Pieter Zeeman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pieter Zeeman
Nobel-premiito
Persona informo
Pieter Zeeman
Naskiĝo 25-an de majo 1865 (1865-05-25)
en Zonnemaire
Morto 9-an de oktobro 1943 (1943-10-09) (78-jaraĝa)
en Amsterdamo
Tombo Algemene Begraafplaats Kleverlaan vd
Lingvoj nederlandaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Universitato de Lejdeno vd
Familio
Edz(in)o Johanna Elisabeth Lebret vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto • fotisto vd
Laborkampo fizikoefiko de Zeemanmagnetismomagneta kampo vd
Doktoreca konsilisto Heike Kamerlingh Onnes vd
Verkado
Verkoj efiko de Zeeman vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pieter ZEEMAN (25-an de majo 1865, Zonnemaire, Nederlando – 9-an de oktobro 1943, Amsterdamo) estis nederlanda fizikisto, kiu ricevis en 1902 la Nobel-premion pri fiziko pro malkovro de la t.n. Zeeman-efiko. La premio estis divide donata kun Hendrik Antoon Lorentz.

Li estis instruato de Lorentz en la Universitato de Leiden, ekde 1890 li mem gvidis instruhorojn en Leiden. Ses jarojn poste – laŭ propono de Lorentz – li analizis efikon de magneta kampo je la lumfonto kaj pruvis, ke en la spektro de la ellasita lumo, ĉiu linio disiĝas al pluraj linioj. La fenomeno iĝis konata kiel Zeeman-efekto.

Zeeman en 1900 estis nomumita al fizika profesoro de la Universitato de Amsterdamo, li iĝis en 1908 gvidanto de la fizika insituto de la universitato, kie laboris ĝis sia morto. Li analizis la disvastiĝon de la lumo en moviĝanta medio.

Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1914.