Antverpena lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La antverpena estas regiona lingvo parolata ĉefe en la urbo Antverpeno kaj en la samnoma provinco. Ĝi havas tre fortajn komunajn trajtojn kun la germana lingvo. Ĝi apartenas al la brabantaj lingvoj, sed tamen estas tre klare distingebla de la aliaj brabantaj malaltfrankaj regionaj lingvoj (kiel la holanda kaj limburga lingvoj), pro parte alia gramatiko kaj prononcado. La antverpena, same kiel la limburga lingvo ne estas konsiderata dialekto de la nederlanda, ĉar ĝi ne estas ido de ĝi. Male, la nederlanda estas ido de kelkaj nun ankoraŭ vivantaj regionaj lingvoj.[1] La antverpena havas 22 diversajn vokalojn kaj diftongojn, pli ol iu ajn alia okcident-eŭropa lingvo: a, aa, ae, e, ŝvao, ee, i, ie, o, oo, u, uu, ù, oe, ö, eu, au/ou, ei/ij, ui, eê, iê, oê.

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

a, aa kaj ae[redakti | redakti fonton]

Ekzistas tri formoj de a: la mallonga a, la skandinavia a kaj la franca a. La mallonga a aperas en vortoj kiel lamp (eo: lampo; nl: lamp), kat (eo: kato; nl: kat) kaj frak (eo: jako; nl: jas). Ĝi estas prononcata kiel la franca vorto à. La skandinavia a troviĝas en la mezo de la nederlandaj a kaj o kaj aperas en vortoj kiel baard (eo: barbo; nl: baard), maan (eo: luno; nl: maan) kaj traag (eo: malrapida/malrapide; nl: traag). La franca a ne nur aperas en francdevenaj vortoj, sed ankaŭ en tipe antverpenaj kiel waerm (eo: varma/varme; nl: warm), daense (eo: danci; nl: dansen) kaj Aentwaerpe (eo: Antverpeno; nl: Antwerpen). Ĝi estas prononcata kiel la a en la franca vorto gare.

e kaj ee[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ de la e ekzistas tri formoj: la mallonga, la longa kaj la ŝvao. La mallonga aperas ekzemple en la dua silabo de ferket (eo: forko; nl: vork) kaj estas prononcata kiel en la nederlanda vorto bed. Antaŭ la konsonanto l ĝi tamen similas pli al tre mallonga ei en la nederlanda vorto ei. La ŝvao aperas en la unua silabo de ferket kaj estas prononcata kiel en la nederlanda vorto de. La longa e estas tre simila al la nederlanda ee, ekzemple en meer (eo: lago; nl: meer) aŭ speer (eo: lanco; nl: speer).

i kaj ie[redakti | redakti fonton]

La mallonga i aperas en la vortoj vis (eo:fiŝo; nl: vis), frit (eo: frito: nl: friet) kaj vrind (eo: amiko; nl: vriend) kaj estas prononcata kiel la nederlanda ie en lied, sed multe pli mallonge. La longan i oni renkontas en la vortoj bier (eo: biero; nl: bier) kaj vies (eo: malpura; nl: vies) kaj estas pli fermita ol la nederlanda ie en bier.

o kaj oo[redakti | redakti fonton]

La mallonga o preskaŭ egalas en la nederlanda mallonga o. Ekzemploj: mor (eo: sed; nl: maar), koffe (eo: kaf; nl: koffie), ik gon (eo: mi iras; nl: ik ga). La longa o troviĝas inter la nederlandaj longa o kaj ou, simila al la sono de la angla vorto low: school (eo: lernejo; nl: school), siroop (eo: siropo; nl: stroop), tore (eo: turo; nl: toren).

u kaj uu[redakti | redakti fonton]

La mallonga u estas prononcata kiel en la franca vorto vu kaj aperas en vortoj kiel zjust (eo: ĝuste; nl: juist), kus (eo: kiso; nl: kus) kaj mug (eo: kulo; nl: mug). La longa u estas prononcata simile al la eu en la nederlanda deur. Ekzemple: muug (eo: laca; nl: moe), vruug (eo: frua; nl: vroeg) kaj bruur (eo: frato; nl: broer).

oe kaj ù[redakti | redakti fonton]

La longa sono oe estas prononcata kiel en la nederlanda boer aŭ en la germana Ruhr. Ekzemploj estas knoesels (eo: maleoloj; nl: enkels), voete (eo: piedoj; nl: voeten), smoel (eo: vizaĝo; nl: gezicht). La mallonga sono ù aperas en vortoj kiel sùp (eo: supo; nl: soep), ùnger (eo: malsato; nl: honger) kaj ùp (eo: sur; nl: op) kaj estas prononcata kiel en la germana Suppe.

eu kaj ö[redakti | redakti fonton]

La sono eu en la nederlanda ĉiam estas longa (leuk) aŭ tre longa (deur). En la antverpena estas nur mallonga kaj longa variaĵoj. Ekzemploj de la mallonga eu: mörg (eo: finkuirita; nl: gaar); plöts (eo: placo; nl: plein). Ekzemploj de la longa eu: deur (eo: pordo; nl: deur); reuk (eo: odoro; nl: reuk). La mallonga formo estas prononcata kiel en la germana können, la longa kiel en la franca freule.

au kaj ou[redakti | redakti fonton]

En la nederlanda au kaj ou estas diftongoj, en la antverpena ili estas vokaloj, kiuj tre similas al la sono de la germana Mahl. Ekzemploj: kösvrou (eo: purigistino; nl: werkster), shauwele (eo: babili; nl: babbelen), lau (eo: varmeta; nl: lauw).

Diftongoj[redakti | redakti fonton]

La antverpena konas 5 diftongojn:

  • ui, prononcata kiel oj en Esperanto. Ekzemploj: buite (eo: ekstere; nl: buiten), zuiver (eo: pura; nl: zuiver)
  • ei kaj ij, prononcataj kiel aj en Esperanto. Ekzemploj: vijf (eo: kvin; nl: vijf), lawijt (eo: bruo; n: lawaai), ei (eo: ovo; nl: ei)
  • konsistas el la sono en la franca père, sekvata de ŝvao. Ekzemploj: keês (eo: fromaĝo; nl: kaas), peêrd (eo: ĉevalo; nl: paard)
  • konsistas el la sono de la nederlanda mier, sekvata de ŝvao. Ekzemploj: kiêr (eo: fojo; nl: keer), liêre (eo: lerni; nl: leren)
  • konsistas el la sono de la nederlanda boer, sekvata de ŝvao. Ekzemploj: taloêr (eo: telero; nl: bord), doês (eo: skatolo; nl: doos)

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la konsonantoj sonas kiel en la nederlanda kaj germana lingvoj. Jen la plej gravaj esceptoj:

  • La sono h ne ekzistas (Ollant signifas "Holando", aend estas la germana Hand, nederlanda hand) krom inter du vokaloj: geheuge (eo: memoro; nl: geheugen).
  • La sono n plej ofte iĝas 'ng' [η] antaŭ la literoj -k, -t, -d, -s kaj -z: twintig, vinde, vrind, mens, kont sonas kiel [twingteg, vingde, vringt, mengs, kongt].

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto havas nur unu artikolon (la), la nederlanda havas tri: de, het kaj een. La antverpena havas ok, kvar nedifinajn (een, e, ne kaj nen) kaj kvar difinajn (de, den, d' kaj et).

Difinaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

La virgenra difina artikolo (kiu rilatas al virgenraj substantivoj) estas den se la vorto, kiu sekvas, komenciĝas per vokalo, per b, d aŭ t (ekzemple den ond, den boêr, den dief, den tore) kaj de en ĉiuj aliaj okazoj (ekzemple de man, de smoel, de frak). La ingenra difina artikolo estas d' se la vorto, kiu sekvas, komenciĝas per vokalo (ekzemple d'oma) kaj de en ĉiuj aliaj okazoj (ekzemple de bùrin, de vrou). La sengenra difina vokalo estas ĉiam et (ekzemple et biêst, et idool). En pluralo la antverpena havas nur unu difinan artikolon, kiu identas al la ingenra difina artikolo (ekzemple de tafels, d'arbeiders).

Nedifinaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

La virgenra nedifina artikolo (kiu rilatas al virgenraj substantivoj) estas nen se la vorto, kiu sekvas, komenciĝas per vokalo, per b, d aŭ t (ekzemple nen ond, nen boêr, nen dief, nen tore) kaj ne en ĉiuj aliaj okazoj (ekzemple ne man, ne smoel, ne frak). La ingenra nedifina artikolo estas ĉiam een (ekzemple een kösvrou, een dochter). La sengenra nedifina artikolo (kiu rilatas al sengenraj substantivoj) estas een se la vorto, kiu sekvas, komenciĝas per vokalo, per b, d aŭ t (ekzemple een idool, een biêst, een doekske, een tafeltshe) kaj e en ĉiuj aliaj okazoj (ekzemple e vaereke, e maske, e fiêst). En pluralo la antverpena ne havas nedifinan artikolon, same kiel ĉiuj aliaj ĝermanaj lingvoj.

Umlaŭto[redakti | redakti fonton]

Unu el la grandaj trajtoj de la antverpena estas la umlaŭto. En la nederlanda ĝi apenaŭ ekzistas, krom el kelkaj okazoj kiel stad → steden, vallen - vellen. En la germana ĝi estas tre ofta: Baum → Bäumchen (diminutivo), kurz → kürzer (komparativo), fallen → fällt (verbo). Tiu fenomeno ekzistas tute same en la antverpena: boêm → bùmmeke (diminutivo), zwaar → zworder (komparativo) kaj kruipe → kröpt (verbo), sed kun multe pli da variaĵoj.

En la germana la umlaŭto havas kvin formojn a → ä, o → ö, u → ü, e → i kaj au → äu. En la antverpena ekzistas 13:

  • aa → o: zwaar > zworder
  • ae → a: staer → starreke
  • ee → e: scheet → schetshe
  • eê → e: keês → keske
  • ei/ij → e: wijf → wefke
  • eu → ö: kleur → klörreke
  • ie → i: vlieg → vligske
  • ië → i; spiêke → zij spikt
  • oo → o: ik koom → gij komd
  • oe → ù: voet → vùtshe
  • oê → ù: boêm → bùmmeke
  • uu → u: muur → murreke
  • ui → ö: kruip → zij kröpt

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ortografio[redakti | redakti fonton]

La antverpena ne havas oficialan ortografion. En tiu ĉi artikolo ni uzis la ortografion de Filip Camerman.[3]

Ekzemplo de teksto en la antverpena[redakti | redakti fonton]

Ik wil deze nacht in de strate verdwale,
De klaenk van de stad mokt m'n ziel amoureus,
Al eb ek gin geld ùm plezier te betale,
Ik vind wel een vrouken iêl net en zjenereus,

Onder de glaens van de manestrale,
Wörd iel onze wereld een ouwelijksbed,
Goh mee nor de kroeg vol vrouwen en matroêze,
Verget ùwe naam en al de rest,

Ik wil deze nacht in de strate verdwale,
De klaenk van de stad mokt m'n ziel amoureus,
Al eb ek gin geld ùm plezier te betale,
Ik vind wel een vrouke nor m'n keus,

Lot ons dan same de wêreld vertêre,
Meh klinkende glaze vol Fraense wijn,
Zingd mee meh' de mense dad ebbe ze gère,
En lot deze nacht noêt ten ende zijn.

(Teksto Wannes Van de Velde)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

nederlande Retpaĝaro pri la antverpena

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Filip Camerman: Antwerps schrijven, ISBN 978-90-5927-175-3, p. 189.
  2. El prelego de Eddy Frederickx pri la vivo de Johannes Goropius Becanus.
  3. Filip Camerman: Antwerps schrijven, ISBN 978-90-5927-175-3.