Magneta deklinacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skemo: pozitiva magneta deklinacio.
Ŝanĝiĝo de la deklinacio, 1590 ĝis 1990 (izogonmapoj)

Magneta deklinacio (aŭ en aviado: magneta devio) estas la devio de la kompasa nadlo de la geografia nordo. Ĝi estas mezurebla ĉie sur la tera surfaco (pozitiva, se magnetpoluso estas oriente, negativa, se okciente de la vera nordo) kaj ĝi varias laŭ tempo. Ligante punktojn de sama deklinacio oni ricevas izogonajn liniojn, la nul-izogono (kun valoro 0°) estas la agona linio.

Dum la geografia norda poluso estas difinita per la rotacia akso de la tero, la magneta "norda" poluso (kiu fakte laŭ sia magneteco estas S-poluso, vidu: kompaso) estas punkto en la norda hemisfero kie la magnetkampaj linioj vertikalas. Tiu punkto momente distancas ĉ. 1.800 km de la geografia nordpoluso kaj ŝanĝas sian situon ĉiujare je ĉ. 40 km.

La kaŭzo por la magneta deklinacio estas ĉefe la klineco de la tera magnetkampo al la reto de geografiaj koordinatoj kaj ĝiaj perturboj (nereguleco) per ekzemple tavoloj de fer-erco kaj magnetito en la terkrusto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]