11-a de septembro
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | |||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 11-a de septembro estas la 254-a tago de la jaro (la 255-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 111 tagoj restas.
Je la 11-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 813: Germana imperiestro Karolo la Granda propramane kronigis en Aquisgranum Ludovikon la 1-a kiel kunimperiestron
- 1041: Granda incendio de Bremeno
- 1541: Gvatemalo: vulkano detruis Ciudad Vieja, la unuan ĉefurbon (Departemento Sakatepekezo)
- 1598: Boris Godunov kroniĝis kiel caro de Rusio
- 1599: Itala nobelino Beatrice Cenci estis ekzekutita pro instigado al murdo de ŝia patro - la konfeso devigita per torturoj
- 1609: Angla esploristo Henry Hudson malkovris insulon Manhatano
- 1609: Hispana reĝo Filipo la 3-a ediktis pri ekziligo de 300 mil moriskoj
- 1620: Tridekjara milito: venko de habsburga armeo super la svisa en batalo de Tirano
- 1638: Pollando: incendio de Krosno
- 1697: En batalo de Zenta imperiestra armeo de princo Eŭgeno de Savojo frakasis la turkan, dum la 5-a aŭstra-turka milito
- 1714: Hispana Sukceda Milito: burbonana armeo el Kastilio konkeris Barcelonon, kiu kapitulacis al la hispana kaj franca trupoj
- 1777: Usona Milito de Sendependeco: dum la batalo de Brandywine Kazimierz Pułaski savis vivon al George Washington
- 1795: Persa armeo konkeris kaj detruis Tbilison
- 1802: Francio aneksis Piemonton - regiono de nord-okcidenta Italio
- 1814: Venko de Usono en bataloj de Plattsburgh kaj sur lago Champlain dum brita-usona milito
- 1855: Krimea milito: brita-franca-turka armeo konkeris Sebastopolon
- 1857: Utaha Mormona Milito: mormonoj kaj pajuteoj masakris pli ol cent setliĝintojn irantajn de Arkansaso al Kalifornio
- 1879: Usona astronomo dandevena Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Krizeiso
- 1881: Papo Leono la 13-a anoncis Virgulinon de Moncerato patronino de Katalunio
- 1883: Okaze de 200-jariĝo de la Batalo de Vieno, en Drapodomo oni malfermis Nacian Muzeon de Krakovo
- 1893: Dum inaŭguro de Parlamento de la religioj de la mondo en Ĉikago Svami Vivekananda enkondukis hinduismon al Usono
- 1906: Mahatma Gandhi komencis sian Senperfortan Movadon "Satyagraha"
- 1909: Max Wolf kiel unua ekvidis sur la foto revenantan Halejan kometon
- 1909: Esperantujo: en Barcelono finiĝis la 5-a Universala Kongreso de Esperanto
- Unua mondmilito:
- 1914: Reĝlando Galicio kaj Lodomerio: signifa venko de Rusa Imperio super Aŭstrio-Hungario en la batalo de Rawa Ruska (Lviva provinco), komencita la 3-an de septembro
- 1918: Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko per dekreto enkondukis metran decimalan sistemon kaj ankaŭ koncerne pesilojn
- 1919: Syngman Rhee ekprezidentis ekzilan Korean Provizoran Registron en Ŝanhajo
- 1919: Usona armeo invadis Honduron
- 1921: Judaj setliĝintoj fondis en la Valo de Jizre'el unuan moŝavon Nahalal
- 1922: Palestino estis proklamita brita mandata teritorio
- 1922: Brita aŭtomobila firmao Jaguar fondiĝis
- 1924: Franca komponisto Gabriel Fauré finis sian lastan komponaĵon, mortante du monatojn poste
- 1926: Hispanio forlasis Ligon de Nacioj
- 1928: Danio: Universitato de Aarhus fondiĝis
- 1932: Polaj aviadilistoj Franciszek Żwirko kaj Stanisław Wigura, venkintoj en Challenge 1932, pereis en aviadila katastrofo en Teŝinio
- 1938: Dua Pola Respubliko: Muzeo al Adam Mickiewicz malfermita en Nowogródek
- Dua mondmilito:
- 1939: La 11-a tago de la germana-pola milito (pli da eventoj): Wehrmacht konkeris Gniezno kaj Mogilno, kie murdis 33 defendantojn, kaj Luftwaffe bombis civilajn kvartalojn de Łomża kaj soldatkolumnojn oriente de Vistulo kaj San, kaj Lvovon, krome okupis Siedlce; venka por poloj batalo de Kałuszyn komenciĝis; pro malfronta agado de germanaj flankbatalantoj Biłgoraj grandparte bruliĝis; germana speciala juĝo (Sondergericht Bromberg) en Bydgoszcz verdiktis mortpunon kontraŭ tri poloj, partoprenantojn de "sanga dimanĉo", germanoj krome murdis pli ol 200 polojn en 18 aliaj lokoj, en tio maristojn, suboficirojn kaj militkaptitojn; en malsanulejo mortis urbestro de Karviná kuracisto Wacław Olszak, masakrita de germanoj; en Mszczonów germanoj bruligas la urbon kaj pafmortigis urbestron Aleksander Tański - venĝe pro pli frua rekonkero fare de la 31-a Regimento de Pafistoj, dum kiu oni neniigis provizo-kolumnon de la germana 16-a Kirasita Korpuso kaj propagandan kampanjon de Luftwaffe; kapitulaco de ĉirkaŭita Armeo "Prusy"; Hitler rekomendis al Heinrich Himmler preni en Bydgoszcz 500 ostaĝojn kaj iom post iom pafmortigi ilin ĝis la situacio normiĝos; el instrukcio por gazetaro de Propaganda Ofico: La foton de pola komandanto de Westerplatte, al kiu pro braveco oni permesis reteni la sabron, oni ne povas plu publikigi. Ĝenerala rimarko: la vorton "brava" oni ne rajtas plu uzi pri poloj. Anstataŭ tio oni devas diri pri "malmola" aŭ "ataka" defendo. (...) La vorto "brava" devas nur koncerni germanajn soldatojn; en Parizo poloj manifestaciis postulante helpon flanke de Francio
- 1940: Germana okupado de Pollando: en Krzeszowice Hans Frank dum konferenco kun guberniestroj de Ĝenerala Gubernio substrekis, ke la pasaĝera trafiko inter ĜG kaj soveta Rusio okazos nur laŭ la linio Varsovio-Małkinia (Distrikto Ostrowski), kun unu limstacio, pro tio ke vartrafiko funkcias en la dua - Przemyśl, kien rusoj sendas grenon kaj nafton kun signifa gajno por la Orienta Fervojo; laŭ ofica noto el kancelario de Nazia Germanio regopovoj de Nacisocialisma Germana Laborista Partio intencas trakti polojn kiel kolonian popolon; Londono: Władysław Raczkiewicz subskribis Dekreton de la Prezidento de Respubliko pri kreo de la oficejo de Ministro pri Informacio kaj Dokumentado - dum la milito Pola Telegraf-Agentejo kaj Pola Radio subiĝas al la ministro, kaj la duan pri enkonduko de la nomo "Ministro pri Laboro kaj Socia Protekto" kun "Ministerio pri Laboro kaj Socia Protekto"; batalo de Anglio: Luftwaffe atakis Grandan Londonon kaj regionojn de Southampton - perdoj: Komandejo de Ĉasaviado de RAF - 29, Luftwaffe - 25 aviadiloj
- 1941: Germana polico de enketa malliberejo Pawiak en Varsovio forveturigis 114 personojn al koncentrejo Aŭŝvico; en Poznań germanoj ekzekutis 5 polojn; de Krakovo al Koncentrejo Ravensbrück forveturas unua transporto de virinoj; en Lodzo aperanta konspira revuo "Na Barykadzie" (Sur Barikado) ŝanĝis titolon al " Walka Ludu" (Batalo de Popolo); en Varsovio konspira "Biuletyn Informacyjny" en artikolo "Sovetaj sufloroj" kontraŭstaras al soveta propagando provokanta flankatakojn; Britio: "Dziennik Żołnierza" (Ĵurnalo de Soldato) en artikolo "Subtera pola gazetaro" informas, ke en ĜG aperas pli ol 100 konspiraj revuoj en eldonkvanto de 500-1500 ekzempleroj - legataj averaĝe de 3 milionoj de legantoj; en Vaŝingtono oni komencis konstrui Pentagonon; en Germanio oni patentigis metadonon; Orienta Fronto: unua ago de brita 151 ĉasaviada alo en Murmansko-regiono
- 1942: Germana polico publike pendumis en Rudniki (apud Częstochowa) 18 polojn kaj 2 ciganojn; Pola Rezistomovado: Venĝa Asocio de Pola Enlanda Armeo eksplodigis gasodukton sur ponto en Ostrowiec; nokte de la 10-a/11-a de septembro Bomba Korpuso de RAF atakis Düsseldorf
- 1943: Holokaŭsto: likvido de geto en Przemyśl - 3,5 mil judojn germanoj sendis al koncentrejoj en Aŭŝvico, 500 al Szebnie (proksime al Jasło), 100 al laborkoncentrejo Stalowa Wola, 115 estis pafmortigitaj, kies korpojn oni bruligis kaj restaĵojn ĵetis al la rivero San; germanaj policoj pafmortigis en Tczów (proksime al Zwoleń) 31 personojn, en Molendy (proksime al Kozienice) 20 polojn kaj 2 rusojn; en Drewnowo-Gołyń (proksime al Ostrów Mazowiecka) 9 virojn pro mortigo de policano; grupo de Popola Gvardio konkeris minejon Lipinki kaj provizon de nafto elverŝis al rivero; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj liberigis 300 bravulojn sur la stacidomo de Lublin, kiuj laboris ĉe konstruo de fervojlinioj - ekbatalo kun 609-a protekta regimento de fervojaj trakoj, du vunditaj soldatoj; Kampanjo de Italio: en Kalabrio brita 13-a Armea Korpuso atingis linion Castrovillari-Belvedere; en Apulio brita 1-a Aerteralteriga Divizio eniris al Brindizio
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): aliancanoj malsuprenĵetis en la Mezurbon armilojn kaj medikamentojn; germanaj provoj forpuŝi ribelantojn de kvartaloj Czerniaków kaj Malsupra Mokotów, riverhaveno de Czerniaków restas defendita; de la 18-a de aŭgusto ĝis la 11-a de septembro germanoj tralasis 21 818 ekzilitojn, 1311 pafmortigis kaj bruligis 3100 kadavrojn (sen donitaĵoj el Wola kaj Śródmieście); 47-a rusa armeo batalas kontraŭ germanoj en antaŭurboj de Praga (dekstraflanka kvartalo de Varsovio); Ruĝa Armeo konkeris Krosnon kaj Rembertów, kaj liberigis Wawer; 11,5 mil personoj pereis en amasa aviadilatako de Royal Air Force kontraŭ Darmstadt; 107 ministoj, ĉefe rusaj trudlaboristoj, pereis rezulte de eksplodo de metano en karbominejo en Bergkamen; Usono kiel unua Aliancano eniris norde de Treviro la teritorion de Germanio; lasta operaco "Frantic" usonaj aviadiloj de 8-a Aviada Armeo atakis armilproduktejojn en Chemnitz kaj surgrundiĝis sur sovetaj aerodromoj;
- 1952: Imperiestro de Etiopio subskribis akton de federacio inter Etiopio kaj Eritreo
- 1954: Baze de Germana konstitucio Federacia Socia Kortumo establiĝis kiel unu el la kvin plej altaj tribunaloj
- 1957: Prezidiumo de la Supera Soveto de Sovetunio malpermesis atribui nomojn de partiaj gvidantoj al urboj kaj fabrikoj dum ilia vivo
- 1960: Lublin: sur tereno de estinta koncentrejo Majdanek oni inaŭguris Monumenton de Batalo kaj Martireco - el inter 150 mil malliberuloj el 30 landoj, pro malsatego, malsanoj, laboro super fortoj, ekzekutoj kaj gaskameroj, la vivon perdis ĉirkaŭ 80 mil personoj, en tio 60 mil judoj alveturigataj de la tuta Eŭropo
- 1961: Internacia ekologia organizo Monda Natur-Fonduso fondiĝis
- 1965: Barat-Pakistana Milito: barata infanterio konkeris pakistanan urbon Burki (Lahore)
- 1971: Egiptio akiras konstitucion
- 1971: Barejno kaj Kataro aniĝis al Ligo de Arabaj Ŝtatoj
- 1973: Ĉilio: puĉo de Augusto Pinochet helpata de usona CIA - la leĝe elektita prezidento Salvador Allende memmortigas sin per armilo iam donacita de la kuba prezidento Fidel Castro
- 1974: Usona astronomo poldevena Charles T. Kowal malkovris Ledaon, lunon de Jupitero
- 1976: Antoni Macierewicz prilaboris enkondukan version por fondodokumento de la Komitato por Defendo de Laboristoj
- 1978: Britio: mortis la lasta konata viktimo de variolo
- 1980: En Fandejo Katowice en Dąbrowa Górnicza oni subskribis la 4-an aŭgustan interkomprenon - per tio finiĝis la plej grandaj strikoj en la historio de Pola Popola Respubliko, kio ebligis kreon de Liberaj Sindikatoj (i.a. pri validigo de la interkonsentoj de Gdańsk en la tuta lando, kaj unuecigo de la asocio)
- 1986: Kadre de la tria amnestio post la milita stato en Pollando Czesław Kiszczak anoncis tujan liberigon de 225 aktivuloj de opozicio - surbaze de degela ondo post transpreno de regopovo fare de Miĥail Gorbaĉov
- 1989: Turniĝo: ĉe la hungara-aŭstria landlimo oni suspendis kontrolojn en kelkaj lokoj, kio permesis al miloj de GDR-civitanoj forveturi al Okcidenta Eŭropo
- 1992: Plej potenca en la historio uragano Iniki trapasis super Havajaj insuloj
- 1993: En Kievo apud la Monaĥejo Sankta Mikaelo de la Orumitaj Kupoloj oni inaŭguris memorigilon al la viktimoj de holodomoro
- 2001: 19 arabaj teroristoj el Al-Kaida faris aviadilajn atencojn kontraŭ Mondkomerca Centro World Trade Center en Novjorko, kaj Pentagono en Vaŝingtono, kun provo atenci Kapitolon - pereis ĉirkaŭ 3000 personoj
- 2005: Israelo oficiale anoncis finon de la 38-jara okupado de Gaza Sektoro
- 2009: Mihai Ghimpu iĝis provizora prezidento de Moldava Respubliko (post demisio de Vladimir Voronin)
- 2013: Prezidento de Zimbabvo Robert Mugabe denove nuligis postenon de ĉefministro
- 2013: 400 kilometra homa ĉeno nomata Kataluna Vojo estis organizita de Kataluna Nacia Asembleo por sendependeco de Katalunio
- 2016: En Karagando oni beatigas polan pastron Władysław Bukowiński, juristo, predikisto, "apostolo de Kazaĥio" kaj de Centra Azio, dum 13 jaroj enprizonigata en sovetaj gulagoj
- 2017: Esperantujo: en Varsovio komenciĝis SUS-34, organizata de Akademio Internacia de la Sciencoj
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1522: Ulisse Aldrovandi, itala kuracisto kaj natursciencisto (m. 1605)
- 1524: Pierre de Ronsard, franca poeto , gvidanto de Plejado, reprezentanto de epikuranismo (m. 1585)
- 1556: Jozefo Kalasancio, hispana kleriko, fondinto de piaristoj, sanktulo (m. 1648)
- 1611: Henri de Turenne, franca militestro, marŝalo (m. 1675)
- 1724: Johann Bernhard Basedow, germana klerisma pedagogo (m. 1790)
- 1749: Justus Perthes, germana eldonisto de atlasoj (m. 1816)
- 1763: Ignác Gyulay, hungara oficiro, militestro, banuso, filo de Sámuel Gyulay (m. 1831)
- 1771: Mungo Park, skota vojaĝisto kaj esploristo de Afriko (m. 1806)
- 1786: Friedrich Kuhlau, germana-dana komponisto (m. 1832)
- 1795: József Kemény, hungara historiisto kaj politikisto (m. 1855)
- 1816: Carl Zeiß, germana fizikisto kaj entreprenisto, fondinto de Carl Zeiss Jena (m. 1888)
- 1825: Eduard Hanslick, ĉeĥa-aŭstra muzikologo (m. 1904)
- 1838: Adam Asnyk, pola poeto kaj dramisto, partopreninto de la Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio, pozitivisto (m. 1897)
- 1845: Émile Baudot, franca inĝeniero pri telegrafio, inventisto (m. 1903)
- 1849: Clotilde Micheli, aŭstra religiulino havinta vizion de Dipatrino, beatigita (m. 1911)
- 1862: O. Henry, usona verkisto de rakontoj kun surpriza fino, rete legebla en Esperanto (m. 1910)
- 1862: Hawley Harvey Crippen, usona krimulo, ekzekutita (m. 1910)
- 1865: Rainis, latva poeto, verkisto, tradukisto kaj politikisto, aŭtoro de esperantigita tragedio Amo estas pli forta ol morto (m. 1929)
- 1865: Jenő Zoványi, hungara eklezihistoriisto, profesoro (m. 1958)
- 1867: Lajos Trózner, hungara instruisto, folkloristo (m. 1944)
- 1874: Lajos Bérczy, hungara verkisto kaj publicisto, ĉefsekretario de Societo Kölcsey (m. 1947)
- 1875: Ferenc Gillemot, hungara sportisto, ĵurnalisto (m. 1916)
- 1877: Vilmos Bálint, rumania hungara pastro, socia aganto (m. 1949)
- 1877: Feliks Dzerĵinskij, soveta komunisto poldevena, kunkreinto de Sovetunio, fondinto kaj ĉefo de superpolico Ĉeka, simbolo de revolucia kaj postrevolucia terorismo (m. 1926)
- 1881: Ákos Dutka, hungara poeto kaj ĵurnalisto, framasono (m. 1972)
- 1881: Asta Nielsen, dana aktorino, stelulino de muta filmo (m. 1972)
- 1882: August Reinbrecht, germana politikisto kaj juristo (m. 1929)
- 1885: D. H. Lawrence, angla verkisto, kritikisto de la eŭropa civilizo (m. 1930)
- 1893: Oszkár Nagy, rumania hungara pentristo (m. 1965)
- 1894: Oleksandr Dovĵenko, ukraina reĝisoro, scenaristo kaj verkisto, kies novelo Ĥato estis esperantigita (m. 1956)
- 1895: Vinoba Bhave, barata filozofo, religiosciencisto kaj politikisto, defendanto de homaj rajtoj, disĉiplo de Gandhi, engaĝita en la Hindia sendependiga movado (m. 1982)
- 1902: Ernő Teleki, hungara grafo, ekonomiisto, politikisto, pentristo (m. 1980)
- 1903: Theodor Wiesengrund Adorno, germana filozofo, sociologo, komponisto (m. 1969)
- 1911: László Bolgár, hungara ĵurnalisto kaj tradukisto al la franca lingvo (m. 1990)
- 1911: Bola de Nieve, kuba kantisto, komponisto kaj pianisto (m. 1971)
- 1911: Josef Buršík, ĉeĥa militisto, ĉeĥoslovaka generalo, heroo de Sovetunio (m. 2002)
- 1911: István Moldován, hungara pentristo, instruisto de Ilona Kurdy (m. 2000)
- 1914: Pavlo, serba patriarko apoginta la Interkonsenton de Dayton (m. 2009)
- 1917: Ferdinand Marcos, prezidento de Filipinoj, edzo de Imelda Marcos (m. 1989)
- 1917: Herbert Lom, brita aktoro ĉeĥdevena, kunrolinta kun Peter Sellers (m. 2012)
- 1919: Georg Klotz, sudtirola gerilano kaj forĝisto, novnaziulo (m. 1976)
- 1924: József Imreh, rumania hungara geologo, fakverkisto pri mineralogio (m. 1993)
- 1924: Rudolf Vrba, slovaka-kanada farmakologo juddevena, kiu fuĝis de koncentrejo Aŭŝvico informante Aliancanojn pri tiea genocido (m. 2006)
- 1928: Ottó Haszpra, hungra hidrologo, profesoro de Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, vicprezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, kunlaboranto de Hungara-Esperanta Meza Vortaro, membro de la Akademio de Esperanto, kunlaboranto de "Monato" (m. 2012)
- 1929: Lóránt Szalman, rumania hungara dirigento (m. 2007)
- 1930: Gyula Szabó, rumania hungara verkisto, redaktoro de "Helikon" (m. 2004)
- 1935: German Stepanoviĉ Titov, sovetia kosmonaŭto, parlamentano (m. 2000)
- 1935: Arvo Part, estona komponisto de la ĥora kaj instrumenta muziko
- 1945: Éva Cs. Gyimesi rumania hungara literaturhistoriistino (m. 2011)
- 1945: Franz Beckenbauer, germana futbalisto kaj trejnisto, Eŭropa futbalisto de la jaro, prezidanto de Futbala Mondpokalo 2006, funkciulo de FIFA
- 1947: Stanisław Mikke, pola advokato, vicprezidanto de la Protekto-Konsilio de Memoro pri Bataloj kaj Martireco, viktimo de Celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin pereinta en katastrofo/atenco super Smolensk (m. 2010)
- 1965: Baŝar al-Asad, prezidento de Sirio, alavito, gvidanto de postbaaza partio, reganta dum la Siria enlanda milito
- 1965: Moby, usona diskĵokeo, kantisto, verkisto de kantoj kaj muzikisto
- 1966: Princino Akishino, edzino de Princo Akishino de Japanio
- 1967: Sung Jae-gi, sudkorea politikisto kaj kontraŭfeministo (m. 2013)
- 1968: Slaven Bilić, kroata futbalisto kaj trejnisto de la kroata nacia teamo de futbalo
- 1971: Markos Moulitsas, usona politika blogisto
- 1975: Mária Boros, rumania hungara aktorino, laboranta en Teatro Figura Stúdió
- 1978: In-Grid, itala kantistino kantanta franclingve
- 1980: Zsuzsa Szőcs, hungara industriartistino, pentristino
- 1982: Svjatlana Ciĥanoŭskaja, belorusa tradukistino, politikistino kaj opoziciistino, kandidatino por prezidento de Belorusio
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 1063: Béla la 1-a, reĝo de Hungario el Arpad-dinastio, patro de Géza la 1-a kaj Ladislao la 1-a (naskiĝis ĉirkaŭ 1020)
- 1570: Johann Brenz, germana reformaciisto, aŭtoro de kateĥismo (n. 1499)
- 1586: Kaspar Arnurus, germana logikisto kaj akademiano (naskiĝis ĉirkaŭ 1528)
- 1594: Farkas Kovacsóczy, hungara kanceliero de Transsilvanio (n. 1540)
- 1594: Baltazaro Báthori, reganto de Transilvanio, frato de Andreo Báthori, murdita (n. 1555)
- 1599: Beatrice Cenci, itala nobelulino el patricia familio, ekzekutita (n. 1577)
- 1606: Karel van Mander, flandra pentristo kaj verkisto, enestanta en esperantlingva Belga Antologio (n. 1548)
- 1607: Luzzasco Luzzaschi, itala komponisto kaj orgenisto (n. 1545)
- 1645: Miklós Esterházy, hungara politikisto kaj reĝa juĝisto (n. 1583)
- 1722: Johann Michael Heineccius, germana teologo kaj sfragistikpioniro (n. 1674)
- 1733: François Couperin, franca orgenisto kaj komponisto (n. 1668)
- 1781: Johann August Ernesti, germana filologo kaj teologo, rektoro de Thomas-lernejo Lepsiko, verkanta pri Cicerono, Suetonio, Tacito, Aristofano, Homero, Kalimako de Kireno, Polibio kaj okupiĝanta pri Nova Testamento, patristiko kaj liturgio (n. 1707)
- 1823: Hipólito da Costa, brazila ĵurnalisto, framasono kaj diplomato (n. 1774)
- 1837: Christian Gottlieb Reichard, germana juristo kaj kartografo (n. 1758)
- 1853: Carl Barth, germana gravuristo kaj desegnisto (n. 1787)
- 1860: Friedrich Ludwig Keller, svisa jursciencisto, spertulo pri Corpus iuris civilis (n. 1799)
- 1867: Pál Balogh, hungara kuracisto, spertulo pri homeopatio, grotesploristo, membro de Hungara Scienca Akademio, frato de Sámuel Balogh, avo de Loránd Almási Balogh (n. 1794)
- 1885: Johann Jacob Baeyer, germana geodeziisto okupiĝanta pri triangulado (n. 1794)
- 1886: Luigi Bisi, itala pentristo kaj arkitektura desegnisto (n. 1814)
- 1888: Domingo Faustino Sarmiento, argentina verkisto, historiisto kaj prezidento, kontribuinta al instruado kaj komerco (n. 1811)
- 1891: Antero de Quental, portugala poeto, verkisto kaj politikisto, enestanta en esperantlingva "Nica Literatura Revuo" (n. 1842)
- 1910: Heinrich Caro, germana kemiisto, sintezinto de indigo (n. 1834)
- 1913: Alajos Pachinger. hungara zoologo kaj stenografo (n. 1846)
- 1914: İsmail Gaspıralı, krime-tatara politikisto, rusia pedagogo (n. 1851)
- 1914: Claudius Colas, franca oficisto, redaktoro de "Espero Katolika", kreinto de esperantido (n. 1884)
- 1917: Georges Guynemer, franca flug-aso de la unua mondmilito, venkinta 53 fojojn (n. 1894)
- 1919: Géza Csáth, hungara verkisto, kuracisto kaj muzika kritikisto (n. 1887)
- 1932: Franciszek Żwirko, pola leŭtenanto-piloto, venkinto de la plej granda intermilita sporta aranĝo (n. 1895)
- 1932: Stanisław Wigura, pola piloto kaj aviadila inĝeniero, venkinto de Challenge 1932 (n. 1901)
- 1934: István Szász, hungara agronomo kaj agrikultura fakverkisto (n. 1865)
- 1939: Konstanteno Korovin, rusa pentristo kaj teatra dekoristo (n. 1861)
- 1941: Kristiano Rakovski, rumana-ukraina komunista aganto bulgardevena, ekzekutita (n. 1873)
- 1948: Muhammad Ali Jinnah, guĝaratano, estro de Tuthindia Islama Ligo, 1-a Ĝenerala Guberniestro de Pakistano, fondinto de Pakistano (n. 1876)
- 1950: Jan Smuts, sud-afrika politikisto, bura generalo, filozofo, kunfondinto de la Ligo de Nacioj (n. 1870)
- 1958: Robert W. Service, kanada poeto skotdevena (n. 1874)
- 1959: György Bölöni, hungara verkisto, tradukisto, diplomato (n. 1882)
- 1961: György Szántó, hungara verkisto, aŭtoro de historiaj romanoj (n. 1893)
- 1971: Nikita Ĥruŝĉov, gvidanto de Sovetunio, respondeculo pri reprezalioj kontraŭ poloj en 1939-1941 (n. 1894)
- 1972: Max Fleischer, usona pioniro de desegnofilmoj pol-juddevena kaj inventisto (n. 1883)
- 1973: Salvador Allende, la unua socialista prezidento de Ĉilio, sinmortiginto (n. 1908)
- 1975: Lisbeth Filbrich-Weber, germanan muzikpedagogino (n. 1892)
- 1978: Georgi Markov, bulgara romanverkisto kaj disidento, murdita (n. 1929)
- 1987: Charles Fleming, novzelanda plurfaka sciencisto, tutfakulo (n. 1916)
- 1987: Peter Tosh, jamajka muzikisto kaj kantisto, reprezentanto de rastafaria movado (n. 1944)
- 2000: István Moldován, hungara pentristo (n. 1911)
- 2003: Anna Lindh, sveda politikistino, ministro pri eksterlandaj aferoj (n. 1957)
- 2006: William Auld, skota instruisto de anglalingva literaturo, poeto en Esperanto, prezidanto de Akademio de Esperanto kaj de Esperanta PEN-Centro, redaktoro de Esperanta antologio kaj kompilinto de Nova Esperanta krestomatio, aŭtoro de la poemego La infana raso (n. 1924)
- 2006: Joachim Fest, germana historiisto, publicisto, kuneldonisto de la gazeto Frankfurter Allgemeine Zeitung (n. 1926)
- 2007: Joe Zawinul, aŭstra ĵazisto kaj komponisto (n. 1932)
- 2009: Yoshito Usui, japana manga-verkisto (n. 1958)
- 2013: Albert Jacquard, franca genetikisto, biologo, humanisto, eseisto kaj etikisto, defendanto de la koncepto pri daŭripova nekresko (n. 1925)
- 2014: Joachim Fuchsberger, germana aktoro kaj moderigisto (n. 1927)
- 2016: Jerzy Strzelecki, pola sociologo, politikisto, spertulo pri privatigo, filo de Jan Strzelecki (n. 1954)
- 2017: Abdul Halim, dufoja ŝtatestro de Malajzio, sultano de Kedaho, sunaisto (n. 1927)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Pola Ortodoksa Eklezio: senkapigo de Sankta Johano la Baptisto
- Nacia tago de la katalunoj, Diada
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 11-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.