Militjuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Militjuro estas parto de la internacia juro, kiu okupiĝas pro komenco, efektivigo, finigo de la militoj.

La militjuro okupiĝas pri militoj kun aŭ sen militproklamo, reguligas la rilatojn inter la militantaj landoj kaj inter tiuj kaj la neŭtralaj landoj. Ĝi difinas la devojn kaj rajtojn de la partoprenantaj individuoj, specon de la uzeblaj armiloj kaj cirkonstancojn de ties uzoj, rajtojn de la nemilitantaj, burĝaj personoj.

En la antikvo, la venkitojn atendis morto aŭ sklaveco. Dum la mezepoko, juro tuŝis nur nobelulojn, aliajn militantojn atendis kruelaj suferoj.

Dum evoluo de la reformismaj ideoj, novaj ideologioj, aperis eĉ reguligo de la militado.

Kronologio[redakti | redakti fonton]

  • 1856: Pariza deklaro (1856) malpermesis la ŝtate-permesitan piratadon
  • 1863: Abraham Lincoln eldonas Instrukcioj je gvido de la batalantaj armeoj, baziĝante je la Lieber-kodekso de Francis Lieber
  • 1864: unua konvencio de Ĝenevo pri defendo de la militaj vundintoj
  • 1899, 1907, Hago: kodifiko de la estantaj militleĝoj
  • 1906, 1929 kaj 1949: novaj konvencioj de Ĝenevo; detaligo de la reguloj, malpermeso de kelkaj armiloj
  • 1925: ĝeneva protokolo pri malpermeso de venengaso kaj bakteriaj armiloj
  • 1920-aj jaroj: fonda dokumento de la Ligo de Nacioj deklaras, ke la agreio estas internacia krimo
  • 1928: kondamno de la milito kiel politika rimedo (Kellogg–Briand-pakto)
  • 1945: laŭ Fonda dokumento de la Unuiĝintaj nacioj, justa militado estas nur la sindefendo kaj UNO-organizitaj agadoj


Vidu ankaŭ : militleĝo