Patrick Maynard Stuart Blackett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Patrick Blackett)
Patrick Maynard Stuart Blackett
Nobel-premiito
Persona informo
Patrick Maynard Stuart Blackett, Baron Blackett
Naskiĝo 18-an de novembro 1897 (1897-11-18)
en Londono
Morto 13-an de julio 1974 (1974-07-13) (76-jaraĝa)
en Londono
Tombo Kensal Green Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Kolegio Magdaleno • King's CollegeUniversitato de Kembriĝo vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Familio
Patro Arthur Stuart Blackett vd
Patrino Caroline Frances Maynard vd
Gefratoj Marion Milner vd
Edz(in)o Costanza Bayon vd
Infanoj Giovanna Blackett • Nicolas Blackett vd
Profesio
Okupo politikistofizikisto • universitata instruisto • nuklea fizikisto vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto Ernest Rutherford vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Patrick M(aynard) S(tuart) BLACKETT, barono de Chelsea (18-an de novembro 1897, Londono – 13-an de julio 1974, Londono) estis angla fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1948 pro malkovroj rilate al kosma radiado. Liaj fotaĵoj en la nebulkamero montris, kiel disiĝas stabila atomkerno, se oni bombardas ĝin per alfa-korpuskloj (heliumaj atomkernoj). Oni jam spektis tiajn atomkernan disiĝon jam pli frue, sed nur datenoj de Blackett servis per klarigoj pri la afero.

Blackett finstudis en la Kembriĝa Universitato en 1921, poste laboris dum 10 jaroj en la laboratorio Cavendish. Li tie komencis evoluigon de la Wilson-a nebula kamero al aŭtomata aparato por observado de la kosma radiado. Li ricevis la Nobel-premion pri fiziko pro analizo de datenoj akiritaj per tiu aparato.

Patrick Maynard Stuart Blackett

Li iĝis en 1933 fizika profesoro de la Londona Universitato, en 1937 en Universitato Manchester. Li havis gvidan rolon en esploro de la kosma radiado, li helpis establon de la radioastronomia katedro de la Universitato Manchester, konstruon de la Radioastroonomia Esplora Stacio Jodrell Bank.

Blacket iĝis en 1953 profesoro, estro de la fizika katedro de la londona Imperial College of Science and Technology. Li agadis tie kiel esploristo, ekde 1965.

La pajrotitolon li ricevis en 1969.