Fido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon FidoReto.

Sankta Paŭlo, apostolo de Jesuo Kristo, provizis al ni eble la plej koncizan difinon de fido: La fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj (Hebreoj 11:1).

Fido povas signifi konfidon al persono aŭ objekto, kredon je Dio aŭ al io ajn, aŭ sistemon de religia kredo. La esenco de fido estas ke ĝi estas science nepravigebla. Ĝi estas bazata en personaj travivaĵoj kaj sentoj. Malsama ol espero, ke indikas deziron por la estonteco, la koncepto de fido entenas atendo kun elemento de certigo.

Kvankam la parolo fido havas multajn nuancojn da signifo, ĉe la fino ĝi restas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj.

El religia vidpunkto, "fido" estas la kredo je speciala dogmoj, kiuj formas la diversaj religiojn.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri fido en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
    « Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu. »
  • Citaĵo
    « Ĉe plej granda fido memoru pri perfido. »
  • Citaĵo
    « Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu. »

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]