István Zajzoni Rab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

ZAJZONI RAB István estis hungara poeto naskita en Zajzon la 3-an de februaro 1832 kaj mortinta en Braŝovo la 25-an de majo 1862.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zajzoni Rab studis en la gimnazio de Braŝovo kaj poste en 1855 en Peŝto. En 1856 li estis oficisto en Vieno. En 1859 li estis ĵurnalisto en Peŝto. En 1859 li partoprenis en kontraŭhabsburga komploto kaj en 1860 oni arestis lin kaj ĝis septembro oni tenis lin en malliberejo. Post la eliberiĝo li grave malsaniĝis.

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyarok kürtje (Bécs, 1857);
  • Kordalok (Bécs, 1859);
  • Börtön dalok (Pest, 1861).
  • Válogatott versei, Buk., 1959.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Végh Mátyás: Z. R. I. életrajza (Brassó, 1887).