Clemens Wenzeslaus Coudray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tombo de Coudray sur la Malnova tombejo en Weimar.
La Vilhelmo-hospitalo en Fulda, 1840
Urbodomo en Bad Berka

Clemens Wenzeslaus COUDRAY (naskiĝinta en la 23-a de novembro 1775 en Ehrenbreitstein, mortinta en la 4-a de oktobro 1845 en Vajmaro) estis germana arkitekto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Coudray estis unue, kiel la patro, dekoristo sed baldaŭ dediĉis sin al studado de arkitekturo en Leipzig kaj Dresden. Post restado en Berlino, kie li konatiĝis kun la plej gravaj reprezentantoj de la tiama Berlina Skolo, li iris al Parizo kaj studis de 1800-04 ĉe Jean-Nicolals Durand, profesoro por arkitekturo ĉe la altlernejo Ecole Polytechnique. Laŭ propra konfeso li trovis en la franca ĉefurbo la rimedojn de arkitekta kleriĝo. Restado en Italujo aldone familiarigis lin kun la klasika arkitekta arto.

Post mallonga deĵorado ĉe la princo de Oranje en Fulda, Coudray vokitis Vajmaron fare de Johann Wolfgang von Goethe kaj nomumitis unu jaron poste Ĉefarkitekto. Tiel ekis preskaŭ tri jardekojn daŭrinta kreiva agado en la Grandduklando ornamita per amikeco kun Goethe kaj komunaj planoj de la du artistoj. Lia organiza talento tuj evidentiĝis per la fondo de memstara Ĉefarktektura oficejo en la 1817-a jaro.

Multflanka kaj ampleksa estis lia agado: novkonstruo de forbrulintaj vilaĝoj (Berka, Buttstädt, Rastenberg), multo da publikaj kaj privataj konstruaĵoj, vojoj, monumentprotektadaj fleglaboroj, porfestaj ornamaĵoj.

La plej granda merito de Coudray estas la digna aspektigo de Vajmaro konforme al ties graveco. Liaj konstruaĵoj montras noblan-trankvilan klasikismon. Li kapablis bone transformi la unuopajn funkciojn de konstruaĵoj arkitekture dum samtempa urboplana respekto de la tuto.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Krom multnombraj kirkoj, lernejoj ktp. en la vajmara duklando faritis de Coudray la jeno en Vajmaro mem: Orienta alo kun kapelo de Weimarer Stadtschloss, Princa kripto de Weimar, Erfurta pordego, Ĉefgardejo k.a. en Vajmaro, Kirko Nia kara sinjorino (Rastenberg), la Kirko Sankta Kruco (Eisenach). Ne realigitis ekz. Kortega teatrejo, Pentazonium Vimariense.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hannes Bosse: Clemens Wenzeslaus Coudray: Architekt und Stadtplaner des Klassizismus. Weimarer Taschenbuch-Verlag, Weimar 2007, ISBN 3-939964-01-8.
  • Ingrid Kathrin Groke: Der Prozeß der „Landesverschönerung“ zu Beginn des 19. Jahrhunderts unter besonderer Berücksichtigung des Wirkens von Clemens Wenzeslaus Coudray im Großherzogtum Sachsen-Weimar-Eisenach zwischen 1816 und 1845. Dissertation an der Bauhaus-Universität Weimar, 2003.
  • Bauhaus-Universität Weimar: Architektur im Spannungsfeld zwischen Klassizismus und Romantik. In: Wissenschaftliche Zeitschrift der Bauhaus-Universität Weimar. Jg. 42, Nr. 2, 1996
  • Anita Bach, Dieter Dolgner, Hermann Wirth u. a.: Clemens Wenzeslaus Coudray - Baumeister der späten Goethezeit. Architekturtheoretiker, Gestalter des Weimarer Stadtbildes, Landbaumeister. In: Tradition und Gegenwart. Weimarer Schriften. Heft 7/1983.
  • Rolf Bothe: Clemens Wenzeslaus Coudray : 1775 - 1845; ein deutscher Architekt des Klassizismus, Köln ; Weimar ; Wien : Böhlau, 2013, ISBN 978-3-412-20871-4
  • Clemens Wenzeslaus Coudray, Karl Holsten: Goethe's drei letzte Lebenstage / die Handschrift eines Augenzeugen, Heidelberg : Groos ; 1889

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]