Slavistiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Slavistiko estas interdisciplina scienco esploranta kaj priskribanta kulturojn, landojn kaj lingvojn de slavaj nacioj kune kun ilia historio kaj arkeologio, en malpli larĝa senco estas lingvoscienca fako, kiu okupiĝas pri la slavaj lingvoj kaj ilia literaturo. Plejparte identiĝas kun la slava filologio.

La slavajn lingvojn oni klasifikis en tri grupojn, nome: orientslavaj lingvoj, okcidentslavaj lingvoj, sudslavaj lingvoj.

Evoluetapoj[redakti | redakti fonton]

Slavistiko formiĝis en la 18-a/19-a jarcentoj kune kun vekiĝo de la nacia konscio kaj homa komunumo de slavoj. Unu el ĝiaj kreintoj estis ĉeĥo Josef Dobrovský.

Esploroj pri la slavaj lingvoj dividiĝas laŭ la periodoj:

  • ĝs ĉ. 1875: enkondukaj laboraĵoj kune kun kolekto de lingva materialo, publikigo de la unuaj universitataj gramatikoj, priskribaj kaj normigaj vortaroj, ktp; slavistikon oni tiutempe rigardis ne kiel apartan kampon de filologiaj esploroj, sed prefere parto de hindeŭropa lingvaro (en altlernejoj devigaj kursoj de la greka, litova kaj sanskrita lingvoj);
  • post 1945: laŭgrade fortiĝanta influo de sinkronismo; apartigo de filologioj (pli granda studpremo al unuopa filologio ol komparaj studoj); tuta disdivido de hindeŭropaj studoj

Lingvistiko de slavaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Lingvistiko esploras kaj dokumentas evoluon de slavaj lingvoj de la praslava lingvo ĝis la hodiaŭa tago. En tiu scienco oni distingas jenajn fakojn:

Scienca branĉo pri slavaj lingvoj okupiĝas pri histori-lingvaj fenomenoj, geografi-lingvaj kaj kultur-lingvaj. Krom tio oni esploras influon de aliaj lingvofamilioj al evoluo de la parolo de slavoj (influo de latinida lingvaro, ĝermana lingvaro, finn-ugra lingvaro kaj de aliaj) kune kun rekonstruo de jam neekzistantaj lingvoj de la slava familio, kiel la malnovslava lingvo, malnova Novgoroda dialekto, rutena lingvopolaba lingvo.

Fakoj de slavistiko[redakti | redakti fonton]

Konindaj slavistikistoj[redakti | redakti fonton]

Mortintaj

Vivantaj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Leszek Moszyński, Wstęp do filologii słowiańskiej (Enkonduko al slava filologio), Wydawnictwo Naukowe PWN, Warszawa 2006, ISBN 8301147202