Ernest Rutherford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ernest Rutherford
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Ernest Rutherford LOC.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1871 (1871-08-30)
en Nelson
Morto 19-an de oktobro 1937 (1937-10-19) (66-jara)
en Groove Street
Tombo Abatejo Westminster
Lingvoj angla lingvo
Loĝloko Nov-Zelando
Ŝtataneco Nov-ZelandoUnuiĝinta ReĝlandoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater University of Canterbury • Universitato de KembriĝoTrinity College • Nelson College
Subskribo Ernest Rutherford
Familio
Patro James Rutherford
Patrino Martha Thomson
Edz(in)o Mary Georgina Rutherford
Infano Eileen Mary Rutherford
Parencoj Ralph H. Fowler
Okupo
Okupo nuklea fizikisto • kemiistofizikistoprofesoropolitikisto
Information icon.svg
vdr

Ernest Rutherford BMO RSL[1] (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1871, en Nelson, mortis la 19-an de oktobro 1937, en Kembriĝo) estis novzeland-devena brita fizikisto. La Encyclopædia Britannica konsideras lin la plej granda eksperimentisto ekde Michael Faraday (1791–1867).[2]

En Novzelando, li studis fizikon kaj matematikon. En la jaro 1895, li vojaĝis al Britio, por daŭrigi siajn studojn en Kembriĝo. Ekde 1898, li okupis profesoran postenon en Montrealo (Kanado), kaj ekde 1907 li agadis en Manchester (Britio). Kulmino de lia kariero estis la gajno de la Premio Nobel de Kemio en 1908. Ekde 1919, li gvidis la laboratorion Cavendish en Kembriĝo. En la jaro 1931 li gajnis la nobeltitolon Lord Rutherford of Nelson.

La plej fama scienca merito de Ernest Rutherford estas lia kontribuo al la laŭ li nomata atommodelo, laŭ kiu malgranda centra parto koncentras ŝargon ĉirkaŭitan de nubo da elektronoj. Pro siaj esploroj pri radioaktiveco li nuntempe estas rigardata kiel unu el la fondintoj (la patro) de la nuklea fiziko.[2]

En plej frua laboro, Rutherford malkovris la koncepton de radioaktiva duonvivo, la radioaktivan elementon radonon,[3] kaj diferencigis kaj nomis la alfa kaj beta radiado.[4] Tiu laboro estis plenumita en la Universitato McGill en Montrealo, Kebekio, Kanado. Ĝi estas la bazo por la Premio Nobel de Kemio kiun li ricevis en 1908 "pro sia esplorado pri la disintegrado de elementoj, kaj la kemio de radioaktivaj substancoj",[5] pri kiu li estis la unua Nobel-premiito kaj el Kanado kaj el Oceanio.

Rutherford translokiĝis en 1907 al la Viktoria Universitato de Manĉestro (nuntempe Universitato de Manĉestro) en Unuiĝinta Reĝlando, kie li kaj Thomas Royds pruvis ke alfa radiado estas kernoj de heliumo.[6][7] Rutherford fakte plenumis sian plej faman laboron post ricevi la Nobel-premion.[5] En 1911, kvankam li ne povis pruvi, ĉu ĝi estas pozitiva aŭ negativa,[8] li teoriumis, ke atomoj havas sian ŝarĝon koncentritan en tre malgranda nukleo,[9] kaj tiel pioniris la modelon Rutherford de la atomo, pere de sia malkovro kaj interpretado de la disiĝo Rutherford pere de la eksperimento Geiger–Marsden (laŭ Hans Geiger kaj Ernest Marsden). Li faris la unuan artefaritan nuklean reakcion en 1917 en eksperimentoj kie nitrogenaj nukleoj estis bombarditaj per alfa-partikloj. Kiel rezulto, li malkovris la elsendon de subatoma partiklo kiun, en 1919, li nomis la "hidrogena atomo" sed, en 1920, li pli akurate nomis protono.[10][11]

Rutherford iĝis Direktoro de la Laboratorio Cavendish en la Universitato de Kembriĝo en 1919. Sub lia estreco la neŭtrono estis malkovrita de James Chadwick en 1932 kaj en la sama jaro la unua eksperimento por disigi la nukleon en tute kontrolita maniro estis plenumita de studentoj laborantaj sub lia direktorado, nome John Cockcroft kaj Ernest Walton. Post sia morto en 1937, li estis entombigita en la Abatejo Westminster apud la tombo de Sir Isaac Newton. La kemia elemento ruterfordio (elemento 104a) estis nomita laŭ li en 1997.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ekvivo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Ernest Rutherford estis la filo de James Rutherford, farmisto, kaj de lia edzino Martha Thompson, origine el Hornchurch, Essex, Anglio.[12] James estis elmigrinta al Nov-Zelando el Perth, Skotlando, "por kreski malmultan linon kaj multajn filojn". Ernest estis naskiĝinta en Brightwater, proksime al Nelson, Nov-Zelando. Lia unua nomo estis erare misliterumita 'Earnest' kiam lia nasko estis registrita.[13] La patrino de Rutherford estis Martha Thompson nome instruistino de bazlernejo.[14]

Rutherford en 1892, 21jaraĝa.

Li studis en la Lernejo Havelock, kaj poste en la Altlernejo Nelson kaj ricevis stipendion por studi en la Kolegio Canterbury, Universitato de Nov-Zelando, kie li partoprenis en la debatsocieto kaj ludis rugbeon.[15] Post ricevi siajn BA, MA kaj BSc, kaj post du jaroj de esplorado dum kiuj li inventis novan formon de radio-ricevilo, en 1895 Rutherford ricevis la premion 1851 Research Fellowship el la Reĝa Komisiono por la Ekspozicio de 1851,[16] por veturi al Anglio por postgradigaj studoj en la Laboratorio Cavendish de la Universitato de Kembriĝo.[17] Li estis inter la unuaj el la 'aliens' (tiuj sen kembriĝa gradigo) rajtigitaj esplori en la universitato, sub la estreco de J. J. Thomson,[18] kio starigis ĵaluzojn el pli konservativaj membroj de la Cavendish frataro. Danke al la kuraĝigo de Thomson, li sukcesis detekti radioondojn je duono da mejlo kaj portempe li tenis la mondan rekordon por la distanco je kiu elektromagnetaj ondoj povas esti detektataj, kvankam kiam li prezentis siajn rezultojn en la kunsido de la Brita Scienca Asocio en 1896, li malkovris, ke li estis superita de alia helpoprofesoro, nome Guglielmo Marconi.

En 1898, Thomson rekomendis Rutherford por posteno en la Universitato McGill en Montrealo, Kanado. Li estis anstataŭonta Hugh Longbourne Callendar kiu tenis la katedron de Profesoro Macdonald pri Fiziko kaj estis venanta al Kembriĝo.[19] Rutherford estis akceptita, kio rezultis en tio ke en 1900 li povis edziĝi al Mary Georgina Newton (1876–1954)[20][21] al kiu li engaĝiĝis antaŭ lasi Nov-Zelandon; ili geedziĝis en la Anglikana Preĝejo Sankta Paŭlo Papanui en Christchurch,[22][23] ili havis unu filinon nome Eileen Mary (1901–1930), kiu edziniĝis al fizikisto kaj astronomo Ralph Fowler. En 1901, li akiris doktorigon el la Universitato de Nov-Zelando.[17] En 1907, Rutherford revenis al Britio por enpostenigi en la katedro de fiziko de la Viktoria Universitato de Manĉestro.

Lastaj jaroj kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

Rutherford estis malalt-kavalirita en 1914.[24] Dum la Unua Mondmilito, li laboris por sekreta projekto por solvi la praktikajn problemojn de submara detektado per sonaro.[25] En 1916, li ricevis la premion de la Memormedalo Hector. En 1919, li revenis al la Laboratorio Cavendish sukcedante J. J. Thomson kiel la Profesoro Cavendish kaj Direktoro. Sub lia estreco, Nobel-premioj estis atribuitaj al James Chadwick pro la malkovro de la neŭtrono (en 1932), al John Cockcroft kaj Ernest Walton pro eksperimento kiu estos konata kiel disigo de la atomo uzante partiklan akcelilon, kaj al Edward Appleton pro demonstrado de la ekzisto de la jonosfero. En 1925, Rutherford alvokis al la Registaro de Nov-Zelando por subteni edukadon kaj esploradon, kio kondukis al la formado de la Departamento de Scienco kaj Industria Esplorado en la venonta jaro.[26] Inter 1925 kaj 1930, li servis kiel Prezidanto de la Reĝa Societo de Londono, kaj poste kiel prezidanto de la Akademia Helpokonsilantaro kiu helpis preskaŭ 1000 universitatajn rifuĝintoj el Germanio.[2] Li estis nomumita por la Brita Merit-Ordeno en 1925[27] kaj plialtigita al alt-kavalireco ("peerage") kiel Barono Rutherford de Nelson, de Kembriĝo en la Graflando Kembriĝo en 1931,[28] titolo kiu estis nuligita post lia subita morto en 1937. En 1933, Rutherford estis unu el la du inaŭguraj ricevantoj de la Medalo T. K. Sidey, fare de la Reĝa Societo de Nov-Zelando kiel premio al elstara scienca esplorado.[29][30]

Tombo de Lord Rutherford en la Abatejo Westminster.

Dum kelka tempo antaŭ lia morto, Rutherford havis malgrandan hernion, kiu malboniĝis ĝis la punkto ke li serioze malsaniĝis. Spite urĝan operacion en Londono, li mortis kvar tagojn post tio kion la kuracistoj terminigis kiel "intesta paralizo", en Kembriĝo.[31] Post kremacio en la Kremaciejo Golders Green,[31] oni entombigis liajn restaĵojn honore en la Abatejo Westminster, apud Isaac Newton kaj aliaj elstaraj britaj sciencistoj.[32]

Omaĝoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eve, A. S.; Chadwick, J. (1938). "Lord Rutherford 1871–1937". Obituary Notices of Fellows of the Royal Society. 2 (6): 394. doi:10.1098/rsbm.1938.0025.
  2. 2,0 2,1 2,2 "Ernest Rutherford, Baron Rutherford of Nelson Encyclopædia Britannica.
  3. Nicholas P. Cheremisinoff. (20a de aprilo 2016) Pollution Control Handbook for Oil and Gas Engineering. Wiley, p. 886–. ISBN 978-1-119-11788-9.
  4. The Discovery of Radioactivity (9a de aŭgusto 2000).
  5. 5,0 5,1 Ernest Rutherford – Biography. NobelPrize.org. Alirita 21 February 2013.
  6. . Rutherford – A Brief Biography. Alirita 4a de marto 2013.
  7. (1908) “Spectrum of the radium emanation”, Philosophical Magazine 16 (92), p. 313. doi:10.1080/14786440808636511. 
  8. (1911) “The scattering of α and β particles by matter and the structure of the atom”, The London, Edinburgh, and Dublin Philosophical Magazine and Journal of Science 21 (125), p. 669–688. doi:10.1080/14786440508637080. 
  9. Longair, M. S.. (2003) Theoretical concepts in physics: an alternative view of theoretical reasoning in physics. Cambridge University Press, p. 377–378. ISBN 978-0-521-52878-8.
  10. (1919) “Collision of α particles with light atoms. IV. An anomalous effect in nitrogen”, The London, Edinburgh, and Dublin Philosophical Magazine and Journal of Science 37 (222), p. 581–587. doi:10.1080/14786440608635919. 
  11. (1920) “Bakerian Lecture. Nuclear Constitution of Atoms”, Proceedings of the Royal Society A: Mathematical, Physical and Engineering Sciences 97 (686), p. 374–400. doi:10.1098/rspa.1920.0040. 
  12. “Rutherford, Sir Ernest (Baron Rutherford of Nelson, O.M., F.R.S.)”, An Encyclopaedia of New Zealand.
  13. Campbell, John. "Rutherford, Ernest 1871–1937". Dictionary of New Zealand Biography. Ministry for Culture and Heritage. Alirita la 4an de aprilo 2020.
  14. By J.L. Heilbron - Ernest Rutherford And the Explosion of Atoms - Oxford University Press - (ISBN 0-19-512378-6)
  15. “Rutherford, Ernest”, An Encyclopaedia of New Zealand.
  16. 1851 Royal Commission Archives
  17. 17,0 17,1 "Rutherford, Ernest (RTRT895E)". A Cambridge Alumni Database. University of Cambridge. Alirita la 4an de aprilo 2020.
  18. Ernest Rutherford and Frederick Soddy, American Physical Society 2017. Alirita la 4an de aprilo 2020.
  19. McKown, Robin. (1962) Giant of the Atom, Ernest Rutherford. Julian Messner Inc, New York.
  20. TEARA:The Encyclopedia of New Zealand Story: Rutherford, Ernest
  21. Birth, Death and Marriage Historical Records, New Zealand Government Registration number 1954/19483
  22. Family history in from the cold (18a de marto, 2009).
  23. . Historic St Paul's Church in the Christchurch suburb of Papanui is being fully restored (9a de novembro 2012).
  24. London Gazette, 12647, 27a de februaro 1914, p. 269, Edinburgo.
  25. Alan Selby. "Manchester scientist Ernest Rutherford revealed as top secret mastermind behind sonar technology", 2014-11-09. Kontrolita 2014-11-13.
  26. . Ernest Rutherford. Ministry for Culture and Heritage (2014-12-15).
  27. London Gazette, 14089, 2a de januaro 1925, p. 4, Edinburgo.
  28. London Gazette, 33683, 23a de januaro 1931, p. 533.
  29. Background of the Medal. Royal Society of New Zealand. Alirita 7a de aŭgusto 2015.
  30. Recipients. Royal Society of New Zealand. Alirita 7a de aŭgusto 2015.
  31. 31,0 31,1 (1949) The Complete Peerage, Volume XIII – Peerage Creations, 1901–1938. St Catherine's Press.
  32. Heilbron, J. L. (2003) Ernest Rutherford and the Explosion of Atoms. Oxford: Oxford University Press. pp. 123–124. (ISBN 0-19-512378-6).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ernest Rutherford en la angla Vikipedio.