25-a de majo
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 25-a de majo estas la 145-a tago de la jaro (la 146-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 220 tagoj restas.
Je la 25-a de majo okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- -585: Suneklipso antaŭkalkulita de Taleso de Mileto
- -240: Unua registrita apsido de Haleja kometo
- 451: Sasanidoj venkis ribeliĝintajn armenojn en la batalo de Avarajr
- 1085: Reĝo Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio liberigis Toledon de la maŭra regado
- 1223: Pollando: Ujazd iĝis urbo de Opola provinco
- 1455: Venko de pola armeo kontraŭ la prusa en batalo de Iława Pruska
- 1477: La Nuremberga artisto Veit Stoß komencis laboron pri la retablo de Krakovo por Mariapreĝejo, mendita de la Krakova Urba Konsilio
- 1521: Marteno Lutero estis deklarita eksterleĝulo kaj herezulo de la imperia dieto
- 1579: Ivano la Terura sendis leteron al Donaj kozakoj - la tago konsiderata kiel fonda por la kozakoj
- 1632: Tridekjara milito: Albrecht von Wallenstein rekonkeris Pragon de saksianoj
- 1659: Richard Cromwell rezignis pri posteno lordo-protektanto de Anglio kaj Skotlando
- 1676: Skania Milito: senrezulta marbatalo apud Rügen
- 1720: Al haveno en Marsejlo alnavigis de Proksima Oriento ŝipo, kies malsaniĝinta ŝipanaro kaŭzis dujaran pesto-epidemion kun pli ol 40 mil mortintaj viktimoj
- 1787: En Filadelfio kunsidis Usona Kongreso, kiu pretigis projekton de Usona Konstitucio kun intenco revizii la Artikolojn de Konfederacio
- 1810: Revolucio de Majo: en Argentino formiĝis unua registaro sendependa de hispanaj regantoj, establita dum cabildo abierto
- 1821: Klemens von Metternich iĝis kanceliero de Aŭstra imperio
- 1842: Prago: aŭstro Christian Doppler priskribis fenomenon konatan poste kiel efiko de Doppler
- 1846: Napoleono la 3-a fuĝis de la fortikaĵo Ham, kie li estis enprizonigita pro provo de puĉo, kaj iris al Anglio
- 1850: Al Zoo de Londono alvenis Nila hipopotamo
- 1869: Viena Ŝtata Operejo ĉe la Viena Ringstrato malfermiĝis kune kun Don Giovanni de Mozart
- 1881: Nacia himno de Venezuelo Gloria al Bravo Pueblo oficialiĝis
- 1895: Irlanda literaturisto Oscar Wilde estis kondamnita al dujara peza punlaboro pro samseksemo
- 1901: Atleta Klubo Rivero Plata fondiĝis en Bonaero
- 1911: Plurjara diktatoro de Meksiko Porfirio Díaz estis faligita
- 1913: Aŭstra-hungara oficiro de kontraŭspionejo kaj samtempe spiono de la Rusia Imperio en la Aŭstra-Hungara Imperio Alfred Redl sinmortigis pro malkaŝiĝo unu tagon pli frue - praga ĵurnalisto Egon Erwin Kisch ne permesis silentigi la aferon
- Unua Mondmilito:
- 1914: Brita Ĉambro de komunuloj donis al Irlando pli da suvereneco, tamen la enlanda regado ne estis efektivigita ĉar la unua mondmilito kaj Paska Ribelo en 1916 ŝanĝas politikan scenon
- 1915: Dua batalo de Ipro finiĝis senrezulte, dum kiu la germana armeo uzis venenajn gasojn - aliancanaj perdoj ĉ. 70 mil viktimoj, la germanaj 35-40 mil
- 1922: Lenin travivis unuan el la serio de apopleksioj, kiuj igis lin malkapabla por regi
- 1926: En Parizo estis pafmortigita de juda studento prezidento de Ukraina Popola Respubliko en ekzilo Simon Petljura
- 1935: Afrik-usonano Jesse Owens akiris 5 mondrekordojn dum la Somera Olimpiko (4 dum 45 minutoj en An-Arbaro)
- 1938: Hispana Enlanda Milito: 313 personoj pereis en aeratako al Alakanto
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: en Wojsławice (distrikto Chełmski) SS-taĉmento pafmortigis 12 polojn, kaj laŭvicajn 100 oni forveturigis por trudlaboro al Germanio; Episkopejo en Katowice rekomendis en cirkulero al ĉiuj subigitaj pastroj enskribiĝi al germana nacieca listo; Guberniestro Hans Frank akceptis episkopojn de Częstochowa, Kielce kaj Sandomierz, kiuj petis i.a. liberigi de koncentrejo arestitajn episkopojn de Lublinio, ebligi instruon de religio kaj servi kiel animzorgantoj (ankaŭ en malliberejoj), restarigi 3 festojn; episkopo Splett malpermesis konfespreni en la pola lingvo en diocezoj de Gdańsk, Chełmno kaj parte en Płock; 5 polaj oficiroj fuĝis nokte de transporto de militprizono en Wolfsberg ĝis la alia, por polaj oficiroj, Woldenberg en Dobiegniew; Nederlando: Arthur Seyß-Inquart iĝis komisaro de Nazia Germanio; Okcidenta Fronto: pola ŝipo "Błyskawica" (Fulmo) komencis partopreni en la protekto dum evakuado de Aliancaj trupj de Dunkerque
- 1941: En kelkaj grandaj urboj de Ĝenerala Gubernio sur domoj de germanoj aperis surskriboj: Noch ist Polen nicht verloren (Ankoraŭ Pollando ne pereis); Vaŝingtono: la 3-a dutaga Ĝenerala Kunveno de Konsilio de la Pola Diasporo en Ameriko finiĝis per 7-punkta rezolucio salutante kreon de la pola armeo en Kanado; Salzburg: ĉefo de Supera Komandantaro de Wehrmacht generalo Alfred Jodl informis finnan ĉefon de Ĝenerala Stabo pri la germana operaca planado kontraŭ Sovetunio
- 1942: Germana guberniestro de Varto-lando ordonis ĉi-tage amase mortigi grizajn kornikojn, al kio devigis ankaŭ polojn - la birdojn oni devis transdoni al fiksitaj lokoj, per ilia viando oni nutrigis i.a. sovetajn militkaptitojn kaj judojn; Volinio: en Kiwerce germana ĝendarmaro kun kunlaborisma ukraina polico murdis 270 judojn; Pola Rezistomovado: taĉmentoj de Kamparanaj Batalionoj el areo Kolbuszowa forprenis de germana bieno 18 bovidinojn, kaj apud Koniecpol eksplodigis trajnon - sekvis 5-hora paŭzo; filma melodramo Casablanca komencis surbendiĝi en Usono - tio okazis dum la reĝimo de Vichy en maroka urbo Kazablanko
- 1943: Cedanta guberniestro de Zamość-regiono deklaris parolante kun Joseph Goebbels, ke SS planis deporti de tie ankoraŭ 190 mil polojn; Pola Rezistomovado ĝis tiu ĉi tago faris en Radom-regiono 455 atakojn kontraŭ segejojn kaj transportojn de ligno por malebligi ĝian forveturigon al Nazia Germanio; itala 244-a aviada skadro atakis Sudanhavenurbon kaj aerodromon apud Asmero; nokte Bomba Skadro de RAF atakis Duseldorfon - signifa parto de bomboj falis al Rejno
- 1944: Gestapo forveturigis de Varsovio 60 virinojn al Koncentrejo Ravensbrück; en Pińczów aperis la lasta numero de revuo "Na Czasie" (Ĉi-Tempe); likvida taĉmento plenumis verdikton kontraŭ inspektoro de distrikto Radom Erik Schutze - serioze vundita; germana sensukcesa operaco mortigi Josip Broz Tito kaj likvidi stabon de Supera Popolliberiga Militistaro kune kun Jugoslavaj Partizanoj komenciĝis; Itala Fronto: polaj regimentoj de Karpataj Ulanoj kaj de la 15-a de Poznań-Ulanoj ekokupis parton de la Provinco de Frozinono, Dua Pola Korpuso konkeris Piedimonte San Germano
- 1945: Jugoslava Popola Armeo, sub soveta komando, laŭ insisto de brita registaro, finis sian retiriĝon de Karintio (lime de antaŭmilita Aŭstrio), kion komencis la 19-an de majo; Aliancanoj: ĉefoj de kunligitaj staboj decidis pri paraŝuta operaco al japana insularo la 1-an de novembro 1945; nokte 21-a Bomba Korpuso atakis Tokion
- 1946: Jordanio fariĝis sendependa de Britio - per akcepto de la reĝ-titolo definitive (la kontrakto estis jam je la 22-a de marto)
- 1948: Soveta okupado de Pollando: rezulte de justica murdo, en Varsovia prizono sovetaj kunlaboristoj alivestitaj en polajn uniformojn ekzekutis pro ŝajna spionado Witold Pilecki, aŭtoron de la raportoj de Pilecki el la koncentrejo Aŭŝvico, polan heroon dum la germana kaj soveta okupadoj - laŭ brita historiisto unu el 6 la plej kuraĝaj rezistantoj dum la dua mondmilito (lia korpo estas plu serĉata, la familio spertis reprezaliojn)
- 1954: En Vjetnamio pereis hungara foto-raportisto Robert Capa, aŭtoro de fotoj pri 5 militoj (Hispana Enlanda Milito, Dua japana-ĉina milito, Dua mondmilito, la unua araba-israela milito kaj la Unua Hindoĉina Milito) kaj de aliaj eventoj
- 1955: Brita ekspedicio grimpis Kangchenjungan, la trian laŭ alteco montopinton de la mondo
- 1960: Muzeo Tikotin de Japana Arto malfermiĝis en israela Hajfo - unusola en Mezoriento
- 1961: Projekto Apollo: usona prezidento John F. Kennedy dum la kongresa parolado prezentis projekton sendi sur la Lunon ĝis fino de la 1960-aj jaroj homon kun ties sekura reveno Teren
- 1961: Prezidento John F. Kennedy fondis specialan unuon de la usona mararmeo - SEAL
- 1963: Organizaĵo por Afrika Unueco fondiĝis en Adis-Abebo (escepte de Maroko)
- 1965: Usona bluso-muzikisto Sonny Boy Williamson II trovita morta
- 1969: Premiero de la usona filmo Meznokta vakero
- 1973: Al usona kosmostacio Skylab alvenis ĝia unua skipo
- 1977: Premiero de la sciencfikcia fantazia filmo Stelaj Militoj - Nova Espero, reĝisorita de George Lucas - la unua el 9 Stelaj Militoj
- 1979: Malaperigo: usona knabo Etan Patz malaperis en Nov-Jorko
- 1981: Ŝtatestroj de ses landoj en la Persa Golfo subskribis ĉarton en Abu-dabio oficiale kreante la Kunlaboran Konsilion de la Golfo - Golfa Koopera Konsilo fondiĝis
- 1993: Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio kreiĝis per rezolucio n-ro 827 de la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj
- 1997: En Pollando referendumo decidis pri akcepto de la Konstitucio de Pola Respubliko
- 2000: Israelo finis la 22-jaran okupon de suda Libano
- 2002: Estonio: la 47-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Talino
- 2003: Néstor Kirchner iĝis prezidento de Argentino
- 2006: Pilgrimado de papo Benedikto la 16-a al Pollando, kun devizo Estu firmaj en la kredo, komenciĝis
- 2008: Michel Sulaiman iĝis prezidento de Libano
- 2009: Pollando: en Varsovio kreiĝis Radio Wnet kiel interkona retejo kaj interreta radio
- 2009: Sekureca Servo de Ukrainio komencis oficialan enketadon pri Holodomoro en la jaroj 1932-1933 kiel la krimo de genocido farita de Sovetunio
- 2010: Prezidento de Egiptio Hosni Mubarak malfermis aerhavenon en provinco Saŭhaĝ
- 2010: Ducentjariĝo de Argentino celebrata
- 2012: Kadre de la dua testa flugo de la usona Kosmoŝipo Dragon unuafoje en historio komerca kosmoŝipo ligiĝis kun la Internacia Kosmostacio
- 2012: Siria enlanda milito: 108 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 300 vundiĝis en la masakro de Hula farita de siria armeo kaj porregistara milico ŝahiba kontraŭ civiluloj en Hula apud Homs
- 2014: Petro Poroŝenko gajnis antaŭtempan prezidentan baloton en Ukrainio
- 2014: Eŭropaj balotoj por la Eŭropa Parlamento finiĝis
- 2016: Post dujara enprizonigo en Rusio pilotino Nadija Savĉenko triumfe revenis en Ukrainion - forkaptita de por-rusaj separistoj kaj interŝanĝita kontraŭ du rusaj militkaptitaj oficiroj
- 2018: En Eŭropa Unio ekvalidis la Ĝenerala Datum-Protekta Regularo
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1572: Morico, landgrafo de Hesio-Kaselo (m. 1632)
- 1713: John Stuart, 3a Grafo de Bute, skota nobelo, ĉefministro de Granda Britio (m. 1792)
- 1802: Johann Friedrich von Brandt, germana natursciencisto, bestosciencisto kaj kuracisto (m. 1879)
- 1803: Edward George Bulwer-Lytton, angla verkisto kaj politikisto, inspirinta teozofojn (m. 1873)
- 1803: Ralph Waldo Emerson, usona eseisto, oratoro kaj transcendisto (m. 1882)
- 1818: Jacob Burckhardt, svisa historiisto pri arto, literaturo kaj kulturo (m. 1897)
- 1822: Károly Bisztray, hungara juĝisto kaj verkisto (m. 1911)
- 1822: Heinrich Keil, germana filologo
- 1838: Domokos Szász, hungara reformita episkopo (m. 1899)
- 1856: Louis Félix Marie Franchet d'Esperey, franca generalo kaj marŝalo (m. 1942)
- 1865: Pieter Zeeman, nederlanda Nobelpremiita fizikisto esplorinta influon de elektromagneta kampo sur elektromagnetan ondon (m. 1943)
- 1879: Max Aitken, brita politikisto kanaddevena, ankaŭ konata kiel Lordo Beaverbrook - eldonisto de ĵurnaloj (m. 1964)
- 1887: Pio el Pietrelcina, itala kapuceno, stigmatulo, miraklo-farinto, katolika sanktulo, kies biografio legeblas en esperanto (m. 1968)
- 1889: Igor Sikorski, uson-rusa pioniro de aviado, poldevena (m. 1972)
- 1890: Zseni Várnai, hungara poetino; enestanta en Hungara Antologio (m. 1981)
- 1905: Mieczysław Bekker, pola inĝeniero kaj inventisto, profesoro de la Universitato de Miĉigano, konstruinta kadre de la Projekto Apollo lunan veturilon LRV en konzerno General Motors kunlabore kun Boeing (m. 1989)
- 1908: Béla Blédy, rumania hungara lingvisto kaj leksikografo (m. 1962)
- 1921: Mieczysław Albert Krąpiec, pola filozofo-tomisto, dominikano, humanisto, plurjara rektoro de Katolika Universitato en Lublin (m. 2008)
- 1922: Enrico Berlinguer, itala politikisto, ĝenerala sekretario de la Itala Komunista Partio (m. 1984)
- 1922: Bogodar Winid, pola spertulo pri geografio kaj kartografio, spertulo pri Adis-Abebo, Bangladeŝo kaj Demokratia Popola Respubliko Jemeno (m. 1996)
- 1923: Mária Bisztrai, hungara aktorino kaj teatrestrino, edzino de Béla Horváth
- 1926: Miles Davis, usona ĵaztrumpetisto, bandestro kaj komponisto, kuninventisto de modala ĵazo kaj kunevoluiganto de ĵazroko (m. 1991)
- 1928: Frigyes Hidas, hungara komponisto, budapeŝtano (m. 2007)
- 1931: Krystyna Kersten, pola historiistino, profesoro de Historia Instituto ĉe Pola Scienca Akademio, aŭtorino de la libro Poloj-Judoj-Komunismo. Anatomio de duonveroj 1939-1968 (m. 2008)
- 1934: Rudolf Szigethy, rumania hungara bibliografo, kunlaboranto de la Centra Universitata Biblioteko Lucian Blaga de Kluĵo
- 1935: Ferenc Pap, rumania hungara historiisto esploranta historion de Transilvanio kaj tradukisto (m. 2016)
- 1937: Irén Hantz-Lám, rumania hungara geografia fakverkistino
- 1937: László Szentgyörgyi, rumania hungara inĝeniero, universitata profesoro
- 1939: Ian McKellen, brita aktoro, konata kiel rolulo Gandalf
- 1941: Vladimir Voronin, komunista prezidento de Moldavio
- 1944: Csaba Kegyes, rumania hungara inĝeniero pri konstruado
- 1951: François Bayrou, franca politikisto, kunfondinto de Eŭropa Demokratia Partio
- 1952: Petar Stojanov, prezidento de Bulgario kaj prezidanto de la Unio de Demokratiaj Fortoj
- 1954: Vilmos Nagy, rumania hungara informatikisto
- 1956: János Jenő Székely, hungara skulptisto, filo de János Székely
- 1963: Yann Martel, kanada verkisto kaj vojaĝisto, aŭtoro de la romano Vivo de Pi
- 1964: Ivan Bella, slovaka inĝeniero, kolonelo, kosmonaŭto
- 1965: Yahya Jammeh, prezidento de Gambio ĝis armita interveno de CEDEAO
- 1978: Florian Schaffenrath, aŭstra filologo
- 1984: Marion Raven, norvega popmuzika kantistino
- 1987: Kamil Stoch, pola skisaltisto, plurfoja olimpika majstro
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 615: Bonifacio la 4-a, papo enkondukinta devigan ordinon por monaĥoj, sanktulo (n. nekonata)
- 709: Aldhelm, anglosaksa sanktulo kaj latinlingva verkisto
- 735: Bede, anglosaksa historiisto, monaĥo, teologo, sanktulo de anglikanismo, katolikismo kaj ortodoksismo, aŭtoro de la Eklezia historio de la angla popolo
- 992: Mjeŝko la 1-a, la unua princo de Pollando, kiu en 966 aligis kreitan de si ŝtaton al la okcidenta kristanismo
- 1085: Gregorio la 7-a, papo, sanktulo, konata de investitura kontroverso (naskiĝis ĉirkaŭ 1015)
- 1261: Aleksandro la 4-a, papo plifortiginta inkvizicion kontraŭ herezo (naskiĝis ĉirkaŭ 1185)
- 1555: Gemma Frisius, germana fizikisto, matematikisto, kartografo, filozofo kaj fabrikanto de tergloboj (n. 1508)
- 1681: Pedro Calderón de la Barca, hispana poeto kaj dramisto, unu el ĉefreprezentantoj de la Hispana ora epoko en beletro, kune kun Miguel de Cervantes kaj Lope de Vega (n. 1600)
- 1782: Johann Caspar Goethe, germana juristo, patro de Johann Wolfgang von Goethe (n. 1710)
- 1786: Petro la 3-a, reĝo de Portugalio, edzo de Maria la 1-a (n. 1717)
- 1789: Anders Dahl, sveda botanikisto kaj kuracisto (n. 1751)
- 1838: János Pergel, hungara historiisto, jursciencisto (n. 1791)
- 1848: Annette von Droste-Hülshoff, germana verkistino, esperantigata de Reinhard Haupenthal (n. 1797)
- 1862: István Zajzoni Rab, hungara poeto kaj ĵurnalisto (n. 1832)
- 1875: Ferdinande von Schmettau, prusa patriotino
- 1899: Rosa Bonheur, franca pentristino kaj skulptistino, premiita per la honora legio kiel la unua virino (n. 1822)
- 1907: Jan Gebauer, ĉeĥa filologo, lingvisto, slavisto (n. 1838)
- 1913: Gábor Bálint, hungara lingvisto, poligloto, la unua hungara pioniro de Esperanto (n. 1844)
- 1913: Alfred Redl, aŭstra-hungaria spiono, sinmortiginto (n. 1864)
- 1917: Maksim Bahdanoviĉ, belorusa poeto, kunfondinto de la moderna belorusa lingvo (n. 1891)
- 1926: Simon Petljura, ukraina verkisto kaj ĵurnalisto kozakdevena, prezidento de Ukraina Popola Respubliko, murdita (n. 1879)
- 1934: Gustav Holst, angla komponisto latvidevena (n. 1874)
- 1945: Ishii Kikujiro, japana ŝtatviro kaj diplomato (n. 1866)
- 1948: Witold Pilecki, pola rotestro, organizanto de rezistomovado en la koncentrejo Aŭŝvico, aŭtoro de la unuaj raportoj pri holokaŭsto, torturata kaj ekzekutita de komunista reĝimo, sekrete enterigita, postmorte distingita per Ordeno de la Blanka Aglo (n. 1901)
- 1951: Paula von Preradović, kroata verkistino kaj rakontistino (n. 1887)
- 1954: Robert Capa, hungara militfotisto de 5 militoj kaj aliaj eventoj (n. 1913)
- 1971: Gustav-Adolf Mossa, franca pentristo de simbolisma movado (n. 1883)
- 1972: Asta Nielsen, dana aktorino de la muta filmo (n. 1881)
- 1983: Sándor Koch, hungara mineralogo, patro de Antal Koch (n. 1896)
- 1985: Marin Ljubin, bulgara oficisto, dekomenca membro de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj, redaktoro de "Bulgara Esperantisto" (n. 1903)
- 1983: Idris, reĝo de la Reĝlando Libio (n. 1890)
- 1986: Margit Dajka, hungara aktorino rolinta en la filmo Liliulo (n. 1907)
- 1992: Magda Papp, rumania hungara aktorino, kantistino (n. 1917)
- 2006: Desmond Dekker, jamajka skaa kaj regea kantisto kaj komponisto (n. 1941)
- 2010: Gabriel Vargas, meksika verkisto kaj bildstriisto (n. 1918)
- 2010: Dónát Bíró, rumania hungara etnografo, lokhistoriisto (n. 1930)
- 2014: Herb Jeffries, usona aktoro, ĵaza kantisto kaj de kontreo (n. 1913)
- 2014: Wojciech Jaruzelski, pola generalo, soveta dummilita agento kaj komunista diktatoro respondeca pri krimoj de la invado en Ĉeĥoslovakion, decembra masakro kaj milita stato en Pollando kun ankaŭ postaj reprezalioj, unusola polo ricevinta platenan-oran Ordenon de Lenin (n. 1923)
- 2020
- Oswaldo Fumeiro Alvarez, brazila futbalisto kaj trejnisto (n. 1956)
- George Floyd (n. 1973)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Tago de Afriko - memorigo pri fondo de la Organizaĵo por Afrika Unueco en 1963
- Tago de la malaperintaj infanoj
- Nacia tago en Argentino, tago de la patrujo (1810)
- Nacia tago en Jordanio, tago de la sendependiĝo (1946)
- Romkatolika Kalendaro:
- Entuziasmuloj de Douglas Adams - Mantuka tago
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 25-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.