Roman Jakobson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Roman Jakobson

Roman Yakobson.jpg

Naskiĝo la  11-an de oktobro 1896(nun 1896-10-11)
en Moskvo, Rusia Imperio
Morto la 18-an de julio 1982 (85‑jara)
en Cambridge (Masaĉuseco), Usono
Civitaneco Usono
Etneco Rusoj
Kampo lingvosciencoStrukturismopoetikomorfologioruslingva literaturo
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato
Honorigo John Simon Guggenheim Memorial Foundation Fellowship • Order of Tomáš Garrigue Masaryk • Feltrinelli Prize • Hegel Prize • Honora Legio
v  d  r
Information icon.svg

Roman Osipoviĉ Jakobson, angle Roman Osipovich Jakobson aŭ malpli ofte Yakobson, ruse Рома́н О́сипович Якобсо́н, hebree רומאן יאקובסון (naskiĝis la  11-an de oktobro 1896(nun 1896-10-11) en Moskvo, Rusia Imperio, mortis la 18-an de julio 1982 en Cambridge, Masaĉuseco, Usono) estis rusia-usona lingvisto kaj priliteratura teoriisto el juda familio.

Kiel pioniro de la struktura analizo de lingvo, kiu iĝis la rega tendenco en lingvoscienco dum la unua duono de la 20-a jarcento, Jakobson estis inter la plej influaj lingvistoj de la jarcento. Influita de la laboro de Ferdinand de Saussure, Jakobson kun Nikolaj Trubeckoj evoluigis teknikojn por la analizo de sonsistemoj en lingvoj, per tio inaŭgurante la disciplinon de fonologio. Li daŭrigis apliki la samajn teknikojn de analizo al sintakso kaj morfologio, kaj forte pridisputiĝis lia propono apliki ilin ankaŭ al semantiko (la studo de signifo en lingvo). Li faris multnombrajn kontribuojn al la slava lingvoscienco, plej notinde du studojn pri la deklinacio en la rusa lingvo kaj analizon pri la kategorioj de la ruslingvaj verboj. Prenante konceptojn el la semiotiko de Charles Sanders Peirce, kiel la "komunikada teorio" kaj kibernetiko, li proponis metodojn por la esploro de poezio, muziko, la vidaj artoj kaj kino.

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Jakobson naskiĝis en la Rusia Imperio la 11-an oktobro 1896 en prosperan familion de juda deveno: lia patro estis la industriisto Osip Jakobson kaj lia patrino la kemiistino Anna Volpert Jakobson. Jam frue li fasciniĝis pri lingvoj, kaj sekve li post la lernejaj jaroj studis ĉe la Lazarev-Instituto de Orientaj Lingvoj kaj poste ĉe la Historia-Filologia Fakultato de la Moskva Universitato. Kiel studento li estis ĉefa figuro de la Moskva Lingva Cirklo kaj aktivis en la urba avangardo de arto kaj poezio. La lingvistoj de la epoko insistis ke la nur scienca studo de lingvo estis studi la historion kaj evoluo de vortoj tra tempo (la "diakronia alproksimiĝo", en termino de Ferdinand de Saussure). Jakobson konatiĝis kun la laboro de Ferdinand de Saussure, kaj disvolvis teorion en kiu la strukturo de lingvo servas kiel baza funkcio (la "sinkrona alproksimiĝo") - por komuniki informojn inter parolantoj. Jakobson estis ankaŭ bone konata pro sia kritiko de la apero de sono en filmo. Jakobson ricevis magistrecon de la Moskva Universitato en 1918.

En Ĉeĥoslovakio[redakti | redakti fonton]

1920 estis jaro de politika konflikto en la juna Sovetunio, kaj Jakobson translokiĝis al Prago kiel membro de la sovetunia diplomatia misio por daŭrigi sian doktorigajn studojn. Li verve ekpartoprenis en la akademia kaj kultura vivo de Ĉeĥoslovakio kaj establis proksimajn rilatojn kun pluraj ĉeĥaj poetoj kaj verkistoj. Jakobson doktoriĝis de la Karola Universitato de Prago en 1930. Li iĝis profesoro ĉe la Masaryk-Universitato de Brno en 1933. En 1926, kune kun Vilém Mathesius kaj aliaj li iĝis unu el la fondintoj de la "Praga Lingva Cirklo" aŭ praga skolo de lingva teorio (aliaj membroj estis ekzemple Nikolaj Trubeckoj, René Wellek kaj Jan Mukařovský).

Eskapo antaŭ la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Komence de marto 1939 Jakobson eskapis de Prago tra Berlino al Danio, tie renkontiĝis kun la Kopenhaga Lingva Cirklo kaj kun intelektuloj kiel Louis Hjelmslev. Li fuĝis al Norvegio la 1-an de septembro 1939, kaj en 1940 pasis la limon al Svedio, kie li daŭrigis sian laboron ĉe la Karolinska Hospitalo (kun verkoj pri afazio kaj lingva kompetento). Kiam svedaj kolegoj timis eblan germanan okupacion, li sukcesis eliri sur kargoŝipo, kune kun Ernst Cassirer (la eksa rektoro de la Hamburga Universitato) al Novjorko en 1941 por iĝi parto de la pli larĝa komunumo de intelektulaj elmigrintoj kiuj fuĝis tien.

Kariero en Usono kaj posta vivo[redakti | redakti fonton]

En Novjorko, li komencis instrui en la universitato The New School, dum tiu periodo ankoraŭ proksime asociita kun la komunumo de ĉeĥaj elmigritaj. En la École libre des hautes études, speco de franclingva ekzila universitato, li renkontiĝis kaj kunlaboris kun Claude Lévi-Strauss, kiu igus ankaŭ ŝlosila porparolanto de strukturismo. Li ankaŭ konatiĝis kun multaj amerikaj lingvistoj kaj antropologoj, ekzemple Franz Boas, Benjamin Whorf kaj Leonard Bloomfield. Kiam la usonaj aŭtoritatoj konsideris resendi lin al Eŭropo, estis Franz Boas kiu haltigis tiujn planojn kaj savis lian vivon. Post la milito, li iĝis konsultisto al la asocio IALA, kiu en 1951 prezentis interlingvaon.

En 1949 Jakobson translokiĝis al Universitato Harvard, kie li restis ĝis sia emeritiĝo en 1967. En sia lasta profesia jardeko li ricevis oficejon ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, kie li estis honora instruisto emerita. En la fruaj 1960-aj jaroj Jakobson movis sia emfazon al pli ampleksa kompreno de lingvo kaj komencis verki pri komunikadaj sciencoj kiel tuto. Li konvertiĝis al ortodoksa kristanismo en 1975.

Jakobson mortis en Cambridge, Masaĉuseco, la 18-an de julio 1982. Lia vidvino mortis kvar jarojn poste, en 1986. Lia unua edzino, kiu naskiĝis en 1908, mortis en 2000.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • la artikolon pri la koncepto de "distinga trajto" de lingvo, kiun esence evoluigis Roman Jakobson.