Bonifaco la 4-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bonifacio la 4-a)
Tiu ĉi artikolo temas pri unu el pluraj katolikaj papoj de la nomo Bonifaco. Por aliaj uzoj vidu la apartigan artikolon Bonifaco.
Bonifaco la 4-a
67-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Nekonata
Pontifiko de 15-an de septembro 1608
ĝis 12-an de novembro 607
Antaŭulo Bonifaco la 3-a
Sekvanto Diodono
Persona informo
Naskiĝo nekonata
en Valenio
Morto 25-an de majo 615
en Romo?
Lingvoj latina lingvo [#]
Sanktulo
Honorata en katolika eklezio
Kanonizo dato mankas de Bonifaco la 8-a
Festotago 8-a de majo
Atributoj papaj vestoj
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bonifaco la 4-a (* nekonate, en Valenio (Abruco); † la 25-an de majo 615 en Romo?)

Bonifaco estis filo de kuracisto. Li estis monaĥo en la benediktana ordeno, sed pri lia teologia klerigado oni scias nenion detalan. Li eniris la servon de la papo, kaj papo Gregorio la 1-a donis al li la oficon de dispensisto (dispensator). La 15-an de septembro (laŭ aliaj informoj la 25-an de aŭgusto) 608 Bonifaco fariĝis posteulo de la papo Bonifaco la 3-a, mortinta la 12-an de novembro 607.

Al liaj amikaj rilatoj kun imperiestro Foko de la Orientromia imperio estas dankende, ke la eklezio ricevis kiel donacon la Panteonon, rondan konstruaĵon konsekritan al la dia patrino Kibela kaj al ĉiuj dioj, kaj povis konsekri ĝin al la dipatrino kaj al ĉiuj martiroj. Bonifaco ordonis la transporton de 28 ĉaroplenojn da ostaroj el la katakomboj de Romo en la novan preĝejon. Samtempe li fondodonacis al la kristanaro la feston Ĉiuj Sanktuloj.

Dum sia pontifikeco Bonifacio penis zorgi por la reguligo de la ekleziaj ritoj de la angla eklezio kaj de la misiado en Anglio. Krome li flegis bonajn rilatojn al la gaŭla eklezio.

Lia memortago estas la 8-a de majo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]