Laboratorio Cavendish

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laboratorio Cavendish
Enirejo de la historia Cavendish-Laboratorio, Free School Lane.
Enirejo de la historia Cavendish-Laboratorio, Free School Lane.
instituto
Dum 1874 –
Geografia situo 52° 12′ 33″ N, 0° 5′ 31″ O (mapo)52.2092638888890.092011111111105Koordinatoj: 52° 12′ 33″ N, 0° 5′ 31″ O (mapo)
Map
Laboratorio Cavendish
Fondodato 1874
Lando Unuiĝinta Reĝlando
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Laboratorio Cavendish (angle Cavendish Laboratory) estas instituto pri fiziko en la angla elita Kembriĝa Universitato. Ĝi estas nomata laŭ la brita natursciencisto Henry Cavendish (1731-1810, konata i.a. kiel malkovrinto de la hidrogeno) kaj estis fondita en 1873.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro la forta evoluo de la natursciencoj kaj pro la divastiĝo de la industria branĉo en la dua duono de la 19-a jarcento, kreskis la bezono por universitataj esploraj kaj edukaj instalaĵoj en tiu tereno. La unua universitato de Grand-Britio, kiu establis fizikan laboratorion estis Universitato de Glasgovo (en la 1840-aj jaroj).

En la 1860-aj jaroj, ambaŭ elitaj universitatoj (Oksforda kaj Kembriĝa) decidis establi fizikan laboratorion. Tio okazis en 1872 en Oksfordo (Laboratorio Clarendon) kaj unu jaron poste en Kembriĝo (Laboratorio Cavendish).

La fondinto kaj mondonanto de la Kembriĝa instituto estis la iama princo de Devonshire, William Cavendish. Unua profesoro pri la eksperimenta fiziko estis la skota fizikisto James Clerk Maxwell.

Cavendish-profesoroj pri fiziko[redakti | redakti fonton]

Esploroj[redakti | redakti fonton]

Ĝis 2008, en la laboratorio agadis 28 Nobel-premiitaj esploristoj. Esploraj terenoj estis atomfiziko, molekula fiziko (difino de strukturo de DNA fare de Watson kaj Crick en 1953) kaj kristalografio, superkonduktiveco, elektrona mikroskopio kaj radioastronomio, nuntempe nanoesplorado.