La Suda Stelo
Etoso
La Suda Stelo | |
periodaĵo | |
---|---|
Periodeco | monate |
| |
Lando | Jugoslavujo |
Urbo | Zagrebo |
Publikigisto | Jugoslavia Esperanto-Federacio |
Establodato | 1932 |
Ĉesigita publikado | 1973 |
| |
La Suda Stelo estis organo de la Esperanto-movado en Jugoslavujo, fondita en 1932 [1]. Ĝi aperis monate en formato 28x20 centimetroj. Redaktoro estis Franjo Homar, poste d-ro Leo Kun.
Ĝi komencis aperadi en Slavonski Brod en 1932, dank’ al la klopodoj de la tiea presisto kaj pasia esperantisto Vilim Buk. Poste ĝi plurfoje ŝanĝis la redaktorojn kaj eldonlokojn, kelkafoje havis eldonpaŭzojn pro malfavoraj movadaj cirkonstancoj kaj policaj persekutoj, kaj la eldonado definitive ĉesis en Beogrado en la jaro 1973.
Rete legebla
La tutaj jarkolektoj estas legeblaj ĉe https://library.foi.hr/zbirka/dechr (kontrolita je 2023-03-21).