Nica Literatura Revuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La nica literatura revuo)

Nica Literatura Revuo (NLR) estis grava kultura kaj literatura periodaĵo en Esperanto aperinta ĉiun duan monaton inter 1955 kaj 1962 en Choisy-le-Roi (Francio). Entute aperis 42 numeroj kun sume 1680 malgrandformataj paĝoj en redakto de Gaston Waringhien.

NLR celis daŭrigi la tradicion de la periodaĵo Literatura Mondo, malaperinta en 1949, kaj kolektis ĉirkaŭ si la plej gravajn aŭtorojn de la frua postmilita epoko. Ĝiaj precipaj temoj estis:

  • poemoj originale verkitaj en Esperanto
  • prozo originale verkita en Esperanto
  • poemoj kaj prozo tradukitaj
  • recenzoj
  • prilingvaj kaj priliteraturaj artikoloj

En 1988 aperis Indekso por la Nica Literatura Revuo (1955/56 - 1961/62) verkita de Henri Vatré en Saarbrücken ĉe la eldonejo Iltis (Reinhard Haupenthal; 1988, 16 p. Iltis-libroj 3, Esperantologio 22).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]