La batalo de l' vivo
(Alidirektita el La Batalo de l' Vivo)

Kovrilo de la unua eldono de "The Battle of Life" ("La Batalo de l'Vivo") de Charles Dickens de la jaro 1846.
The Battle of Life: A Love Story (Esperante: La Batalo de l'Vivo), unue eldonita en 1846, estas rakonto de la brita romanisto, Charles Dickens. Ĝi estis la kvara de la kvin "Libroj por Kristnasko" de Dickens, kiuj aperis inter 1843 kaj 1848, la unua estis "A Christmas Carol" (Kristnaska sonorado).
"La Batalo de l' Vivo" laŭ germana traduko Esperantigis L. L. Zamenhof. Unue aperis en La Esperantisto, 1891; en 1910 aparte, 88 p. Unu el la unuaj tradukoj al Esperanto.
En la komenco de la libroforma versio de la verko, Zamenhof inkludis noton:
![]() |
|
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- La Batalo de l' Vivo en Projekto Gutenberg
- Charles Dickens' "The Battle of Life" Originala anglalingva teksto de la rakonto ĉe Vikifontaro.
- Kritika eldono de «La batalo de l’ vivo»: bitlibro en Fictionbook (257 kbajt) kaj ties PDF-versio (1,3Mbajt).
- Rete legebla Antaŭparolo kaj komentaro el la Kritika eldono fare de Sergio Pokrovskij.