Universitato Princeton
Universitato Princeton estas privata usona universitato en Princeton, Nov-Ĵerzejo kaj membro de la Hedera Ligo (Ivy League). Ĝi fondiĝis je 1746 en Elizabeth kiel Kolegio de Nov Ĵerzejo, do Princeton estis la kvara plej malnova institucio por supera edukado en kolonia Usono kaj tiel unu de la naŭ Koloniaj Kolegioj fonditaj antaŭ la Usona Revolucio. The institucio moviĝis al Newark je 1747, naŭ jarojn poste al la nuna loko, kiam renomiĝis “Princeton University” en 1896.
Princeton provizas antaŭdiploman kaj postdiploman instruadon en la sciencoj homa, socia, kaj natura, kaj inĝenierarto. Ĝi provizas profesiajn gradojn per la Skolo Woodrow Wilson de Aferoj Publikaj kaj Internaciaj, la Skolo de Inĝenierarto kaj Aplikita Scienco, la Skolo de Arkitekturo, kaj la Bendheim Centro por Financoj. La universitato estas ligita kun la Instituto por Supera Studo, la Princeton Teologia Seminario, kaj la Westminister Korusa Kolegio de Universitato Rider. Princeton havas la plej grandan fonduson po lernanto en Usono.
La universitato havas multajn rimarkindajn lernintojn. Ĝi estas ligita kun 37 Nobelpremiitoj, 17 gajnintoj de la Nacia Medalo de Scienco, la plej da Abel-premiitoj kaj Fields medalistoj de iu ajn universitato (du kaj ok respektive), naŭ premiitoj Turingaj, tri ricevantoj de la Nacia Homa-Scienca Medalo kaj 204 Rhodes lernantoj. Du Usonaj prezidintoj, 12 juĝistoj de la Usona Supera Kortumo (tri da kiuj nune servas), multnombraj vivaj miliarduloj kaj eksterlandaj ŝtatestroj diplomiĝis ĉe Princeton. Ankaŭ diplomiĝis de Princeton multaj elstaraj Usonaj kongresanoj kaj estraranoj, inkludante ok Sekretarioj de Ŝtato, tri Sekretarioj de Defendo, kaj du de la kvar lastaj prezindintoj de la Usona Federacia Rezerva Sistemo.
Institucioj
[redakti | redakti fonton]Elstaraj diplomitoj kaj instruistoj
[redakti | redakti fonton]- Arjun Appadurai
- Anthony Burgess - brita verkisto
- John Bardeen - Nobel-premio pri Fiziko (dufoje)
- Michael E. Brown - usona astronomo
- Arthur Holly Compton - Nobel-premio pri Fiziko
- Clinton Joseph Davisson - Nobel-premio pri Fiziko
- Angus Deaton - skota ekonomikisto, Nobel-premio pri ekonomiko
- David Duchovny - usona aktoro
- Albert Einstein - german-usona fizikisto (jud-devena), Nobel-premio pri fiziko, li prezidis la Esperanto-kongreson de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en Kaselo (Germanio) en la jaro 1923 (vidu la apudan foton)
- Richard Feynman - Nobel-premio pri Fiziko
- Joseph Martin Fischer - germana politikisto, VicKanceliero de Germanio
- Francis Scott Key Fitzgerald - usona verkisto
- Johan Galtung - norvega matematikisto
- David Gross - Nobel-premio pri Fiziko
- Joseph Henry - usona fizikisto
- Robert Hofstadter - usona fizikisto, Nobel-premio pri Fiziko
- Alonzo Church - usona matematikisto
- Daniel Kahneman - israel-usona psikologo, Nobel-premio pri ekonomiko
- George F. Kennan - grava usona diplomato
- John F. Kennedy - la 35a Prezidento de Usono (vidu la supran foton)
- Jerzy Kosiński - pol-usona verkisto, jud-devena (patro de li estis esperantisto)
- Brian Kernighan - usona komputikisto, profesoro de la usona Universitato en Princeton
- Paul Krugman - usona ekonomikisto, Nobel-premio pri ekonomiko
- Pedro Pablo Kuczynski - pol-jud-devena Prezidento de Peruo (vidu la apudan foton)
- Mario Vargas Llosa - perua verkisto, Nobel-premio pri literaturo
- James Madison - la 4a Prezidento de Usono
- Thomas Mann - germana verkisto, Nobel-premio pri literaturo
- Eric Maskin - Nobel-premio pri ekonomiko ricevita kune kun pola judo Leonid Hurwicz
- Miklós Martin, iama hungara akvopilkisto
- Edwin Mattison McMillan - usona fizikisto, Nobel-premio pri kemio
- Wentworth Miller - brita aktoro
- Toni Morrison - usona verkisto
- John Nash - usona matematikisto, li partigis Nobel-premion pri Ekonomiko kun germana esperantisto Reinhard Selten (naskita en Breslau, nun Vroclavo en Pollando) kaj John Charles Harsanyi por laboraĵoj pri la ludoteorio (vidu la apudan foton)
- Joyce Carol Oates - usona verkistino
- Michelle Obama - usona juristo, edzino de Prezidento de Usono Barack Obama, la Unua Damo de Usono (vidu la apudan foton)
- Eugene O'Neill - Li ricevis la Pulitzer-premion en la jaroj 1920, 1921, 1928 und 1938. En 1936 oni aljuĝis al li la nobelpremion pri literaturo
- Gerard K. O'Neill - usona fizikisto kaj instruisto en la Universitato de Princeton
- David Petraeus - usona generalo
- John Rawls - usona filozofo
- Richard Revesz - usona juristo
- Ji Sung-man - la unua Prezidento de Sud-Koreio
- Donald Rumsfeld - usona ministro pri defendo
- Roberto Saviano - itala verkisto
- Esther Schor - usona filologino kaj verva porparolanto por Esperanto
- Brooke Shields - usona aktorino
- Richard E. Smalley - usona kemiisto, Nobel-premio pri kemio
- Eliot Spitzer - usona politikisto de la Usona Demokrata Partio
- James Stewart - usona aktoro
- Terence Tao - aŭstralia matematikisto
- Alan Turing - brita matematikisto
- John Archibald Wheeler - usona fizikisto
- Eugene Paul Wigner - hungara-usona fizikisto, Nobel-premio pri fiziko
- Frank Wilczek - usona fizikisto poldevena, Nobel-premio pri Fiziko (vidu la apudan foton)
- Thornton Wilder - usona verkisto
- Andrew Wiles - brita matematikisto
- Woodrow Wilson - la 8a Prezidento de Usono, Nobel-premio pri paco (vidu la supran foton)
- Edward Witten - usona fizikisto