La Esperantisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Unua eldono de La Esperantisto, septembro 1889

La Esperantisto estis la unua periodaĵo en la internacia lingvo Esperanto. Ĝi aperis unuafoje je la 1-a de septembro 1889 en Nurenbergo (germane Nürnberg). Pro la efikoj de la ruslanda cenzuro, sed ankaŭ pro ĝeneralaj financaj problemoj, ĝi ĉesis en 1895. Lingvo Internacia el Svedio transprenis ĝian rolon.

Titolo kaj subtitolo[redakti | redakti fonton]

La unua numero de la 1-a de septembro 1889 havis jenan titolon: „La Esperantisto. Gazeto por la amikoj de la lingvo Esperanto. Sub la kunlaborado de Dr. Esperanto (Dro L. Zamenhof) eldonata de Christian Schmidt, prezidanto de la klubo mondlingva en Nürnberg. Eliras unu fojon en la monato.“ Komence la subtitolo estis ankoraŭ trilingva: Germane Zeitschrift für die internationale Sprache "Esperanto", france Gazette de la langue internationale "Esperanto", kvankam apenaŭ plu aperis nacilingvaĵoj post marto 1890.

La artikolo La falis el la titolo de aprilo 1892. De januaro 1893 la gazeto havis nur esperantlingvan titolon: Esperantisto. Monata gazeto de la lingvo internacia 'Esperanto'.

Kvankam ĉiuj numeroj indikis germanlingve sur la subo de la lasta paĝo, ke Schmidt respondecis redakcie, la indikoj sur la frontpaĝo plurfoje ŝanĝiĝis:

  • De oktobro 1890 la gazeto estis eldonata de Zamenhof,
  • de januaro 1892 ĝi estis eldonata de Zamenhof kaj Wilhelm Heinrich Trompeter, sub la redakcio de Zamenhof,
  • de januaro 1894 Trompeter estis eldonanto-administatoro kaj Zamenhof redaktoro,
  • de januaro 1895 Zamenhof estis redaktoro-eldonanto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Esperantisto estis 8-paĝa provnumero kaj enhavis artikolon „Prospekto“ en germana, franca kaj Esperanto, artikolon pri „Esperanto kaj Volapük“ en germana kaj Esperanto, versaĵon ,Al la Esperantisto‘ kun germana traduko, fine bibliografion kaj anoncojn pri aperontaj libroj.

Ĉe la fino de 1889 la gazeto havis 113 abonantojn, plejparte rusajn. La Esperantisto tuj fariĝis plej efika centrigilo kaj kuraĝigilo inter la diverslandaj adeptoj, kiaj antaŭe havis kvazaŭ neniun alian ligilon ol sian korespondadon kun Zamenhof. La gazeto donis bonajn tekstojn, kiuj helpis pli profundan studadon de la lingvo, ĝi ebligas la aŭtoron de la lingvo doni ĝeneralajn klarigojn al ĉiuj per siaj ,Respondoj al amikoj' kaj samtempe ĝi informadas pri la progresoj de Esperanto.

En 1890 La Esperantisto entute transiris en la manojn de Zamenhof, sed nur tre malfacile kaj multekoste li povis aperigi la gazeton kun tiel malmultaj abonintoj. En aŭgusto 1891 li proponis organizon de Akcia Societo Esperantista. Ĉirkaŭ fino de tiu jaro la personaj cirkonstancoj de Zamenhof fariĝis tiel premantaj, ke li trovis sin devigata forlasi la kondukadon de la tuta afero.

Tiam aperis monsubtenanto, W. H. Trompeter. Li oferis la necesan sumon por subteni la tutan entreprenon de la gazeto ĝis 1894.

En 1894 la periodaĵo havis 717 abonantojn, el kiuj 60% estis rusoj. [1]

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Oni povas klasigi la aperintajn tekstojn en kvar kategoriojn:

  1. movadaj, t.e. informoj pri la progreso de la Esperanto-Movado
  2. literaturaj (originaloj kaj tradukoj)
  3. prilingvaj, inkluzive la diskuto pri la reformprojekto de Zamenhof de 1894
  4. distraj (sen rilato al Esperanto)

Pro ĝiaj movadaj informoj La Esperantisto estas la probable plej grava fonto por la studo de la frua Esperanto-Movado.

La literaturaj tekstoj (originalaj kaj tradukitaj rakontoj, noveloj kaj poemoj) laŭ Karolo Piĉ (1989, vd. malsupre) "dominas tiom, ke La Esperantiston oni povas nomi rekte literatura revuo".

Historie grava la periodaĵo fine ankaŭ estas el lingva vidpunkto. Zamenhof uzis aŭ allasis multajn tiamajn neologismojn. Li donis plurajn konsilojn stilajn kaj terminarajn, ekzemple rekomendas la principon "Por unu sono unu litero" pri la duoblaj konsonantoj, uzi laŭeble "vortojn kunmetitajn kiel eble plimalofte, ĉar ili ne bone respondas al la romana karaktero [!] de nia lingvo" (vol. 5, p. 17) kaj simile. Frantiŝek Vladimir Lorenc en la 1-a vol. (1890), p. 54-55 rekomendas transskribon de diakritaj literoj per postmetita apostrofo (ac′eti anstataŭ aĉeti aŭ acheti) ktp. Kelkaj el la tiam proponitaj aŭ uzitaj vortoj fariĝis arkaismoj, ĉar ili "perdis" kontraŭ aliaj samsignifaj, kiel ekzemple "plakato" (de germana Plakat), kiu cedis al la hodiaŭa "afiŝo" (de franca affiche).

Rusa cenzuro kaj fino[redakti | redakti fonton]

En la literatura parto aperis (en la dua numero de 1895) traduko de verketo de Tolstoj "Prudento kaj kredo". Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la eniradon de Esperantisto en Rusion, kie la gazeto havis la plej grandan parton de siaj abonantoj.

La numero de majo-junio 1895 (n-ro 5/6) estis la lasta de tiu organo, kiu dum ses jaroj estis la centro de la movado. Dum la sekvantaj monatoj okazis senkuraĝiĝo inter la esperantistoj. La lasta numero aperis fakte en aŭgusto 1895. Entute eliris 66 numeroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]