Strukturismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Strukturismo estas scienca metodo, kiu esploras unuopajn elementojn de sistemo koncerne al la strukturita tuto.

Strukturismon enkondukis lingvisto Ferdinand de Saussure, kiu montris klarigan potencon de la vidpunkto, ke lingvoj estas sistemoj de signoj. El lingvoscienco simila vidpunkto etendiĝis al aliaj sociaj sciencoj, kie ĝi estis moda precipe en la 1960-aj jaroj. Pro tio, kelkaj kleruloj apartigas strukturismon "klasikan", uzeblan ĉefe en lingvistiko, kaj "novan", plivastigitan kaj iom miskomprenitan[mankas fonto]. Marksistoj, kiuj havis preskaŭ "monopolon" en Eŭropa sociologio antaŭ la "nova strukturismo", sentis sin minacataj kaj atakis la teorion.[mankas fonto]

La esprimo poststrukturismo indikas malsamajn alirojn kaj metodojn en la homaraj kaj sociaj sciencoj, kiuj unue aperis en Francio fine de la 1960-aj jaroj kaj kiuj traktas kritike en malsamaj manieroj la rilaton inter lingva praktiko kaj socia realeco. La decida faktoro ĉi tie estas la opinio, ke lingvo ne nur bildigas la realon, sed ankaŭ kreas ĝin per siaj kategorioj kaj distingoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]