Franjo Homar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Franjo Homar
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1905 (1905-11-02)
Morto 24-an de junio 1933 (1933-06-24) (27-jaraĝa)
Mortis pro sinmortigo vd
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Kroatio vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franjo HOMAR (naskiĝis en Bosanski Brod la 2-an de novembro 1905, sin mortigis la 24-an de junio 1933) estis kroata esperantisto. Gimnazion li vizitis en Slavonski Brod kaj seminarion en Osijek. Kvankam nur 20-jara (post morto de sia patro), li devis perlabori por la tuta familio, li aktivis sur la kultura kampo verkante por la gazetoj "Novi čovjek", "Reflektor", "Monda kuriero" (Sarajevo), "Snaga" kaj "Oomoto" (Tokio). Li esperantistiĝis en la jaro 1927 en la unua Esperanto-kurso okazinta en Slavonski Brod. Impulsema propagandisto, li estis komitatano de Jugoslavia Esperanto-Ligo kaj la unua redaktoro de la periodaĵo "La Suda Stelo", presita en Slavonski Brod. Franjo Homar tradukis poeziaĵojn de kroataj aŭtoroj Cesarić, Krleža kaj Domjanić kaj verkis kelkajn originalaĵojn. Li mortis suicide la 24-an de junio 1933.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Josip Pleadin: Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj.