel neŭtran referencon al la intima karaktero de la artoformo.

La nomon jam uzis Jean-Louis Pisuisse (1880-1927), kiu nomis sian nederlandlingvan ekvivalenton de la franclingva cabaret-artistique kiel intieme kleinkunst (intima kabareta arto). Ankaŭ en Germanio Kleinkunst estas sinonimo de kabaredo.

Ekde la fondiĝo de la amsterdama Akademio por Kabaretaj Artoj en 1960 la vorto en Nederlando estas la plej ĝenerale akceptita rikoltonomo por tiaj artoformoj. Antaŭe oni parolis pri varieté.

En Flandrio oni plej ofte uzas la terminon kleinkunst por kantistoj kaj muzikgrupoj kiuj kantas en la nederlanda lingvo. Tio kontraŭe al rokmuziko, stilo kiu estas pli asociita kun la angla lingvo. Ekde la fondiĝo en 1966 de departamento Kabaretaj Artoj ĉe la antverpena Studio Herman Teirlinck (nuntempe parto de Hogeschool Antwerpen), la kabareta arto en la 1970-aj jaroj multe floris.

Fakte tio, kio en pluraj lingvoj skribiĝas per la germana vorto "Kleinkunst", "arto sur etaj scenejoj", estas ankoraŭ multo pli ol kabaredo, muzika teatro kaj starkomedio: ankaŭ estas kanzonoj, recitalo, pupteatro (ĉefe marioneta), pantomimo, poezia slamo, improvizita teatro, rakontado, ĵonglado, iluziismo, sceneja hipnozo, stratoteatro kaj kredeble pliaj ĝenroj de prezenta arto.

Formoj de kabaredaj artoj

[redakti | redakti fonton]

Nederlandlingvaj artistoj

De Bloeiende Maagden -- Claudia de Breij -- Drs. P -- Gerard Cox -- Louis Davids -- Lenette van Dongen -- Henk Elsink -- Herman Finkers -- Youp van 't Hek -- Toon Hermans -- Geert Hoste -- Harrie Jekkers -- Freek de Jonge -- Brigitte Kaandorp -- Wim Kan -- Sara Kroos -- Lebbis en Jansen -- Hester Macrander -- Jetty Mathurin -- Mini en Maxi -- Purper -- Tineke Schouten -- Wim Sonneveld -- Hans Teeuwen -- Bert Visscher -- De Vliegende Panters -- Paul van Vliet -- Nilgün Yerli

Muzika teatro

[redakti | redakti fonton]

Nederlandlingvaj artistoj

Acda en de Munnik -- Jenny Arean -- Martine Bijl -- Jan Blaaser -- Karin Bloemen -- Frans Halsema -- Hans Liberg -- Ramses Shaffy -- Herman van Veen -- André van Duin -- De Mounties (Piet Bambergen kaj René van Vooren) -- Snip & Snap

Nederlandlingvaj artistoj

Comedytrain -- Comedycafé

Nederlandaj kantistoj/kabaredaj artistoj

[redakti | redakti fonton]
Boudewijn de Groot -- Dimitri van Toren

Flandraj kantistoj/kabaredaj artistoj

[redakti | redakti fonton]
Guido Belcanto -- de Berini's -- Della Bossiers -- Ann Christie -- Miel Cools -- Kris De Bruyne -- Walter De Buck -- Jan De Wilde -- Ivan Heylen -- Geert Houtekiet -- Kommil Foo -- Flip Kowlier -- Lieven -- Hugo Mathijsen -- Miek en Roel -- Louis Neefs -- Oblomow -- Bart Peeters -- Philippe Robrecht -- Urbanus -- Dirk Van Esbroeck -- Raymond van het Groenewoud -- Zjef Vanuytsel -- Johan Verminnen -- Jo Vervaet -- Wannes Van de Velde -- Willem Vermandere -- Wigbert

Festivaloj

[redakti | redakti fonton]

Nederlandlingvaj

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Nederlandlingvaj