Wannes Van de Velde
Willy Cecile Johannes (Wim) Van de Velde | |||||
---|---|---|---|---|---|
Naskiĝo | 29-a de aprilo 1937 en Antverpeno | ||||
Morto | 10-a de novembro 2008 en Antverpeno | ||||
Nacieco | flandra | ||||
Sukcesis kiel |
| ||||
Artista nomo | Wannes Van de Velde | ||||
Reprezentaj verkoj | Ik wil deze nacht in de strate verdwale (1973) | ||||
Wannes Van de Velde | |||||
Persona informo | |||||
Willy Cecile Johannes Van de Velde | |||||
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1937 en Antverpeno | ||||
Morto | 10-an de novembro 2008 (71-jara) en Stuivenberg hospital | ||||
Lingvoj | nederlanda [#] | ||||
Ŝtataneco | Belgio [#] | ||||
Alma mater | Reĝa Akademio de Belaj Artoj [#] | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Wannes Van de Velde [#] | ||||
Okupo | poeto • kantaŭtoro • gitaristo • muzikisto • komponisto • tradukisto • ludisto • skulptisto [#] | ||||
Laborkampo | teatra arto [#] | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Willy Cecile Johannes (Wim) VAN DE VELDE pli bone konata sub la nomo Wannes Van de Velde (naskiĝis la 29-an de aprilo 1937 en Antverpeno, mortis la 10-an de novembro 2008 samurbe) estis flandra kantisto, muzikisto, poeto kaj aktoro. Ĉefe li iĝis konata pro siaj kantoj en la antverpena. Lia plej fama estis Ik wil deze nacht in de strate verdwale (Mi volas perdiĝi en la stratoj ĉi-nokte).
Kvankam neniam li havis la oficialan titolon Urba poeto de Antverpeno, multaj konsideris lin tia. Kiel instruisto en la fama lernejo pri teatro Studio Herman Teirlinck, li inspiris multajn aktorojn kaj kabaredistojn de Flandrio kaj Nederlando.[1]
La antverpena kvartalo Klein-Antwerpen (Malgranda Antverpeno), kie li loĝis pli ol 30 jarojn, nomis lin honora loĝanto en 2006.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Man in Landschap (Viro en pejzaĝo), poemaro (1989)
- Een wad in de tijd (Ŝlimejo en la tempo), kun liaj litografioj (1997)
- De klank van de stad (La sono de la urbo) kantoj 1966-1999 (1999)
- In de tijd (En la tempo), kun liaj ilustraĵoj (2000)
- Flamencoschetsen (Flamenko-skizoj) (2001)
- Tijdsnede (Tempa tranĉo), eseoj 1994-2000 (2004)
- Havenbeelden (Havenaj bildoj) (2006)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Kantotekstoj de Wannes Van de Velde.
- Lia plej fama kanto.
- Filmoj kun Wannes Van de Velde en IMDb angle.