Grupo Wagner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grupo Wagner
Группа Вагнера
Lando Rusio
Tipo kvazaŭarmea unuo
Stabejo Sankt-Peterburgo
Komandestro Evgenij Prigoĵin
vdr
Grupo Wagner
militfirmao • kvazaŭmilitistaro • armita organizaĵo • porkrima organizaĵo • terorisma organizaĵo
Russian irregular forces during the 2022 Russian invasion of Ukraine
Komenco 1-a de majo 2014 vd
Poste Redut vd
Lando(j) Rusio vd
Sidejo Sankt-Peterburgo
Moto Кровь, честь, родина, отвага
Sango, honoro, patrujo, kuraĝo
Fondinto(j) Evgenij Prigoĵin • Dmitrij Utkin vd
Ĉefestro(j) Dmitrij Utkin • Andrey Troshev • Evgenij Prigoĵin vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Grupo Wagner (ruse Группа Вагнера, Gruppa Vagnera[1]) estis rusia kvazaŭarmea unuo de solduloj.

La grupo estis origine uzita por hibrida militado kaj sekretaj operacoj kaj estis prezentita kiel privata armea firmao por kaŝe reprezenti rusiajn interesojn armee en ĝiaj operacoj en la Proksima Oriento kaj Afriko kaj por povi nei ke la rusia ŝtato havus ian kontrolon aŭ rilatojn pri la internaciaj pseŭdoarmeaj kampanjoj. Krom en Sirio, la grupo dum la 2010-aj jaroj ankaŭ forte batalis en la Dua Libia Enlanda Milito inter 2014 kaj 2020. Ĝi ankaŭ partoprenis en la invadon de Rusio en Ukrainion, kie ĝi malkaŝe batalas kune kun regulaj rusiaj trupoj. La grupo Wagner estis ekipita per rusia armea ekipaĵo kaj havas siajn proprajn aerajn armilojn. Ekipaĵo kaj batalpotenco estis komparebla al regulaj armetrupoj. Membroj de la organizo estis plejparte iamaj soldatoj de la rusia militistaro. Ekde almenaŭ junio 2022, la grupo ankaŭ rekrutis rusiajn kondamnitojn kaj eksterlandajn soldulojn. Samtempe, la grupo aktive partoprenis en la enlanda milito de Centr-Afrika Respubliko, subtenante la registaron en ĝia lukto kontraŭ islamistoj.

Laŭ videoregistraĵoj el Sirio kaj armeaj sonmesaĝoj en Ukrainio kaptitaj de okcidentaj spionservoj, la Wagner-grupo faris militkrimojn en formo de torturo kaj ekzekutoj dum siaj operacoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rezerva subkolonelo Dmitrij Utkin retiriĝis de aktiva militservo de la Rusia Federacio en 2013. Li antaŭe komandis specialan unuon de la armea spionservo. Ekde 2014 li komandis privatan unuon de soldulgrupo kaj estis unu el la pluvivantoj de la siria operaco. Utkin uzis la batalnomon "Wagner", laŭ la komponisto Richard Wagner, do la nova armea firmao estis nomita laŭ li.