Komparativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Komparativo estas grado de adjektivoadverbo, uzata interalie (sed ne nur) en komparaj esprimoj. En Esperanto komparativo estas formata per specialaj vortetoj pli kaj malpli:

  • Amiko estas kara, sed vero pli kara (Proverbaro).
  • Pli bone malfrue, ol neniam (Proverbaro).
  • Via pano estas malpli freŝa, ol mia (Ekzercaro, §10)
  • Li estas malpli inteligenta ol ruza (PAG, §71).

Do, komparativo estas gramatika rimedo, per kiu oni modifas adjektivon aŭ adverbon, por signifi, ke la econ esprimatan de ili posedas laŭ diversaj gradoj du komparataj objektoj aŭ personoj, aŭ ke unu sama objekto aŭ persono posedas tiun econ pli aŭ malpli ol alian komparatan econ.

Komparativon povas postuli ankaŭ aliaj, nekomparaj parolturnoj, ekz-e:

  • Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko (Proverbaro).
  • Tiom pli gaja estos la akcepto (La batalo de l' vivo).

En aliaj lingvoj komparativo povas esti esprimata analize aŭ sintetike. Ekzemple:

  • en la angla analize (per vortoj more kaj less) kaj sintetike (per finaĵo -er, kiel en greater "pli granda");
  • en la rusa analize (per vortoj более kaj менее) kaj sintetike (новый "nova" → новее "pli

nova").

En kelkaj lingvoj, kiel la latina kaj la portugala ambaŭ formoj estas eblaj por fonetikaj aŭ semantikaj kialoj, sed estas du klasoj de vortoj, tiuj kiuj faras la komparativon analize, kaj tiuj kiu faras la komparativon sintetike.

Absoluta komarativo[redakti | redakti fonton]

En kelkaj lingvoj, interalie en Latino kaj la germana lingvo, oni uzas komparativon «absolute», ekster ia sintakse kondiĉita kunteksto, por indiki ian neplenan, mildigitan intenson de la eco esprimata de la adjektivo. Ekz-e en la ĉeĥa oni dirus «Paní Nováková je starší dáma» (S-ino Nováková estas pli aĝa damo) por ne diri malimplice, ke «Paní Nováková je stará» (S-ino Nováková estas maljuna).

En Esperanto (samkiel en la rusa kaj en la franca) la absoluta komparativo ne ekzistas. Anstataŭe PAG, §72 rekomendas:

Por traduki tiun nuancon, oni povas uzi du metodojn:

a) pozitivan, antaŭmetante al la adjektivo la adverbojn: iom, ete, kelke, meze, pli ol iom, pli malpli: la forno estis iom varma, sed ne varmega; ŝi estas ete riĉa; li ŝajnis kelke hezita; homo meze kulturita; libro pli ol iom interesa; pli-malpli frue oni certe rekonos tion. Oni povas uzi ankaŭ la sufikson -et: beleta knabino.

b) negativan, antaŭmetante la esprimojn ne mal-, ne tro mal-, ne sen: tio estas ne malgrava informo; li estas ne tro inteligenta (= iom stulta); ŝi estas ne sen riĉaĵoj.

Tiel do la latinan «senior erat et loquacior» oni ne laŭvorte traduku per «li estis pli maljuna kaj pli babilema», sed prefere «li estis maljuneta kaj iom babilema».

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]