Jugoslavaj Partizanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Areoj kie okazis insurekcioj.
Kozarčanka de Žorž Skrigin (vintro 1943–44).
Soldatoj de la 4a Montenegra Proletara Brigado.

La Jugoslavaj Partizanoj (en serb-kroata, makedona, slovena: Partizani, Партизани),[1]Naciliberiga Armeo (en serb-kroata: Narodnooslobodilačka vojska (NOV), Народноослободилачка војска (НОВ); makedona: Народноослободителна војска (НОВ); slovena: Narodnoosvobodilna vojska (NOV)), oficiale la Naciliberiga Armeo kaj Partizanaj Taĉmentoj de Jugoslavio (en serb-kroata: Narodnooslobodilačka vojska i partizanski odredi Jugoslavije (NOV i POJ), Народноослободилачка војска и партизански одреди Југославије (НОВ и ПОЈ); makedona: Народноослободителна војска и партизански одреди на Југославија (НОВ и ПОЈ); slovena: Narodnoosvobodilna vojska in partizanski odredi Jugoslavije (NOV in POJ)),[2] estis la rezistada movado, ĉefe de komunistoj, kontraŭ la ŝtatoj de la Akso (ĉefe Nazia Germanio) en okupaciita Jugoslavio dum la Dua Mondmilito.

Ĝi estis konsiderata la plej efika en Eŭropo el la kontraŭ-Aksaj rezistomovadoj dum la Dua Mondmilito, ofte kompare kun la Pola Rezistomovado, kvankam tiu lasta estis ĉefe ne-komunisma sendependa movado.[3][4] La Jugoslava Rezistomovado estis estrita de la Komunisma Partio de Jugoslavio[5] dum la Dua Mondmilito. Ties komandanto estis la marŝalo Josip Broz Tito.

Disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

La Partizanoj organizis gerilan kampanjojn, kiu atingis grade pliiĝantajn nivelojn de sukceso kaj subteno fare de la popolo, kaj sukcesis kontroli grandajn areojn de jugoslava teritorio. Tiuj estis administrataj pere de "popolkomitatoj", organizitaj kiel civilaj registaroj en areoj de la lando kontrolitaj de la komunistoj; oni starigis eĉ limigitajn armindustriojn. Dekomence, la partizanaj fortoj estis relative malgrandaj, malbone armitaj kaj sen ajna infrastrukturo. Ili havis du gravajn avantaĝojn super aliaj militaj kaj paramilitaj formaĵoj en tiama Jugoslavio:

  • Malgranda sed valora stabanaro de veteranoj el la Hispana Enlanda Milito, kiuj, kontraste kun aliaj tiamaj similuloj, havis espertojn de moderna milito luktita en cirkonstancoj tre similaj al tiuj de la duamondmilita Jugoslavio.
  • Ili estis bazitaj super ideologio pli ol super etneco, kio okazigis, ke la Partizanoj povis esperi atingi almenaŭ iomajn nivelojn de subteno en ajna angulo de la lando, male al aliaj paramilitaj formaĵoj kies subteno estis limigita al teritorioj kun kroata aŭ serbaj majoritatoj. Tio permesis al iliaj unuoj plian mobilecon kaj plenigi siajn rotojn per pli grandaj nombroj kaj rimedoj.

Okupaciantaj kaj kunlaborantaj fortoj estis konsciaj pri la minaco fare de Partizanoj, kaj klopodis detrui tiun rezistmovadon ĉefe pere de sep plej grandaj ofensivoj. Tiuj estis la jenaj:

  • Unua Ofensivo, pere de atako fare de la Akso en aŭtuno 1941 kontraŭ la "Respubliko Užice", liberigita teritorio en okcidenta Serbio. Novembre 1941, germanaj trupoj atakis kaj reokupaciis tiun teritorion, dum la majoritato de partizanaj fortoj sukcesis fuĝi al Bosnio.[6] Dum tiu ofensivo definitive rompiĝis la fajna kunlaboro inter Partizanoj kaj monarkiista movado de Ĉetnikoj, kio turniĝis al malferma malamikeco.[7]
  • Dua Ofensivo, atako en januaro 1942 kontraŭ Partizanoj en orienta Bosnio. Partizanoj denove evitis ĉirkaŭon sed estis devigitaj retiriĝi al Igman montaro ĉe Sarajevo.[8]
  • Tria Ofensivo, kontraŭ Partizanoj en orienta Bosnio, Montenegro, Sandžak kaj Hercegovino kiu okazis printempe de 1942. Ĝi rezultis en nova fuĝo de Partizanoj.[9]
  • Kvara Ofensivo, kontraŭ "Respubliko Bihać", konata ankaŭ kiel Batalo de Neretvo aŭ "Fall Weiss", en la areo inter okcidenta Bosnio kaj norda Hercegovino, kio rezultis en partizana retiriĝo al rivero Neretvo. Tio okazis el januaro al aprilo 1943.[10]
  • Kvina Ofensivo, konata kiel Batalo de Sutjeska aŭ "Fall Schwarz". La operaco konsistis en kompleta ĉirkaŭo de Partizanaj fortoj en sudorienta Bosnio kaj norda Montenegro maje kaj junie 1943.
  • Sesa Ofensivo, fare de la Wehrmacht kun la Ustaĉoj post la kapitulaco de Italio cele al sekurigo de la Adriatika marbordo. Tio okazis fine de 1943 kaj koemnce de 1944.
  • Sepa Ofensivo, nome fina atako en okccidenta Bosnio en la dua kvarono de 1944, kio konsistis en la Operaco Rösselsprung, nome malsukcesa klopodo elimini Tito-n kaj nuligi la estrecon de la Partizana movado.

Militagoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Curtis, Glenn E. (1992). Yugoslavia: A Country Study. Library of Congress. p. 39. ISBN 978-0-8444-0735-7.
  2. Trifunovska, Snežana (1994). Yugoslavia Through Documents:From Its Creation to Its Dissolution. Martinus Nijhoff Publishers. p. 209. ISBN 978-0-7923-2670-0.
  3. Jeffreys-Jones, R. (2013): In Spies We Trust: The Story of Western Intelligence, Oxford University Press, ISBN 978-0-19-958097-2 Alirita la 24an de januaro 2019.
  4. Adams, Simon (2005): The Balkans, Black Rabbit Books, ISBN 978-1-58340-603-8 Alirita la 24an de januaro 2019.
  5. Rusinow, Dennison I. (1978). The Yugoslav experiment 1948–1974. University of California Press. p. 2. ISBN 978-0-520-03730-4.
  6. Roberts (1973), p. 37
  7. Tomasevich (1975), pp. 151–155
  8. Roberts (1973), p. 55
  9. Roberts (1973), pp. 56–57
  10. Roberts (1973), pp. 100–103

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Roberts, Walter R. (1973). Tito, Mihailović and the Allies 1941–1945. Rutgers University Press.
  • Tomasevich, Jozo (1975). War and Revolution in Yugoslavia, 1941–1945: The Chetniks. 1. San Francisco: Stanford University Press. ISBN 978-0-8047-0857-9.