Alfred von Schlieffen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred von Schlieffen
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1833 (1833-02-28)
en Berlino
Morto 4-an de januaro 1913 (1913-01-04) (79-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Invalids' Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Familio
Patro Magnus, Graf von Schlieffen
Patrino Auguste von Schönberg
Okupo
Okupo oficiropolitikisto
vdr

Alfred Graf[1] von Schlieffen, nomita ĉefe Grafo Schlieffen (Germana prononco: [ˈʃliːfən]; 28a de Februaro 1833 – 4a de Januaro 1913) estis Germana kampomarŝalo kaj strategiisto[2] kiu servis kiel Ĉefo de la Imperia Germana Stabanaro el 1891 al 1906. Lia nomo aperas en la 'Plano Schlieffen' de 1905–06, poste Aufmarsch I, nome disvolviga plano kaj operacia gvidilo por grava dekomenca ofensiva operaci/kampanjo en unu-fronta milito kontraŭ la Tria Respubliko de Francio.

Militservo[redakti | redakti fonton]

Je rekomendo de liaj komandantoj,[3] Schlieffen estis akceptita en la Ĝenerala Militlernejo en 1858 je aĝo de 25, multe pli frue ol aliaj. Li gradiĝis en 1861 althonore, kio garantiis lin rolon kiel oficiro de Ĝenerala Stabanaro. En 1862, li estis sendita al la Topografia Servo de la Ĝenerala Stabanaro,[3] kio havigis lin geografian konon kaj respekton por la taktikaj kaj strategiaj valoroj de la tereno kaj de la vetero kio ege utilos al li tra lia kariero, partikulare en la militeroj kiujn li estris kaj en la desegno de variaj militplanoj kiaj la fama Plano Schlieffen. En 1865 li estis translokigita al la propra Germana Stabanaro, kvankam lia rolo estis dekomence minora. Li unuafoje vidis aktivan militservon kiel stabana oficiro kun la Prusia Kavaleria Korpuso ĉe la Batalo de Königgrätz de 1866, dum la Prusia-Aŭstria milito.[3] La taktika "batalo de encirkligo" estis el tiam konstanta trajto de lia taktika doktrino, kvankam lia strategia doktrino konsiste favoris la kontraŭ-ofensivon pro lia kompreno de la tereno kaj pro lia respekto por la konsiloj de Clausewitz pri la konstante malpliiĝanta forto de la ofensivo.

Dum la Francia-Prusia Milito, li komandis malgrandan armeon en la Luara Valo en tio kio estis unu el la plej malfacilaj kampanjoj luktitaj de la Prusia Armeo.[4] En Francio, Frederiko la 1-a, Granda Duko de Baden, ascendigis lin al Majoro kaj estro de la milit-historia divizio. Post jaroj labore kun Helmuth von Moltke kaj Alfred von Waldersee, la 4an de Decembro 1886 li estis ascendigita al Majora Generalo, kaj tuj poste, pro la retiriĝo de Moltke, li iĝis Diputata Stabanestro de Waldersee.[4] Poste li iĝis Quartermeistergeneral, poste Generalleŭtenanto la 4an de Decembro 1888, kaj fine General der Kavallerie la 27an de Januaro 1893. En Aŭgusto 1905, je aĝo de 72, Schlieffen ricevis frapon de ĉevalhufo, kio faris lin "nekapabla por batalo". Post preskaŭ 53 jaroj de servo, Schlieffen retiriĝis Novjare, 1906.[5] Li mortiĝis la 4an de Januaro 1913, ĝuste 19 monatojn antaŭ la komenco de la Unua Mondmilito.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri personaj nomoj: Graf estis titolo antaŭ 1919, sed nune ĝi estas konsiderita parto de la familinomo. Ĝi estas tradukebla al Grafo. Antaŭ la nuligo de la nobelaro en Aŭgusto de 1919 kiel jura klaso, la titoloj antaŭis la tutan nomon (Graf Helmuth James von Moltke). Ekde 1919, tiuj titoloj, kun ajna nobela prefikso (von, zu, ktp.), povas esti uzataj, sed estas rigarditaj kiel dependenta parto de la familinomo, kaj tiele venas post personaj nomoj (Helmuth James Graf von Moltke). Titoloj kaj ĉiuj dependaj partoj de familinomoj estas malatentitaj en alfabeta ordigo. La ina formo estas Gräfin.
  2. "Alfred Schlieffen, Graf von." Columbia Electronic Encyclopedia, 6a Eldono (Novembro 2011): 1.
  3. 3,0 3,1 3,2 Dupuy 1977, p. 128.
  4. 4,0 4,1 Dupuy 1977, p. 129.
  5. 5,0 5,1 V. J. Curtis, "Understanding Schlieffen," The Army Doctrine and Training Bulletin 6, no. 3 (2003), p. 56.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dupuy, T. N. (1977). A Genius for War: The German Army and General Staff. New Jersey: Prentice Hall. ISBN 0-13-351114-6.
  • Walter, Goerlitz (1967). History of The German General Staff. New York: Frederick A. Praeger.
  • Zuber, Terence (2002). Inventing the Schlieffen Plan: German War Planning, 1871–1914. New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-925016-2.
  • Zuber, Terence (2004). German War Planning, 1891-1914: Sources and Interpretations. Woodbridge: The Boydell Press. ISBN 1-84383-108-2.Cannae
  • Zuber, T. (2010). The Real German War Plan 1904–14 (e-book ed.). New York: The History Press. ISBN 0-75247-290-9.
  • Holmes, T. M. (April 2014). "Absolute Numbers: The Schlieffen Plan as a Critique of German Strategy in 1914". War in History. Thousand Oaks, CA: Sage. 21 (2). ISSN 0968-3445.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]