15-a de aŭgusto
Aspekto
| Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
| aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
| aŭgusto | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | |||||
| 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
| 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
| 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
| 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
| 31 | ||||||
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
La 15-a de aŭgusto estas la 227-a tago de la jaro (la 228-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 138 tagoj restas.
Je la 15-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 636: Arab–bizancaj militoj: Batalo de Jarmuk inter Bizanca Imperio kaj Raŝiduna Kaliflando komenciĝis - venko de islamo
- 717: Arab–bizancaj militoj: Araba princo-generalo de Umajida Kaliflando Maslama ibn Abd al-Malik atakis Konstantinopolon
- 718: Arab–bizancaj militoj: Sensukcesa araba sieĝo de Konstantinopolo finiĝis - daŭranta precize unu jaron
- 927: Saracenoj konkeris kaj detruis Taranton
- 982: Germana imperiestro Oto la 2-a estis venkita de saracenoj en batalo de Capo Colonna (Kalabrio)
- 1038: Petro Orseolo iĝis dua reĝo de Hungario
- 1057: Reĝo de Skotlando Macbeth pereis en la batalo apud Aberdeen
- 1096: Unua krucmilito oficiale komenciĝis
- 1118: Johano la 2-a Komneno iĝis imperiestro de Bizanca Imperio
- 1135: Dum kunveno en Merseburgo renkontiĝis pola princo Boleslavo la 3-a kun germana-romia imperiestro Lotaro la 3-a
- 1185: Kaverna urbo de Vardzia estis konsekrita de reĝino Tamara de Kartvelio
- 1209: Albigensaj militoj: kruckavaliroj konkeris Karkasunon
- 1248: Oni komencis konstrui la Katedralon de Kolonjo
- 1261: Fino de Latina imperio, kies teritorioj revenis al la Bizanca imperio
- 1307: Henriko de Karintio la duan fojon iĝis reĝo de Ĉeĥio
- 1317: Pola reĝo Ladislao la Ulnolonga donis al Lublin urborajton
- 1433: Sensukcesa pola-ĉeĥa sieĝo de Konitz (nun Chojnice) finiĝis dum milito kontraŭ la ordeno de germanaj kavaliroj
- 1461: Reims: Ludoviko la 11-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1461: Sultano Mehmedo la 2-a aneksis Trebizondan Imperion
- 1483: Vatikano: papo Siksto la 4-a celebris unuan meson en la Siksta Kapelo
- 1510: Portugalaj kolonioj: Portugaloj fondis faktorion en Goao, Portugala Barato
- 1511: Portugalaj kolonioj: Afonso de Albuquerque konkeris Malakon
- 1519: Centra Ameriko: Panamurbo fondiĝis
- 1534: Ignaco Lojola fondis la Societon de Jesuo
- 1537: Asunciono fondiĝis
- 1540: Peruo: Arekipo fondiĝis
- 1599: Naŭjara milito (Irlando): malvenko de angloj en la batalo de Curlew Pass
- 1645: Brno refutis la lastan atakon de svedoj, la sieĝo finiĝis
- 1649: Pollando: dum ribelo de Bohdan Ĥmelnickij komenciĝis batalo de Zborov
- 1695: Milito de la ligo de Augsburg: franca artilerio finis tritagan pripafon de Bruselo, venĝe pro detruo de la franca marbordo de anglaj kaj nederlandaj ŝipoj
- 1744: Prusa armeo invadis Ĉeĥion - komenciĝis la dua silezia milito pri la aŭstria sukcedo
- 1760: Sepjara milito: venko de prusa armeo super la aŭstra en batalo de Liegnitz (ekde 1946 Legnica)
- 1799: Milito de la Dua Koalicio: franca armeo malvenkis en batalo kontraŭ la rusa-aŭstra apud Novi
- 1820: Reĝo de Haitio Henriko la 1-a dum meso spertis seriozan apopleksion
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: 34 polaj oficiroj suspektitaj pri perfido kun rusaj spionoj kaj agentoj estis forigitaj de varsoviaj malliberejoj kaj mortigitaj
- 1866: Liĥtenŝtejno akiris sendependecon
- 1870: Francia-Prusia Milito: batalo de Strasburgo komenciĝis
- 1876: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Rodopo
- 1892: William Ewart Gladstone la kvaran fojon iĝis ĉefministro de Britio
- 1900: Funkciado de la unua elektra tramo en Ĉeĥio finiĝis - Elektra Fervojo de František Křižík en Prago
- 1906: Kongresa Pollando: Batalorganizaĵo de Pola Partio Socialista plenumis atencojn en 19 urboj kontraŭ 80 rusojn
- 1914: Unua Mondmilito: Batalo de monto Cer komenciĝis - Serbio atakita de aŭstria-hungara armeo venkis, unua venko de Triopa Entento super la Centraj potencoj; malfermo de Panama kanalo - oficiala malferma ceremonio estis preterlasita pro eksplodo de la unua mondmilito en Eŭropo
- 1917: Unua Mondmilito: Roman Dmowski fondis en Laŭzano Polan Nacian Komitaton
- 1918: Pollando: konsekro de mariavita templo en Płock
- 1919: Prusa Silezio: en Myslowitz, Germana Regno, germana kvazaŭarmea organizaĵo atakis ĉirkaŭ 3 mil polajn ministojn kun iliaj familioj; aganta armeo de la Ukraina Popola Respubliko okupis Starokostjantijniv
- 1920: Soveta-Pola Milito: Batalo de Varsovio pri Radzymin — la batalo preskaŭ finiĝis post tri polaj atakoj; akraj bataloj apud Zielonka, Modlin-regiono, Nasielsk kaj rivero Wkra, kie batalis la 5-a Armeo de W. Sikorski: la tria fazo de la Varsovia batalo finiĝas per frakasoj de 4 sovetaj armeoj
- 1928: Soveta astronomino Pelageja Fjodorovna Ŝajn malkovris asteroidon Polonio (la unua malkovrita de virino)
- 1933: Skoltismo: Monda Ĵamboreo en Gödöllő finiĝis, la sola ĵamboreo en Hungario
- 1937: Popola Partio proklamis kamparanan strikon en Pollando
- 1939: Dum montrado de batalebloj antaŭ funkciuloj de Luftwaffe apud Sagan en Prusa Silezio frakasis 13 Junkers Ju 87 „Stuka”, rezulte 26 germanaj pilotoj pereis
- 1940: Germana okupado de Pollando: de Varsovio Gestapo sendis unuan transporton de preskaŭ 1700 polaj malliberigitoj al Aŭŝvico; lasta numero de pola gazeto en Litovio "Dzień Polski" (Pola Tago) aperis; aperis unua n-ro de konspira dusemajnrevuo "Biuletyn Żołnierski" (Soldata Bulteno) kaj en Jerusalemo ekaperis tagĵurnalo "Ku wolnej Polsce" (Al libera Pollando); Luftwaffe atakis en suda Anglio ĉefe aerodromojn; Egea Maro: por provoki militon kun Grekio itala submarŝipo sinkigis dum religia ceremonio grekan militŝipon apud Cikladoj
- 1941: Intelektul-kampanjo: oficiro de Gestapo Hans Krüger ordonis frumatene ekzekuti ĉirkaŭ 250 reprezentantojn de pola intelektularo apud Ivano-Frankivsk en Nigra Arbaro; Holokaŭsto: germana polico pafmortigis apud vilaĝo Zabłotczyna 282 judojn; Orienta Fronto: direkte al nord-okcidento la germana armeo eniris al Novgorod; en Ukraina SSR ruĝarmeanoj evakuiĝis de Krivij Rih; Nord-Afrika kampanjo: Erwin Rommel ekgvidis Kirasitan Grupon "Afriko", kreitan baze de Afrikakorps
- 1942: Operaco Reinhardt: sur urboplaco en Biecz germanaj okupantoj pafmortigis ĉirkaŭ 250 judojn; en Stryj (nun en Lviva provinco) ekaperis ukraina semajnrevuo "Voĉo de Subkarpatio"; Gestapo arestis en Nieśwież (Minska regiono) 75 polojn; Mezoriento: generalo Harold Alexander transprenis komandon de brita armeo; germana 6-a Armeo atingis Don; nokte brita aerarmeo atakis Düsseldorf
- 1943: Volinia masakro: taĉmento de pola memdefendo en vilaĝo Pańska Dolina (nun en Rivna provinco) batalis kontraŭ armitaj grupoj de ukrainoj; nokte post la tago en Bjalistoka geto eksplodis ribelo dum ĝia likvido - plimulto de ribelantoj pereis, ceteraj forportiĝis al ekstermejo Treblinka; pola submarŝipo "Dzik" (Apro) proksime al Bari sinkigis du malamikajn ŝipojn; venko de usona-kanada armeo super la japana en bataloj de Aleutaj Insuloj; la sovetunia armeo konkeris Karaĉev; Danio: serio de fervojaj flankatakoj, tumultoj inter danoj kaj germanaj soldatoj; nokte brita aerarmeo atakis Milanon
- 1944: Ribelo de Varsovio: nokte germana kontraŭaviadila defendo pafalterigis 3 el 20 britaj aviadiloj, kiuj ĵetis helpon al la ribelantoj; kreo de nova bataliono "Rum"; al Aŭŝvico alvenis pliaj 244 judoj el Lodza geto; polaj taĉmentoj en areo Krakovo batalis kontraŭ ukrainaj kaj en areo Radzymin kontraŭ germanaj taĉmentoj; Stalin ne konsentis ke aliancanaj aviadiloj post helpo por la ribelo surteriĝu sur terenoj okupitaj de la Ruĝa Armeo - ĝis la 10-a de septembro ili kun armiloj alflugis de Italio; la stabo de SS planis plej baldaŭ sendi al koncentrejoj 60 mil personojn el Lodzo, 15 mil de ĜG, 400 mil de Varsovio (reale oni deportis kelkdekmil); Operaco Dragoon komencita en Provenco - surteriĝo de Aliancanoj
- 1945: Imperiestro Hirohito anoncis per radio la kapitulacon de Japanio, kaj subskribis ĝin la 2-an de septembro, kio finis la duan mondmiliton ekster Eŭropo; landlime de Manĉurio daŭris la batalo de Mudancjan; generalo MacArthur iĝis ĉefkomandanto de Aliancanoj; Sud-Koreio sendependiĝis (de Japanio)
- 1947: Barato sendependiĝis: post dispartigo de Hindio de la Brita Hindio al Dominio Pakistano kaj Dominio de Barato; En Rumanio estis adoptita nova valuta reformo
- 1948: Sud-Koreio proklamis sendependecon - Ji Sung-man iĝis prezidanto de Sudkoreio
- 1950: Barato: tertremo en Asamo mortigis 1526 personojn
- 1954: Generalo Alfredo Stroessner iĝis prezidento de Paragvajo
- 1960: Kongo Brazavila fariĝis sendependa de Francio
- 1962: Du kosmoflugoj de sovetiaj kosmonaŭtoj finiĝis — Vostok-3 (Andrijan Nikolajev) kaj Vostok-4 (Pavel Popoviĉ)
- 1968: Indonezio: tertremo sur Sulaveso - 68 200 homoj pereis
- 1969: Barata Organizo pri Kosmo Esplorado fondiĝis; Nov-Jorkio: Woodstock-festivalo komenciĝis
- 1971: Usono anoncis ĉesigon de orbazo por usona dolaro
- 1973: Usona bombado de Kamboĝo ĉesis
- 1974: Metroo de Seulo ekfunkciis: samtage, dum liberiga festotago en Seulo nordkorea spiono provis pafmortigi sudkorean prezidenton Park JungHee, mortigante lian edzinon
- 1975: Fondopatro de Bangladeŝo Ŝeiĥ Muĝibur Rahman estis mortigita en armea puĉo
- 1977: Ekstertera intelekto: kadre de la projekto SETI oni ricevis t.n. Wow!-signalon
- 1979: Afgana milito (1979-1989): afgana sekreta polico masakris 300 hazarojn, suspektitaj pri helpo al muĝahidoj; premiero de la usona filmo Apokalipso nun
- 1980: Strikoj en la Pola Marbordo: Andrzej Kołodziej alstrikis fronte de la Ŝipfarejo de Gdynia
- 1984: Membroj de la Kurdistana Laborista Partio komencis separisman kontraŭturkan ribelo; Kameruno: pro venenigo apud la lago Monoun 37 personoj mortis
- 1985: Unua japana ĉefministro vizitis ŝintoan sanktejon Yasukuni-Sanktejo, memorigantan mortfalintajn soldatojn
- 1988: Pola Popola Respubliko: minejo de Ŝtonkarbo "Manifest Lipcowy" en Jastrzębie-Zdrój komencis strikon al kiu aliĝis 14 minejoj - ekestis Interfaka Strika Komitato
- 1989: La 3-aj Mondaj Junularaj Tagoj komenciĝis en Santiago de Compostela
- 1990: Prezidento de Sovetunio Miĥail Gorbaĉov redonis sovetan civitanecon al Aleksandr Solĵenicin
- 1991: Sur Klara Monto en Ĉensteĥovo finiĝis la 6-aj Mondaj Junularaj Tagoj; Kontreo-Radio ekfunkciis en Ĉeĥio, la unua stacio de ĉi tiu landmuzika formato en Eŭropo
- 2000: Rusa Ortodoksa Eklezio sanktigis caron Nikolao la 1-a kaj lian familion: la 8-aj Mondaj Junularaj Tagoj komenciĝis en Romo
- 2001: Kosmoesploro: astronomoj anoncis malkovron de la unua sunsistemo ekster la nia - ĝi konsistas el du planedoj orbitantaj ĉirkaŭ stelo en la konstelacio Granda Ursino
- 2005: Deviga evakuo de ĉiuj 21 judaj setlejoj de Gaza Sektoro kaj 4 el 120 de Cisjordanio komenciĝis
- 2007: 514 personoj pereis kaj 1090 vundiĝis en tertremo en centra Peruo; Safrana Revolucio: kontraŭregistaraj protestoj komenciĝis en Birmo
- 2008: Fernando Lugo iĝis prezidento de Paragvajo
- 2013: Horacio Cartes iĝis prezidento de Paragvajo
- 2014: Islama Ŝtato: ĝihadistoj masakris 80 jezidojn en vilaĝo Kocho (kurda parto de Irako)
- 2015: Nord-Koreio ŝanĝis tempzonon de UTC+09:00 al UTC+08:30
- 2016: Sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio prezidento de Pollando Andrzej Duda solene malfermis memortabulon al "Anatemitaj Soldatoj"
- 2018: Mario Abdo Benítez iĝis prezidento de Paragvajo
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1171: Alfonso la 9-a, reĝo de Leono (m. 1230)
- 1195: Antonio de Padovo, portugala franciskano kaj sanktulo (m. 1231)
- 1250: Mateo la 1-a Visconti, itala kapitano de la popolo (m. 1322)
- 1401: Ĵakelina de Bavario, germana dukino de Bavario-Straubing (m. 1436)
- 1501: Konstantinos Laskaris, bizanca helenisto, filologo, klerulo, kronikisto kaj humanisto (n. 1433)
- 1561: Sebastián Aguilera de Heredia, hispana orgenisto kaj komponisto (m. 1627)
- 1589: Gabrielo Báthori, reganto de Transilvanio (m. 1613)
- 1740: Matthias Claudius, germana verkisto (m. 1815)
- 1753: John Fryer, ribelanto de la marŝipo Bounty (m. 1817)
- 1769: Napoléon Bonaparte, imperiestro de Francio (m. 1821)
- 1771: Sir Walter Scott, skota poeto (m. 1832)
- 1794: Elias Magnus Fries, sveda botanikisto kaj fungosciencisto (m. 1878)
- 1822: Virginia Eliza Clemm, usonanino, edzino de Edgar Allan Poe (m. 1847)
- 1827: Cesare Bertagnini, itala kemiisto (m. 1857)
- 1831: Miklós Bethlen hungara kapitano, aktoro kaj ĵurnalisto (m. 1899)
- 1856: Ivan Franko, ukraina verkisto, slavisto, ĵurnalisto, filozofo, tradukisto, lingvisto-scienculo, socia kaj politika aganto (m. 1916)
- 1858: Michael Hainisch, aŭstra politikisto kaj prezidento (m. 1940)
- 1863: Peider Lansel, svisa verkisto, poeto kaj politikisto, tradukisto al romanĉa lingvo (m. 1943)
- 1868: Jan Eskymo Welzl, ĉeĥa vojaĝisto kaj babilulo, loĝanta inter eskimoj (m. 1948)
- 1872: Sri Aŭrobindo, hinda filozofo, poeto, tradukisto, publicisto kaj jogano (m. 1950)
- 1878: Pjotr Vrangel, rusia generalo, kontraŭrevolucia politikisto (m. 1928)
- 1883: Inocento Seriŝev, rusa grek-ortodoksa pastro, pedagogo kaj pioniro de Esperanto el Siberio, rondvojaĝinta tra 13 landoj per Esperanto, teamano de "Internacia Socia Revuo", aŭtoro de verkoj pri Siberio kaj "Oriento" (m. 1976)
- 1885: Edna Ferber, usona verkistino (m. 1968)
- 1890: Sándor Hunyady, hungara verkisto (m. 1942)
- 1892: Louis de Broglie, franca fizikisto Nobelpremiita (m. 1987)
- 1896: Gerty Theresa Cori, usona kemiistino Nobelpremiita (m. 1957)
- 1896: Lev Termen, sovetia inventisto, konata de la instrumento teremino (m. 1993)
- 1901: Arnulfo Arias, prezidento de Panamo (m. 1988)
- 1902: Kálmán Csákabonyi, hungara arkivisto (m. 1970)
- 1904: Klára Bodor, rumania hungara rakontistino, aŭtorino de porinfana literaturo (m. 1973)
- 1905: István Medveczky, rumania hungara poeto, ĵurnalisto (m. 1953)
- 1910: Josef Klaus, aŭstra politikisto kaj kanceliero (m. 2001)
- 1911: Zuzanna Ćwiklińska, pola juristino el Krakovo, kunlaborantino de "Pola Esperantisto", malliberigita en koncentrejo Ravensbrück, aktivulino de ILEI (m. 2000)
- 1920: István Kostyál, rumania hungara romanverkisto, novelisto (m. 2003)
- 1922: Lukas Foss, german-usona komponisto (m. 2009)
- 1925: Oscar Peterson, kanada ĵazpianisto kaj komponisto (m. 2007)
- 1926: István Kiss, rumania hungara biologo (m. 2004)
- 1929: Anna Walentynowicz, pola sindikatistino (m. 2010)
- 1931: Dénes Pázmány, rumania hungara botanikisto (m. 1997)
- 1933: Stanley Milgram, usona psikologo (m. 1984)
- 1934: Nino Ferrer, ital-franca kantisto kaj komponisto, antropologo (m. 1998)
- 1935: Waldemar Baszanowski, pola halterlevisto (m. 2011)
- 1937: László Paulovics, hungara grafikisto, pentristo
- 1937: István Kozma, hungara pentristo kaj grafikisto
- 1938: Janusz A. Zajdel, pola sciencfikcia verkisto (m. 1985)
- 1941: Klára Sebők, hungara aktorino
- 1944: András Mérey, rumania hungara grafikisto (m. 2006)
- 1945: Alain Juppé, ĉefministro de Francio, membro de Konstitucia Konsilio de Francio
- 1948: Sándor Szilágyi N., rumania hunagra lingvisto, publicisto, universitata profesoro
- 1957: Luís Armando Reynoso, meksika inĝeniero kaj politikisto
- 1958: Viktor Ŝenderoviĉ, rusia satiristo kaj televida ĵurnalisto
- 1971: Attila György, rumania hungara verkisto kaj redaktoro de "Sikullando"
- 1974: Natasha Henstridge, kanada aktorino kaj manekeno
- 1990: Jennifer Lawrence, usona aktorino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 423: Flavio Honorio, imperiestro de Romio (n. 384)
- 465: Libio Severo, marioneta imperiestro de Okcident-Romia Imperio
- 874: Altfrid, germana episkopo, sanktulo (n. ĉirkaŭ 800)
- 1038: Stefano la 1-a, unua reĝo de Hungario, kristana sanktulo (n. 969)
- 1057: Macbeth, reĝo de Skotlando (n. ĉirkaŭ 1005)
- 1118: Aleksio la 1-a, imperiestro de la Bizanca Imperio (n. 1056)
- 1274: Robert de Sorbon, franca teologo kaj kapelano, fondinto de Sorbono (n. 1201)
- 1464: Pio la 2-a, itala poeto kaj humanisto, papo (n. 1405)
- 1496: Isabel de Portugalio, portugala princino (n. 1428)
- 1506: Alexander Agricola, flandra komponisto, kantoro kaj muzikisto (n. 1446)
- 1568: Stanisław Kostka, pola nobelo, Patrona Sanktulo de Pollando (n. 1550)
- 1714: István Enyedi, hungara reformita pastro, instruisto (n. 1627)
- 1728: Marin Marais, franca muzikisto kaj komponisto, majstro de gambovjolo (n. 1656)
- 1758: Pierre Bouguer, franca matematikisto, geofizikisto, geodeziisto, astronomo (n. 1698)
- 1799: Giuseppe Parini, itala poeto (n. 1729)
- 1815: Jakub Horowic, viziulo, rabeno, gvidanto de ĥasidismo, kabalisto, filozofo (n. 1745)
- 1852: Johan Gadolin, finna kemiisto kaj mineralogo (n. 1760)
- 1855: József Benke, hungara aktoro, dramtradukisto, fakverkisto (n. 1781)
- 1892: Erwin Theodor Döbner, germana arkitekto (n. 1839)
- 1907: Joseph Joachim, aŭstrohungara violonisto, dirigento kaj komponisto (n. 1831)
- 1909: Euclides da Cunha, brazila ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1866)
- 1935: Paul Signac, franca pentristo (n. 1863)
- 1936: Grazia Deledda, itala verkistino Nobelpremiita (n. 1871)
- 1966: Jan Kiepura, pola kantisto (tenoro) kaj aktoro (n. 1902)
- 1967: René Magritte, belga pentristo (n. 1898)
- 1970: Géza Ambarus, hungara etnografo (n. 1901)
- 1971: Paul Lukas, hungara-usona aktoro (n. 1891)
- 1984: László Simonka, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, porjunulara verkisto (n. 1929)
- 1990: Viktor Coj, soveta komponisto, kantisto, aktoro kaj gitaristo (n. 1962)
- 1995: Karolo Piĉ, ĉeĥa oficisto kaj esperantisto, beletristo, esperantologo, eseisto, tradukisto, teamano de "Literatura Mondo", "La nica literatura revuo", "La Suda Stelo", "Norda Prismo", "Starto", akademiano, membiografia romano La Litomiŝla Tombejo pro avangarda lingvaĵo (n. 1920)
- 1998: Károly Polinszky, hungara kemiisto, profesoro, ministro (n. 1922)
- 2001: Jenő Soós, rumania hungara matematikisto, fakverkisto (n. 1937)
- 2002: János Balogh, hungara zoologo, profesoro (n. 1913)
- 2006: Te Atairangikaahu, maoria reĝino (n. 1931)
- 2006: Wouter Pilger, nederlanda sociologo kaj eldonisto, estrarano de TEJO, Esperanto-vortaristo, poeto, tradukisto, artikoloj pri hejma uzo de Esperanto (n. 1942)
- 2012: Harry Harrison, usona verkisto, membro de Honora Patrona Komitato de UEA (n. 1925)
- 2012: Mária Lugossy, hungara skulptistino, vitroartisto, oraĵistino, medalistino (n. 1950)
- 2013: Jacques Vergès, franca advokato (n. 1926)
- 2013: Sławomir Mrożek, pola dramisto, prozisto kaj desegnisto (n. 1930)
- 2015: Julian Bond, usona verkisto, politikisto, aktivulo de Afrikusona Civilrajta Movado (n. 1940)
- 2020: Stuart Christie, skota anarkiisto kaj publikigisto (n. 1946)
- 2021: Gerd Müller, germana futbalisto kaj trejnisto (n. 1945)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio: Ĉielenpreno de Maria; en Ĉeĥio: Spica Dipatrino; en Respubliko Kongo: Eminenta Dipatrino; en Pollando: Kuracplanta Dipatrino kaj Venka Dipatrino
- Ortodoksa Eklezio: Festo de la Endormiĝo de la Dipatrino, la festado de la post-morta stato de Maria
- Feriotago en Aŭstrio, Barato, Belgio, Ebur-Bordo, Francio, Grekio, Hispanio, Italio, Kameruno, Kipro, Kroatio, Libano, Litovio, Luksemburgo (lando), Malto, Maŭricio, Orienta Timoro, Pollando, Portugalio, Sejŝeloj kaj Slovenio
- Nacia tago en Barato (Hindio), Independence Day, tago de la sendependiĝo (1947); alia nacia tago estas la 26-a de januaro.
- Nacia tago en Kongo Brazavila = Respubliko Kongo, tago de la sendependiĝo (1960)
- Nacia tago en Liĥtenŝtejno, "Tago de Liĥtenŝtejno"
- Nacia tago en Sud-Koreio, tago de la liberiĝo (1948)
- Egipto: Tago de la superfluado de la rivero Nilo
- Japanio: Tago pri viktimoj per la Dua mondmilito
- Havajo: Toro Nagashi (Ceremonio de la Flotanta Lanterno) por festi la finiĝon de la dua mondmilito
- Italio: "Ferragosto", romia pra-festo je la nomo de Aŭgusto (Feriæ Augusti)
- Latvio: Maraso
- Pollando: Tago de Polaj Armitaj Fortoj
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 15-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.