Vladimir Voronin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vladimir Voronin
Prezidanto de Moldavio
Vladimir Voronin 2006.jpg
Persona informo
Naskiĝo la  25-an de majo 1941(nun 1941-05-25) (nun 79-jara)
en Corjova, distrikto Dubăsari, Flago-de-Moldavio.svg Moldavio (tiutempe Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio)
Religio Ortodoksismo [#]
Lingvoj moldava lingvorusa lingvo [#]
Ŝtataneco MoldavioSovetunio [#]
Alma mater Academy of Social Sciences of the Central Committee of CPSU [#]
Partio Partio de Komunistoj de la Respubliko Moldavio
Familio
Infanoj Oleg Voronin [#]
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto [#]
Aktiva en Criuleni • Dubossary • TighinaKiŝinevo [#]
prezidanto de Moldavio
Dum 7-a de aprilo 2001 - 11-a de septembro 2009
Sekvanto Mihai Ghimpu
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Vladimir VORONIN (naskiĝis la  25-an de majo 1941(nun 1941-05-25) en Corjova, distrikto Dubăsari, Moldavio, do nun 79-jara) estas moldavia politikisto. Ekde la jaro 1994 li gvidas la nacian komunisma partion Partio de Komunistoj de la Respubliko Moldavio, kiu estis fondita nur en 1993. Antaŭ 1991 li membris en la sovetunia Komunista Partio de Moldavio, branĉo de la Komunista Partio de Sovetunio.

De la 7-a de aprilo 2001 ĝis la 11-a de septembro 2009 li estis la tria ŝtata prezidanto de Moldavio. Lia partio daŭre estas forta: En la parlamenta baloto de la 28-a de novembro 2010 la partio atingis 39,3 procentaĵojn de la voĉoj kaj restis la plej forta politika partio de la lando. Tamen pluraj nekomunistaj partioj kune en partia koalicio nun pli fortas ol la komunista partio.

poŝtmarko de 2006