Konfido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La supozo de la konfidanto estas, ke la persono, en kiu la fido estas donita, ja kapablas kaj kondutos laŭ certa maniero en la estonteco.

En sociologio kaj socia psikologio, Konfido estas la kredo ke persono aŭ homa grupo estos kapabla kaj deziros agadi per ĝusta maniero en precizaj situacio kaj pensoj. La konfido estos pli malpli plifortigita pere de agado kaj de valoroj.

Laŭ PIV konfidi havas tri signifojn: nome arkaika sinonimo de fidi, "Plenkrede transdoni ion al ies fidela prizorgo" kaj "Lasi al ies diskreteco ion sekrete gardindan".[1] La konfido povas temi pri la sento de sekureco rilate al alia persono aŭ al si mem: nome memkonfido. La malo de konfido estas malkonfido.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale, du specoj de fido supozeble ekzistas:

Akirita fido estas fido, kiu estas supozita de la fiddonanto pro rigardado de realeco, kiu pruvis certan trajton per indukto. Ekzemple, homo povas doni akiritan fidon al sia amiko, ke ĉi tiu amiko venos al lia helpo en tempo de bezono, se li havis antaŭajn spertojn, en kiuj lia amiko prave venis al lia helpo. Akirita fido povas esti reduktita aŭ revokita se realeco funkcias sub malsama laŭleĝeco (ekz., la amiko seniluziigas).

Antaŭfido estas konfido kiu estas donita al la decido de homo, konscia aŭ senkonscia, ĝenerale trajtoj kiuj validas por ĉiuj homoj. Ekzemple, homo povas fidi, ke ekzistas amo, tio estas, kredi, ke ĉiu homo kapablas ami, se la ĝustaj kondiĉoj estas plenumitaj. Pri la antaŭfido, iuj vidas ĉi tiun fidon kiel akirita konfido de antaŭaj spertoj, ekzemple, la kredo, ke antaŭfido al la amo de homoj, devenas de la patrina amo al la bebo, kiu ne seniluziigis. Laŭ ĉi tiu vidpunkto, antaŭfido estas influita de formigaj (establigaj) eventoj, kiel la rilato de la patrino kun la bebo en ĝiaj fruaj jaroj, aŭ la perfido de geedzo.

Aliflanke, kelkaj vidas la antaŭfidon kiel produkton de la valordecido de persono, kiel devenado sole de lia sinteno al li mem. En la antaŭa ekzemplo, fido je amo devenas de la aprezo de persono ke amo estas valoro en kiu li kredas, por difini sian mensan staton kiel humanistan staton. Laŭ ĉi tiu vidpunkto, ĉiu ŝanĝo en fido implikas ŝanĝon en la valoroj de homo, kaj ili estas interligitaj unu la alian. La malsamaj perceptoj direkte al antaŭfido ne estas nepre kontraŭdiraj, sed reprezentas malsamajn ekzamenajn angulojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV NPIV Konsultita la 4an de novembro 2019.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bachmann, Reinhard and Zaheer, Akbar (eds) (2006). Handbook of Trust Research. Cheltenham: Edward Elgar.
  • Bicchieri, Cristina, Duffy, John and Tolle, Gil (2004). "Trust among strangers", Philosophy of Science 71: 1-34.
  • Gambetta, Diego (2000) ‘Can We Trust Trust?’, en Gambetta, Diego (l.) Trust: Making and Breaking Cooperative Relations, electronic edition, Department of Sociology,University of Oxford, chapter 13, pp. 213-237 [1]
  • Kelton, Kari; Fleischmann, Kenneth R. & Wallace, William A. (2008). Trust in Digital Information. Journal of the American Society for Information Science and Technology, 59(3):363–374.
  • Marková, I., Linell, P & Gillespie, A. (2007). Trust and distrust in society. En Marková, I. kaj Gillespie, A. (Eld.) Trust and distrust: Socio-cultural perspectives. Greenwich, CT: Information Age Publishing, Inc.