Universitato de Parizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Parizo
universitato en Francio
moto Hic et ubique terrarum
(Ĉi tie kaj ie ajn sur la Tero)
Informoj
fondodato 1150
Situo
Geografia situo 48° 50′ 55″ N, 2° 20′ 36″ O (mapo)48.84862.34333Koordinatoj: 48° 50′ 55″ N, 2° 20′ 36″ O (mapo)
lando Francio
urbo Parizo
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• ORCID vd
Universitato de Parizo (Parizo)
Universitato de Parizo (Parizo)
DEC
Universitato de Parizo
Universitato de Parizo
Map
Universitato de Parizo
vdr
Kunsido de doktoroj en la Universitato de Parizo. El 16a-jarcenta miniaturo.
Rue Saint-Jacques kaj la Sorbono en Parizo.

La Universitato de Parizo (en franca: Université de Paris), metonimie konata kiel Sorbono (en franca: [sɔʁbɔn]), estis universitato en Parizo, Francio, aktiva en 1150–1793, kaj 1806–1970.

Aperinta ĉirkaŭ 1150 kiel korporacio asocia kun la katedrala lernejo de Nia Sinjorino de Parizo, ĝi estis konsiderata la dua plej malnova universitato de Eŭropo.[1] Oficiale ĉartigita en 1200 de la reĝo Filipo la 2-a de Francio kaj agnoskita en 1215 fare de la papo Inocento la 3-a, ĝi estis poste kromnomita laŭ sia teologia Kolegio de Sorbonne, siavice fondita de Robert de Sorbon kaj ĉartigita de la franca reĝo Ludoviko la 9-a ĉirkaŭ 1257.

Internacie tre bone reputaciita pro sia akademia atingaro en homaj sciencoj jam ekde la Mezepoko – notinde en teologio kaj filozofio – ĝi enkondukis kelkajn akademiajn normigojn kaj tradiciojn kiuj pluis ekde tiam kaj disvastigis internacie, kiel la doktorigaj gradoj kaj la "studentnacioj". Grandaj nombroj de papoj, reĝfamilianoj, sciencistoj kaj intelektuloj estis edukitaj en la Universitato de Parizo. Kelkaj el la tiamaj altlernejoj estas ankoraŭ videblaj proksime al la Panteono kaj al la Luksemburga Ĝardeno: nome Collège des Bernardins (18, rue de Poissy 75005), Hotel de Cluny (6, Place Paul Painleve 75005), College Sainte Barbe (4, rue Valette 75005), College d'Harcourt (44 Boulevard Saint-Michel 75006), kaj Cordeliers (21, Rue Ecole de Medecine 75006).[2]

En 1793, dum la Franca Revolucio, la universitaro estis fermita kaj fare de la Revolucia Konvencio, la lernejaj instalaĵoj kaj konstruaĵoj estis venditaj.[3] Nova Universitato de Francio anstataŭis ĝin en 1806 per kvar sendependaj fakultatoj: nome Fakultato de Beletroj (france: Faculté des Lettres), Fakulttato de Juro (poste inkludanta Ekonomikon), la Fakultato de Scienco, la Fakultato de Medicino kaj la Fakultato de Teologio (fermita en 1885).

En 1970, post la okazaĵoj de Majo de 1968, la universitato estis dividita en 13 aŭtonomaj universitatoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Haskins, C. H.: The Rise of Universities, Henry Holt and Company, 1923, p. 292.
  2. "Sorbonne facts". Paris Digest. 2018. Alirita la 13an de decmbro 2019.
  3. Palmer, R.R. (1975). "27, The National Convention orders the sale of all college endowments". The School of The French Revolution : A Documentary History of the College of Louis-le-Grand and its Director, Jean-François Champagne, 1762–1814. Princeton: Princeton Legacy Library. p. 127. ISBN 978-0-69-161796-1.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Franklin, Alfred: La Sorbonne: ses origines, sa bibliothèque, les débuts de l'imprimerie à Paris et la succession de Richelieu d'après des documents inédits, 2. édition, Paris: L. Willem, 1875
  • Leutrat, Jean-Louis: De l'Université aux Universités (From the University to the Universities), Paris: Association des Universités de Paris, 1997
  • Rivé, Phillipe: La Sorbonne et sa reconstruction (The Sorbonne and its Reconstruction), Lyon: La Manufacture, 1987
  • Tuilier, André: Histoire de l'Université de Paris et de la Sorbonne (History of the University of Paris and of the Sorbonne), in 2 volumes (From the Origins to Richelieu, From Louis XIV to the Crisis of 1968), Paris: Nouvelle Librairie de France, 1997
  • Verger, Jacques: Histoire des Universités en France (History of French Universities), Toulouse: Editions Privat, 1986