Ŝablono-Diskuto:Informkesto artisto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi tre ŝatas la informkeston. Ĝi estas simpla, kaj tamen bela. Sed iom ĝenas min la lingva eraro en ĝi. Ja devas esti "reprezentaj verkoj" kaj ne "reprezentivaj verkoj". Mi povus korekti, sed tiam oni devus korekti ĝin en ĉiuj artikoloj kiuj uzas ĝin, ĉu ne? Do kion fari?

Krome utilus, se oni povus aldoni liberajn kampojn. Ekzemple en malnovaj tempoj ofte oni ne notis la daton de morto, sed jes la daton de entombigo. Sed tiun daton nun ne eblas aldoni. --PaulP 18:31, 18. Dec 2008 (UTC)

Saluton, Paul. Mi ĵus ŝanĝis la ŝablonon tiel, ke provizore funkcias la malnova (reprezentivaj verkoj) kaj la nova (reprezentaj verkoj) parametroj. Krome ĉiuj artikoloj, kiuj uzas la malnovan, post certa tempo pro la servila kaŝmemoro aperos en la kategorio Kategorio:Erara uzo de informkesto artisto. Tio faciligu la artikolan ŝanĝadon. Kaj mi aldonis tri duopojn de nedevigaj parametroj, kiuj ankaŭ videblas supre sur la ŝablona paĝo kaj ĉiam estas uzendaj parope; do {{{aldono1-titolo}}} kun {{{aldono1}}} ktp. La unua difinas la maldekstran titolon de la tabela linio kaj la mallonga la dekstran enhavon. Mi esperas, ke tio sufiĉas. Kore --Tlustulimu 20:39, 18. Dec 2008 (UTC)
(+) Se ne venos aliaj opinioj pri la ŝanĝita parametro, mi aldonos ĝin al la ŝablona dokumentado. Kore --Tlustulimu 20:44, 18. Dec 2008 (UTC)
Dankon pro via rapida reago! Sed mi ne tute komprenas, kiel funkcias la nedevigaj parametroj. Vidu en John de Critz kie mi provis, sensukcese, aldoni la parametron "Dato de entombigo". Kion mi misfaris? --PaulP 22:04, 18. Dec 2008 (UTC)
Saluton, Paul. Mi ĵus korektis ĝin por vi en John de Critz. Kore --Tlustulimu 11:06, 19. Dec 2008 (UTC)
Dankon! --PaulP 08:14, 20. Dec 2008 (UTC)