Emile Javal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Émile Javal)
Emile Javal
Émile Javal en 1906
Émile Javal en 1906
Persona informo
Naskonomo Louis Émile Javal
Naskiĝo 5-an de majo 1839 (1839-05-05)
en Parizo
Morto 20-an de januaro 1907 (1907-01-20) (67-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo stomaka kancero
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée CondorcetÉcole nationale supérieure des mines de ParisUniversitato de Parizo
Familio
Patro Léopold Javal
Frat(in)oj Ernest Javal • Sophie Wallerstein
Infanoj Jean Javal • Adolphe Javal • Alice Weiller
Okupo
Okupo politikisto • okulkuracisto • verkistoesperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 11415
vdr

Louis Émile JAVAL [ĵaVAL] (naskiĝis la 5-an de majo 1839 en Parizo; mortis la 20-an de januaro 1907 en Parizo) estis franca okulkuracisto (doktoro), deputito kaj esperantisto.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Javal fariĝis inĝeniero. Sed ĉar lia pli juna fratino strabis, li provis kuraci ŝin. Li sukcesis, kaj la priokulaj studoj altiris lin; li decidis fariĝi okulkuracisto. Li estis direktoro de la oftalmologia laboratorio de 1878 (dato de ĝia fondo) ĝis 1900.

Post la franca-germana milito de 1870-1871, li dividis sian ĉiumomentan agemon inter la publikaj aferoj kaj la scienco. Al ambaŭ li dediĉis sian klaran spiriton, senlacan paciencon kaj perfektigemon. Kiel deputito (1885–1889) li sin dediĉis precipe al la demandoj pri higieno. Li voĉdonigis la Leĝon Javal, kiu liberigis de ĉiuj impostoj la gepatrojn de sep infanoj. Li eltrovis mem novajn instrumentojn por la okulmezuroj. Li publikigis tre gravajn verkojn pri oftalmologio.

Javal mem fariĝis okulmalsana; dum 21 jaroj li luktis, sed sesdekdujara li iĝis tute blinda. Tuj, kun mirindega trankvileco, li organizis sian novan vivon, kiun li estis preparinta jam de kelkaj jaroj. Ekzemple li skribis preskaŭ ĉiujn leterojn propramane, per helpo de skriba aparato elpensita de li mem. Li tiris el la sperto de multaj korespondantoj kaj el la sia tuton da perceptoj kaj konsiloj por blinduloj, kiujn li publikigis en la libro Entre aveugles (Inter Blinduloj), kiun tradukis Esperanten lia bofilino: libro plena de filozofio praktika kaj serena, de filantropio tiom alta kiom kortuŝa.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Inter Blinduloj, 1907.

Lia granda pasio estis Esperanto. Kvankam de longe varbita al Esperanto kiel aprobanto, li praktikis ĝin nur de 1903. Li ĉeestis la du unuajn Universalajn Kongresojn (UK) en Boulogne-sur-Mer (1905) kaj Ĝenevo (1906), gastigis Zamenhofon dum lia loĝado en Parizo, kaj de tiam ili fariĝis veraj amikoj. En Bulonjo li fariĝis membro de la Lingva Komitato (LK).[1] Tuj post la Bulonja Kongreso li faciligis la fondon de la Esperantista Centra Oficejo (ECO) en Parizo kaj ĝis sia morto li prenis sur sin la precipan monhelpadon de tiu institucio kaj testamentis kapitalon. La sekretaria laboro de ECO grave subtenis kaj ebligis la laboron de la LK.

Tuj kiam li lernis Esperanton, helpita de sia perfekta scio de multaj lingvoj, kaj malgraŭ sia aĝo kaj kripleco, li fariĝis baldaŭ unu el la plej lertaj kaj kompetentaj Esperantistoj, ĉar li legigis al si preskaŭ ĉiujn verkojn, novajn aŭ malnovajn, pri la historio kaj la progresoj de la lingvo. Uzante sian grandan influon, li klopodis fervore por favori la oficialajn progresojn de la lingvo, kaj estas li, kiu agis plej efike por havigi al Zamenhof la ordenon de la Honora Legio, okaze de la Bulonja Kongreso. Tre scivolema kaj progresema spirito, ĉiam dezirante perfektigon, li aspiris al reformoj en Esperanto, kaj pli ol unu fojon li interparolis pri tiu temo kun Zamenhof, kiu fine opiniis danĝera tiun proponon. Javal proponis novan "surogatan skribosistemon". En siaj lastaj du jaroj li vivis preskaŭ ekskluzive por Esperanto.

Louise Weiss estas nepino de Emile Javal.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.