Magnetito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magnetit-minejo en Kiruna

Magnetito (Wilhelm Haidinger, 1845) aŭ magneta fererco estas feroksido, kies formulo estas Fe2+Fe23+O4. Ĝi estas la plej grava fererco. Ĝi havas nigran koloron, denson de 4,9-5,4 gr/cm3, Mohs-durecon de 5–6.

Ĝi estas grandamase trovebla en Kiruna, Svedio, kie oni kalkulas je plurcentmilionoj da tunoj da fererco. En Rusio, en ĉirkaŭo de Magnitogorsk sur areo de ĉirkaŭ 500 km² oni kalkulas je fererca resurso de 300 000 milionoj da tuno da fererco. Oni malkovris ĝin pro la magnetaj anomaloj. Pliaj gravaj troviĝejoj estas en Utaho (Usono), Sud-Afriko, Bolivio kaj Aŭstralio. Ĝi estas ferimagmetisma materialo.