Golfa Koopera Konsilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golfa Koopera Konsilo
emblemo
flago
interregistara organizaĵo • komerca bloko
Komenco 1981 vd
Sidejo Riado
Membro de ITU Radiocommunication Sector • CCITT • ITU Telecommunication Development Sector vd
Lingvoj

araba lingvo

Filioj Statistika Centro de la Kunlabora Konsilio de Arabaj Ŝtatoj de la Golfo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Situo de la landoj
Flago de la organizo

Golfa Koopera Konsilo (angle Cooperation Council for the Arab States of the Gulf, france Conseil de coopération du Golfe, arabe مجلس التعاون لدول الخليج العربية) estas komuna merkato, establita de ses naftomonarĥioj de la Persa golfo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La landoj Kuvajto, Barejno, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Sauda Arabio en 1981 decidis pri establo de komuna merkato, je influo de sukceso de la eŭropa Komuna Merkato. Tion instigis la ŝoko pro la iraka-irana milito (kiu ekis en 1980) kaj sekurecaj klopodoj. La integriĝo pruviĝis tre pigra kaj estiĝis la vera komuna merkato nur en 2007, kiu atingis la finan formon en tiujara decembra pinta renkontiĝo de Doha.

Karakterizo[redakti | redakti fonton]

Post la renkontiĝo de Doha, ekvalidis la doganunio, libera moviĝo de la kapitalo, ŝtatanoj. Komence ĉiu lando ligis sian valuton al la dolaro, sed Kuvajto rifuzis tion, tiel la monunio malfruas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]