Reformprojekto de Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Por aliaj proponoj de reformo de Esperanto, vidu esperantidoj.

La reformprojekto de Zamenhof estis tuta sistemo de lingvaj reformoj, kiujn L. L. Zamenhof publikigis en 1894, kun kompleta vortaro, en La Esperantisto.[1][2][3][4][5]

La malrapida progreso de Esperanto en la unuaj jaroj estigis en multaj anoj la ideon, ke ŝanĝo de la ekstera lingva formo povos plisukcesigi la propagandon. Zamenhof, kvankam kontraŭvole, surprenis la gvidon de la reforma movado «por depreni de ĝi la danĝerecon», laŭ citaĵo en Enciklopedio de Esperanto.

Post la publikigo oni aranĝis voĉdonon inter la Esperantistaro pri kvar demandoj:

  1. ĉu malakcepti ĉiajn reformojn,
  2. ĉu akcepti senŝanĝe la reformon ellaboritan de Zamenhof,
  3. ĉu enkonduki aliajn reformojn,
  4. ĉu akcepti la Zamenhofan ellaboraĵon, sed iom modifite.

La rezultaĵo, publikigita en novembro 1894, montris absolutan plimulton kontraŭ ĉiaj reformoj. Pledis:

  • por 1: 157 voĉoj,
  • por 2: 11 voĉoj,
  • por 3: 3 voĉoj,
  • por 4: 93 voĉoj.

En januaro 1906 Emile Javal represigis la Zamenhofajn ellaboraĵojn el 1894 en limigita eldono de 50 ekzempleroj. Post la morto de Javal, en 1907 Louis Couturat, por apogi sian laboron por novaj reformoj, grandkvante represigis la broŝuron de Javal, cetere sen permeso kaj kontraŭ la volo de la aŭtoro de la projekto. Poste Idistoj citadas tiun projekton.

Ĉefaj proponitaj ŝanĝoj[redakti | redakti fonton]

La kvin fonemoj respondaj al la literoj ĉ, ĝ, ĥ kaj ĵ malaperas (la fonemo ŝ restas).[1][3][4] En la skribo, la supersignoj malaperas. La litero c estas elparolata kiel la malnova ŝ; la litero z, kiel la malnova c.

La artikolo la malaperas. La akuzativo havas la saman formon kiel la nominativo. La multenombro aŭ pluralo estas esprimata per -i. La adjektivo finiĝas per -e, same kiel la adverbo. La du vortklasoj ne plu estas distingitaj per malsamaj gramatikaj finaĵoj.

Restas nur du participoj kaj konverboj: la aktiva -ente kaj la pasiva -ate. Por precizigi oni povos aldoni pasate kaj future.

Zamenhof proponas uzi kunmetitajn vortojn kiel eble plimalofte «ĉar ili ne bone respondas al la romana karaktero de nia lingvo». «Vortojn kunmetitajn mi proponas fari el plenaj vortoj, por eviti malbonsonecon kaj ofte ankaŭ nekompreneblecon; ekzemple vaporoŝipo (ne vaporŝipo).»[2]

Nova vortaro estas enkondukita: «Por ke la karaktero de la tuta lingvo estu pli unuforma kaj ne simila al ia neharmonia miksaĵo, mi proponus (dank' al la romana karaktero de nia lingvo) evitadi vortojn germanajn aŭ slavajn kaj preni, kiom ĝi estos ebla, nur el lingvoj romanaj (latina [la plej bone], itala, hispana k.t.p.)».

La tabelvortoj malaperas kaj estas anstataŭigita de latindevenaj korelativoj. «Por forigi tiun ĉi objekton de konstanta disputado, mi proponas detrui la reciprokan aranĝon de la tabelo kaj rigardi la membrojn de la tabelo, kiel simplajn vortojn sen reciproka interrilato.»[2]

Personaj pronomoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto 1894
Singularo Pluralo
Mi Mi Nos
Ci Tu Vos
Vi Vu
Li / Ĝi Lu Ilu
Ŝi Elu
Si Su
Oni On
[3][2]

Verboj[redakti | redakti fonton]

Tensoj de 1881 Esperanto[klarigu]
Lerni Aprenda
Lernas Aprenden
Lernis Aprendin
Lernos Aprendon
Lernu Aprendan
Lernus Aprendun

Ekzemploj el la reformita vortaro[redakti | redakti fonton]

Unuaj vortoj de Patro nia, februaro 1894: Patro nue kvu esten in cielo, sankte estan tue nomo, venan regito tue, estan volo tue, kom in cielo, sik anku sur tero.

La sama specimeno, laŭ la fina vortaro, majo 1894: Patro nose kvu esten in cielo, sankte estan tue nomo, venan reksito tue, estan vulo tue, kom in cielo, sik anku sur tero.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 ZAMENHOF, L.; Émile Laval. (1907) Pri reformoj en Esperanto ϗ Aldonajho (esperante). Pariso: Coulommiers.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 ZAMENHOF, L. L. (1989) Iom reviziita plena verkaro de L. L. Zamenhof. 1. unua etapo de esperanto. 1878–1895. Kioto: Eldonejo Ludovikito.
  3. 3,0 3,1 3,2 KISELMAN, Christer. (2010) Esperanto: komenco, aktualo kaj estonteco. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, p. 45–107. ISBN 978-92-9017-115-7.
  4. 4,0 4,1 Zamenhof, Ludvik (1894). Pri Reformoj en Esperanto archive.org (esperante) (PDF). La Esperantisto.
  5. Zamenhof, Ludvik; Émile Javal (1907). Bertilo Wennergren: Pri Reformoj en Esperanto (esperante) (HTML). Tekstaro de Esperanto. ESF. Alirita la 20 aŭgusto 2017.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]