Syngman Rhee
Aspekto
(Alidirektita el Ji Sung-man)
Syngman Rhee (en korea: 이승만, en Hanja: 李承晩, 18-a de aprilo 1875 - 19-a de julio 1965) estis korea politikisto, sendependecaktivulo, instruisto. Li estis unua Prezidanto de Sudkoreio (1948-1960). Kristano, reakcia, kontraŭkomunisma kaj respondeca pri la milito de Koreio. Li estis elpostenigita post popolaj protestoj kaj mortis en ekzilo en Havajo.

