Carl Friedrich Christian Steiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Friedrich Christian Steiner
Persona informo
Naskiĝo 11-an de septembro 1774 (1774-09-11)
en Vajmaro
Morto 10-an de majo 1840 (1840-05-10) (65-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Carl Friedrich Christian STEINER (naskiĝinta la 11-an de septembro 1774 en Vajmaro, mortinta la 10-an de majo 1840 samloke) estis germana arĥitekto de klasikismo, kiu deĵoris kiel duka konstruoficisto en Vajmaro.

Kortega teatro vajmara

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante la filo de la arĥitekto Rudolf Steiner li trejniĝis rekte ĉe la patro dum la konstruado de la Urbokastelo vajmara antaŭ ol frekventi - laŭ ordono de duko Karlo Aŭgusto - la Universitaton de Jena ekde 1786. Paralele li observadis diversajn dukajn konstruprogramojn. En 1804 Steiner troviĝis por plukleriĝo en Parizo kaj nomumitis en 1786 malsupera instruisto ĉe la Duka libera desegnadlernejo en Vajmaro pri geometrio. En 1805 li iĝis arĥitekto.

Ekde 1817 Steiner, kiu en 1816 nomumitis kortega ĉefkonstruisto, titoliĝis konstrukonsilisto. Kune kun la supera direktoro arĥitektura Clemens Wenzeslaus Coudray li planis la novgotikan bilbliotekan turon ĉe Biblioteko Dukino Anna Amalia. La iama urboturo iĝu unuiĝkonstruaĵo kun la biblioteko, kies realigon estis planinta en 1805 verŝajne Johann Wolfgang von Goethe mem. Krome Steiner kreis la novaranĝon de Templanejo ĉe Ilm-parko laŭ instigo de Goethe kaj inter 1821-23 Steiner aranĝis ŝanĝojn ĉe la samloka iama oranĝejon (de 1811). Tiam la malnova gotika salonego de 1787 devis esti forigata. Ankaŭ la pendoponto de 1833 ĉe Ilm-parko konsideratas verko lia. Malaperta ligna ponto konstruita inter 1816 kaj 1818 (hodiaŭ kun lano asfaltita) en Buchfart anstataŭis la iaman ĝis 1613 ŝtonan ponton. Plano de la t.n. Ruĝa turo ĉe Kastelo Belvedere kromas inter liaj kreitaĵoj kiel ankaŭ la turo por la t.n. Longa domo (1808).[1]

La Kortega teatrejo planitis de Steiner, post la malakcepto de ideoj de Goethe kaj Coudray fare de lia duka moŝto. Ŝajne nur financaj kaŭzoj igis la dukon preferi domon pli modestan (sed bonfunkcian kaj utilan). Ĝi estiĝis en 1825 sur la loko de brulkonsumiĝinta antaŭula konstruaĵo; nur en 1907 ĝin anstataŭis nova konstruaĵo. En 1806 Steiner kaj Coudray komisiitis fari skizojn por nova ĉevalejo kies finfariĝo ne sukcesis eĉ dum la vivtempo de Coudray; realiĝo faritis poste sub la estreco de Carl Heinrich Ferdinand Streichhan.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Wasserwärmer. Weimar (malkun jarindiko)
  • Die Reißkunst. Weimar 1828.
  • Waage der zusammengesetzten Kräfte. Weimar 1829.
  • Der Lehmbau. Weimar 1840.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Walther Scheidig: "Steiner, Karl Friedrich Christian". Ĉe: Hans Vollmer (eld.): Allgemeines Lexikon der Bildenden Künstler von der Antike bis zur Gegenwart. Volumo 31. E. A. Seemann, Leipzig 1937, p. 557.
  • Christian August Vulpius – eine Korrespondenz zur Kulturgeschichte der Goethezeit. Eldonis Andreas Meier (= Quellen und Forschungen zur Literatur- und Kulturgeschichte. Volumo 28). Volumo 2: komento. W. De Gruyter, Berlin 2003, ISBN 3-11-017773-0, p. 439.
  • Kerrin Klinger: Kunst und Handwerk in Weimar: von der Fürstlichen Freyen Zeichenschule zum Bauhauŝ'. Böhlau, Köln / Weimar / Wien 2009, ISBN 978-3-412-20244-6, p. 199.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. koncerne la oranĝerikonstruaĵojn de ĉe Belvedere-kastelo Sibylle Hoiman: Die Orangerie in Belvedere bei Weimar – Natur und Architektur im Kontext höfischer Repräsentation 1728–1928. Distertaĵo, TU Berlin 2015.