James Clerk Maxwell
James Clerk Maxwell | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de junio 1831 en Edinburgo, ![]() |
Morto | 5-an de novembro 1879 (48-jara) en Kembriĝo, ![]() |
Mortokialo | stomaka kancero |
Tombo | Abatejo Westminster |
Lingvoj | angla lingvo |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Unuiĝinta Reĝlando |
Alma mater | Universitato de Edinburgo • Petrodomo • Edinburga Akademio • Trinity College • Universitato de Kembriĝo |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | John Clerk-Maxwell of Middlebie |
Parencoj | Jemima Blackburn |
Profesio | |
Profesio | fizikisto • matematikisto • inĝeniero • inventisto • fotisto • universitata profesoro • teoria fizikisto |
James Clerk Maxwell (Maksvelo) (naskiĝis la 13-an de junio 1831, en Edinburgo, mortis la 5-an de novembro 1879, en Kembriĝo) estis brita fizikisto.
Li metis la fundamenton por la teorio de elektromagneta radiado kaj per tio ankaŭ por la relativeca teorio de Albert Einstein. Li demonstris, ke elektromagneta radiado disvastiĝas ankaŭ en vakuo, kaj per la rapido de lumo.
Maxwell okupiĝis ankaŭ pri termodinamiko. Li inventis konatan penseksperimenton pri demono (la "demoneto de Maxwell"), kiu kapablu distingi inter rapidaj kaj malrapidaj molekuloj de enfermita gaso kaj lasi la rapidajn transiri al apuda ujo. Ĉar tiel eblus generi energion (varmon) el nenio, tia demoneto kontraŭas la duan teoremon de termodinamiko. Efektive postaj fizikistoj montris, ke la mezurado de la molekula rapido (kiun la demoneto ja devus fari) detruas la energi-gajnan efikon.
Anekdoto[redakti | redakti fonton]
Kiam Maxwell en 1850 enskribiĝis kiel studento en Kembriĝo, oni informis lin, ke estas devige partopreni je la 6-a horo matene religian ceremonion. Lia respondo estis: "Bone, mi kredas, ke mi povos resti maldorma ĝis tiam."
Literaturo[redakti | redakti fonton]
Bibliografio kiu montras la aŭtorajn konceptojn rilate la mondon, la vivon kaj lian praktikatan religion (anglikanismo).
- Lewis Campbell – William Garnett, The Life of James Clerk Maxwell: With Selections from His Correspondence and Occasional Writings, Macmillan and Co, 1882.
- James Clerk Maxwell, Poesie (1844-1878), Archivio Dedalus, 2012.
- P. Theerman, James Clerk Maxwell and Religion, American Journal of Phaysics, 54 (April 1986) 4, pp. 312-317.