Robert de Sorbon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert de Sorbon
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1201 (1201-10-09)
en Sorbon
Morto 15-an de aŭgusto 1274 (1274-08-15) (72-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj latina
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo teologo • chaplain
Verkoj De tribus dietis
vdr

Robert de Sorbon (9-an de oktobro 1201, Sorbon15-an de aŭgusto 1274 Parizo) estis franca teologo, konfesigisto de la franca reĝo Ludoviko la 9-a kaj fondinto de la Sorbonne.

Li naskiĝis en malriĉa familio, li finis ekleziajn studojn en Reims kaj Parizo. Pri lia bonvola vivo ekatentis unuafoje Roberto, grafo de Artois, poste ekapogis lin ties frato, la franca reĝo. Li iĝis en 1251 kanoniko en Cambrai, en 1258 en Parizo kaj samtempe persona konfesigisto de la reĝo.

Li komencis instrui en ĉ. 1253 kaj en 1257 fondis la Maison de Sorbonne, kie instruis originale 20 malriĉajn junulojn pri teologio. La Sorbonne ĝuis apogon de la reĝo kaj ekde 1259 eĉ apogon de la papo. Pli poste tiu iĝis kerno de la moderna pariza universitato. Li iĝis ekde 1258 instruisto kaj kanceliero de la universitato. Li predikis kaj instruis tie ĝis sia lasta spiro.