Carl David Anderson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl David Anderson
Nobel-premiito
Persona informo
Carl David Anderson
Naskiĝo 3-an de septembro 1905 (1905-09-03)
en Novjorko, Nov-Jorkio
Morto 11-an de januaro 1991 (1991-01-11) (85-jaraĝa)
en San-Marino, Kalifornio
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Novjorko vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kalifornia Instituto de Teknologio • John H. Francis Polytechnic High School vd
Familio
Edz(in)o Elvira Lorena Bergman vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo partikla fizikofiziko vd
Doktoreca konsilisto William Ralph Smythe • Robert Andrews Millikan vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carl David ANDERSON (naskiĝis la 3-an de septembro 1905 en Novjorko, Usono, mortis la 11-an de junio 1991 en San Marino, Kalifornio) estis usona fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1936 – dividante kun la aŭstra Victor Francis Hess – pro malkovro de la pozitrono.

Carl David Anderson

Anderson akiris gradon de Ph. D. en California Institute of Technology en Pasadena. Li laboris tie dum sia tuta labora vivo. En 1976 li iĝis emerita profesoro.

Ekde 1927 Carl Anderson okupiĝis pri fotoelektronoj, estigitaj de rentgenaj radioj. Li komencis en 1930 ekzamenon de la gama-radioado kaj kosma radiado, per nebulkamero lokigita en magnetan kampon. Li malkovris la pozitronon en 1932 dum studado de la rilatoj de la kosma radiado. Unu jaron poste. Li mem produktis la novan korpusklon per gama-radiado. Li partoprenis en 1936 en malkovro de la muono (pezas 207-oble ol elektrono).