Wim Sonneveld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Willem (Wim) SONNEVELD (naskiĝis en Utreĥto la 28-an de junio 1917, mortis en Amsterdamo la 8-an de marto 1974) estis nederlanda kabaredisto kaj kantisto. Kune kun Toon Hermans kaj Wim Kan oni taksas lin unu el la Granda Trio de la Nederlanda Kabaredo.

Sonneveld havis interalie sian grupon Cabaret Wim Sonneveld (1943-1959), li ludis profesoron Higgins en My Fair Lady (1960-1962), rondturis ankaŭ sola kaj aperis en televido. Li ludis kaj kantis pecojn de famaj nederlandaj aŭtoroj kiel Annie M. G. Schmidt kaj Simon Carmiggelt.

Li mortis en 1974 havante koratakon kun forpaso kelkajn tagojn poste en amsterdama malsanulejo.

Ekde 1988 oni ĉiujare aljuĝas premion, nomitan laŭ li, por tiel nomata malgranda arto (revuo, kabaredo).