Rezistomovado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rezista movado estas fakorganizita fortostreĉo de iu parto de la civila loĝantaro de lando por rezisti la laŭleĝe establitan registaron aŭ okupantan potencon kaj por interrompi burĝan ordon kaj stabilecon. Ĝi povas serĉi realigi siajn celojn per aŭ la uzo de neperforta rezisto (foje nomita civila rezisto), aŭ per la fortouzo, ĉu armite aŭ senarme. En multaj kazoj, kiel por ekzemplo en Norvegio en la Dua Mondmilito, rezista movado povas utiligi kaj violentajn kaj neviolentajn metodojn, kutime funkciigante sub malsamaj organizoj kaj agado en malsamaj fazoj aŭ geografiaj lokoj ene de lando.[1]

La esprimo rezisto estas ĝenerale uzita por indiki movadon konsiderita legitima (de la perspektivo de la parolanto). Organizoj kaj individuoj kritikantaj eksterlandan intervenon kaj apogantaj formojn de fakorganizita movado (precipe kie civitanoj estas koncernaj) emas preferi la esprimon. Kiam tia rezista movado uzas perforton, tiuj favore disponeblaj al ĝi povas ankaŭ paroli pri liberecbatalantoj.

Pri la laŭleĝeco de armitaj rezistaj movadoj en internacia juro, ekzistas disputo inter ŝtatoj ekde almenaŭ 1899, kiam la unua grava kodigo de la militjuro en la formo de serio de internaciaj traktatoj okazis. En la Preambulo al la 2a Haga Konvencio de 1899 pri Termilito, oni prezentis la Martens Klaŭzo kiel kompromisvortigo por la disputo inter la grandaj potencoj kiuj konsideris snajperojn kiel kontraŭleĝaj batalistoj submetitaj al ekzekuteblo kazo de kapto kaj pli malgrandaj ŝtatoj kiuj asertis ke ili devus esti konsideritaj laŭleĝaj batalistoj.[2][3] Pli lastatempe la Protokolo de 1977 Kroma al la Konvencio de Ĝenevo de 12 aŭgusto 1949, kaj rilate al la Protekto de Viktimoj de Internacia Armitaj Konfliktoj, aludas en Artikolo 1-a, Paragrafo 4a al armitaj konfliktoj «... en kiuj homoj batalas kontraŭ kolonia dominado kaj eksterlanda okupo kaj kontraŭ rasismaj registaroj... Tiu frazeologio enhavas multajn ambiguecojn kiuj malheligas la temon pri kio estas aŭ ne estas legitima batalisto.[4] Tiele depende de la perspektivo de ŝtatregistaro, rezista movado povas aŭ ne povas esti etikedita terorisma grupo bazita sur ĉu la membroj de rezista movado estas konsideritaj laŭleĝaj aŭ kontraŭleĝaj batalistoj kaj ĉu ili estas rekonitaj kiel havantaj rajton rezisti okupon.[5] Finfine, la distingo estas politika juĝo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri la rilato inter militista kaj civila rezistado en okupita Norvegio 1940–45, vidu Magne Skodvin, "Norwegian Non-violent Resistance during the German Occupation", en Adam Roberts (eld.), The Strategy of Civilian Defence: Non-violent Resistance to Aggression, Faber, London, 1967, pp. 136–53. (Ankaŭ publikigita kiel Civilian Resistance as a National Defense, Harrisburg, USA: Stackpole Books, 1968; kaj, kun nova Enkonduko pri "Czechoslovakia and Civilian Defence", kiel Civila Rezistado kiel Nacia Defendo, Harmondsworth, UK/Baltimore, USA: Penguin Books, 1969. ISBN 0-14-021080-6.)
  2. Rupert Ticehurst (1997) in his footnote 1 cites The life and works of Martens detaligita de V. Pustogarov, "Fyodor Fyodorovich Martens (1845–1909) – A Humanist of Modern Times", International Review of the Red Cross (IRRC), No. 312, Majo–Junio 1996, pp. 300–314.
  3. Ticehurst (1997) en sia piednoto 2 citas F. Kalshoven, Constraints on the Waging of War, Dordrecht: Martinus Nijhoff, 1987, p. 14.
  4. Gardam (1993), p. 91.
  5. Khan, Ali (Washburn University – School of Law). "A Theory of International Terrorism", Connecticut Law Review, Vol. 19, p. 945, 1987.

Referencoj[redakti | redakti fonton]