Tekstaro de Esperanto
| Tekstaro de Esperanto | |
|---|---|
| tekstaro • retejo | |
| Retadreso | tekstaro |
La Tekstaro de Esperanto estas korpuso de Esperanto, tio estas granda kolekto de tre diversaj tekstoj destinita al lingvistika esplorado pri Esperanto.
En marto 2026 la Tekstaro de Esperanto enhavis 128 tekstojn kun entute 14.793.156 vortoj, de literaturaj publikaĵoj el ĉiuj epokoj post 1887 kaj de internaciaj ĵurnaloj grandparte post 2002 (krom unu escepto La Esperantisto - ne-zamenhofaj tekstoj 1889‑1895), do praktike nenio el internaciaj ĵurnaloj el la 20-a jarcento.
Kompare, en marto 2019, la Tekstaro de Esperanto enhavis tekstojn kun entute 9.159.328 vortoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 2002 Esperantic Studies Foundation (ESF) iniciatis projekton por starigi elektronikan lingvosciencan tekstaron de Esperanto. ESF kontraktis kun Bertilo Wennergren por plani kaj efektivigi la unuan projektofazon, kiu pretiĝis fine de aprilo 2003. Helpis al Bertilo Wennergren "Korpusa konsila komitato" konsistanta el Ilona Koutny, Jouko Lindstedt, Carlo Minnaja, Christopher Gledhill kaj Mauro La Torre.
En 2006 komenciĝis planado de parola tekstaro de Esperanto.
Tekstoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ la tekstara retejo en 2026 ĝi enhavis la jenajn tekstojn:[1]
- Unua Libro (Esperantlingvaj partoj) 1887
- Originala Verkaro kaj rilataj tekstoj 1887–1917
- Dua Libro de l' lingvo Internacia 1888
- Aldono al la Dua Libro de l’ Lingvo Internacia 1888
- La Esperantisto - ne-zamenhofaj tekstoj 1889‑1895
- Lingvaj Respondoj 1889‑1913
- La batalo de l' vivo 1891
- Hamleto 1893
- Pri Reformoj en Esperanto 1894
- Vojaĝimpresoj 1895
- Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia 1898
- Leteroj de L.-L. Zamenhof - zamenhofaj partoj 1901–1914
- Leteroj de L.-L. Zamenhof - aliulaj partoj 1901–1914
- La fundo de l' mizero 1904
- Paroladoj de Zamenhof 1904–1913
- Antaŭparolo de la Fundamento de Esperanto 1905
- Ekzercaro de la Fundamento de Esperanto 1905
- Fundamenta Krestomatio — ne-zamenhofaj partoj 1905
- Fundamenta Krestomatio — zamenhofaj partoj 1905
- La Interrompita Kanto 1905
- Poezio Zamenhofa en la Fundamenta Krestomatio 1905
- Pola antologio 1906
- Dogmoj de Hilelismo 1906
- Aldono al la Dogmoj de Hilelismo 1906
- Pri la homaranismo 1906
- Homaranismo (1906)
- El la mondo homarana 1906
- Nefermita letero al s-ro de Beaufront 1906
- Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo 1906
- Fratoj Grimm — Elektitaj Fabeloj 1906
- Internacia krestomatio 1907
- Kastelo de Prelongo 1907
- La Faraono 1907
- La revizoro 1907
- Ĉu li? 1908
- Georgo Dandin 1908
- Ifigenio en Taŭrido 1908
- La rabistoj 1908
- Robinsono Kruso 1908
- Don Kiĥoto de la Manĉo en Barcelono 1909
- Fabeloj de Andersen 1 1909
- La Gimnazio 1909
- La Rabeno de Baĥaraĥ 1909
- Patroj kaj filoj 1909
- Marta 1910
- Proverbaro Esperanta 1910
- Gentoj kaj Lingvo Internacia 1911
- Deklaracio pri Homaranismo (1913)
- Mirinda amo 1913
- Post la granda milito 1915
- Fabeloj de Andersen 2 1916
- Fabeloj de Andersen 3 1916
- Fabeloj de Andersen 4 1916
- Malnova Testamento 1916
- Nova Testamento 1916
- Sinjoro Tadeo 1918
- Vivo de Zamenhof 1920
- Vortoj de Kamarado E. Lanti 1920‑1929
- Idoj de Orfeo 1923
- Pro Iŝtar 1924
- Zamenhof 1929
- Al Torento 1930
- Kompatinda Klem 1931
- La Granda Aventuro 1931‑1945
- Homoj sur la tero 1932
- El vivo de ĉukĉoj 1933
- Metropoliteno 1933
- Quo Vadis? 1933
- Infanoj en Torento 1934
- Tri Angloj Alilande 1936
- Vojaĝo al Kazohinio 1938
- Koko krias jam! 1943‑1954
- Malgranda Revuo 1943‑1952
- Vivo vokas 1946
- Leteroj de L.-L. Zamenhof - Waringhien-aj partoj 1947
- Kredu min, sinjorino! 1949
- Retoriko 1950
- Satiraj rakontoj 1950‑1969
- Vespera ruĝo anoncas ventegon 1950
- Ezopa Saĝo 1956
- Mia penso 1957
- Federala Sperto 1958
- Kiel akvo de l' rivero 1962
- Azia Strategio 1963
- Tokio invitas vin 1963
- Kruko kaj Baniko el Bervalo 1970
- Esperanto en Perspektivo 1974
- Por pli efika informado 1974
- Ĉu vi kuiras ĉine? 1976
- La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha 1976
- Ĉu li bremsis sufiĉe? 1978
- Lingvistikaj aspektoj de Esperanto 1978
- Ĉu li venis trakosme? 1980
- La skandalo pro Jozefo 1981
- Ĉu ni kunvenis vane? 1982
- Ĉu ŝi mortu tra-fike? 1982
- Gerda malaperis! 1983
- Kien fluas roj’ Castalie 1984‑1987
- Ne nur leteroj de plum-amikoj 1984
- Ombro sur interna pejzaĝo 1984
- Ĉu rakonti novele? 1986
- La bona lingvo 1989
- Fajron sentas mi interne 1990
- La majstro kaj Margarita, fragmentoj 1991
- Denaska kongresano 1992
- La Majstro kaj Martinelli 1993
- La Respubliko 1993
- La Kiso 1995
- Mortula ŝipo 1995
- Ĝis revido, krokodilido! 1996
- Hitler, Maŭ, Strindberg kaj mi 1996
- Artikoloj el Monato 1997‑2003
- Internacia Kongresa Universitato 1998-2013
- La ŝtona urbo 1999
- La Ondo de Esperanto 2001‑2004
- Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004
- Revuo Esperanto 2002-2007
- La Soleno 2003
- Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007
- Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010
- Revuo Esperanto 2008-2012
- Kontakto 2011-2019
- Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013
- Artikoloj el Monato 2012-2018
- Revuo Esperanto 2013-2017
- Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016
- Le Monde diplomatique en Esperanto 2017-2019
- La memoraĵoj de Julia Agripina 2021
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ [tekstaro.com]

