Fulmomilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fulmomilitofulm-milito (el la germana Blitzkrieg [blickri:g]) estas taktiko kiu baziĝas je surprizo, moviĝemo, armilteĥnika kaj armilforta supereco. Tion uzis la germanoj unuafoje en 1938 dum la hispana enlanda milito kaj en 1939 kontraŭ Pollando.

La esenco de la taktiko estas la paralizo de la malamika armeo per rapida atako. Ĝin enkondukas la malfortigo de la defendaj fortoj, malebligo de komunikado, postliverado de materialoj. Tio okazas per aviadila bombardado kaj ofte forta kanona pafado.

En la dua etapo granda nombro de kirasitaj tankoj atakas en relative mallonga fronta linio kaj trarompas ĝin. Tion helpas same aviadila, kanona bombardado, arta kaŝiga fumo, eble kun paraŝutistoj.

Post tiuj du etapoj okazas la izoligo, ĉirkaŭbrakumo de la malamikaj fortoj.

Tiuj manovroj damaĝas la homan kaj armilan materialojn.

La germana armeo uzis tiun taktikon en 1940 kontraŭ Belgio, Nederlando, Francio sukcese; en 1941 kontraŭ Sovetunio malsukcese.

En Nord-Afriko aplikis tiujn spertojn Erwin Rommel, dum en 1944 uzis la taktikon en Eŭropo la usona George Patton.

Oni rigardas fulmomilito la manovrojn de Israelo en 1967 kontraŭ Egiptio kaj Sirio.