Edwin Mattison McMillan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la usona fizikisto Edwin Mattison McMillan. Por aliaj signifoj vidu la paĝon McMillan.

Edwin Mattison MCMILLAN (n. 18-an de septembro 1907 en Redondo Beach, Kalifornio, Usono – m. 7-an de septembro 1991 en El Cerrito, Kalifornio), usona atomkerna fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri kemio en 1951 kun Glenn T. Seaborggal pri malkovro de la 93-a elemento, la neptunio. Ĝi estis la unua, transurana elemento.

McMillan studis en la California Institute of Technology kaj en Universitato de Princeton, kie ankaŭ doktoriĝis en Princeton en 1932. Li instruis en la Kalifornia Universitato, en Berkeley, ekde 1946 kiel universitata instruisto. Ekde 1958 li gvidis la radiadan laboratorion Lawrence. Li pensiiĝis en 1973.

McMillan malkovris la neptunion analizante la fision. Li kaj Philip H. Abelson izolis la novan elementon en 1940 kaj tiel pruvis ties ekziston.

McMillan okupiĝis dum la dua mondmilito eĉ pri radar- kaj sonaresploro, partoprenis en konstruado de la unua atombombo.Li ankaŭ ellaboris la sinkrociklotronon..

McMillan estis inter 1968 kaj 1971 prezidanto de la usona Nacia Naturscienca Akademio.